Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
Kien ci iras? - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Kien ci iras?

Электронная книга - «Kien ci iras?». Краткое содержание книги:

Internacie ĉi tiu verko estas la plej fama romano de la pola literaturo, kvankam en Esperantujo «Marta» kaj «Faraono» estas pli aŭtoritataj.
La pola originalo titolita «Quo vadis» (latine tio signifas «Kien ci iras?») unue aperis en 1896. Ĝi temas pri la frua kristanismo sub la romia imperiestro Nerono. Ĝi akiris tutmondan sukceson, estas tradukita en pli ol 57 lingvojn kaj eldonita en pli ol 70 landoj. En la jaro 1905ª la aŭtoro ricevis Nobel-premion pri literaturo «pro eminentaj verkistaj atingoj en epika literaturo».
En 1933 sub la sama latina titolo aperis la esperanta traduko de la romano fare de Lidja Zamenhof’ (1904–1942), la plej juna filino de d-ro Esperanto. Krom la evidenta arta valoro de la verko, tiu traduko prezentas grandan intereson filologian, ĉar la tradukistino fidele kaj kohere esperantigis la verbajn aspektojn de la originala teksto pollingva. Pli detale pri tio, kaj pri la problemo de nomoj propraj oni povas legi en la reta komentario de Sergio Pokrovskij.
En la pola originalo abundas latinaĵoj (komencante per la romantitolo). Tamen Senkeviĉo multajn latinaĵojn uzas en asimilita (poligita) aŭ duonasimilita (transliterita) formo. Lidja Zamenhof’ koherigis la tekston per konsekvenca latinigo. Ĉi tiu revizio koherigas inversmaniere, per esperantigo. Krome, en la reviziita eldono estas korektitaj tradukaj kaj lingvaj eraroj. La ŝanĝo en la tradukprincipo postulis ŝanĝon de la titolo. Tamen la verbosistemo de la verko restas netuŝtita.
1 ... 141 142 143 144 145 146 147 148 149 150
Перейти на страницу:

kunnomo ← lat. cognomen — la tria parto de tradicia homnomo latina, herediĝinta alnomo.

kuratoro [UV] ← curator — zorganto.

kuristoj [QE] ← lat. pedisequi — sklavoj, surpiede akompanantaj la portilon de sia mastro.

kvadrigo [Z, PIV] — veturilo kun 4 aljungitaj ĉevaloj.

kviritoj [QE] ← lat. quirites — romaj civitanoj (cives)

lakoniko ← lat. laconicum [12]

lararo kaj lararejo (lat. lararium) — kolekto da laroj (vd) kaj resp. la hejma loko por ili.

laroj [PIV], lat. lares — statuetoj de dioj, gardantaj la hejmon, kiuj kune kun statuetoj de antaŭuloj.

legisto [QE] ← lectoro [QP1], sklavo voĉleganta manuskriptojn.

lemurio ← lat. lemur(al)ia — oferoj por pacigi animojn de malfavoraj mortintoj (la lemuroj laŭ PIV), kiujn romanoj plenumis je la 9ª, 11ª kaj 13ª de majo.

liktoro [PIV] (lat. lictor) — gardisto de altrangulo en Romo.

Logoso [QE] ← gr. λόγος [131].

lotofagoj (gr. Λωτοφάγοι) — «lotusmanĝantoj» [216].

maniplo [QE] ← lat. manipulus [82]

menadoj [PIV] (gr. Μαινάδες) — la grekeca vorto responda al la latineca bakĥantinoj.

minao ← lat. mina ← gr. μνᾶ; PIV-e «mino»

mirmilono ← lat. mirmillo, -onis — gladiatoro en la peza gaŭla kiraso kun figureto de fiŝo sur la pinto de la kasko.

morao [PIV] ← lat. micatio

nablo (gr. νάβλα, lat. nablium — fenica harpo. Pro la simileco de la formo la matematikistoj eknomis sian simbolon ∇ laŭ la greka nomo de tiu muzikilo.

nomenklatoro ← lat. nomenclator — «nomotenisto», sklavo aŭ liberigito, kies devo estis nomi al la mastro la konatojn kaj klientojn, ĉiujn sklavojn en la domo kaj anonci la surtabligotajn manĝaĵojn.

obol²o (gr. ὀβολός, lat. obolus) — etvalora malnovgreka monero.

oleadejoelæothesium

ordumo — En antikva aŭ feŭdisma socio, aparta socia grupo, kun heredaj aŭ korporaciaj leĝe fiksitaj devoj kaj rajtoj (lat. ordo, status; gr. κατάλογος).

patrici4o — nobelo apartenanta al klaso posedanta la politikan potencon en Romo.

peplo [PIV] ← lat. peplum — senmanika virina mantelo, kiun oni agrafis sur la ŝultro.

peripatetiko ← gr. περιπατητικός — aristotelano [177].

peristil²o ← lat. peristylium

piedkatenito ← lat. compeditus — homo kun la piedoj katenitaj.

Pitio [PIV]

pleb4o — malalta klaso en la roma popolo.

pluvujo ← lat. impluvium — akvujo en atrio, kie kolektiĝis la pluva akvo, falanta tra speciala aperturo en la tegmento.

prefekt¹o — supera roma magistratano.

pretorianoj — soldatoj de la imperiestra gvardio.

pretorio (lat. prætorium) — la imperiestra gvardio.

pretoro [PIV] — helpanto de konsulo, neelektita altranga oficisto.

(kampara) punlaborejo [QE]; punĉambro ← ergastulum.

retisto ← retiarius — gladiatoro luktanta per reto.

sablofosejoj ← arenaria [179] [QP1] (QE: sablejoj).

sambikosambuca ← gr. σαμβύκη — triangula harpo (≠ sambuk*o ← lat. sambucus!)

«Satirikono» ← lat. Satyricon [107].

sekve ← ergo — tial.

sesterco [PIV] (lat. sestertia)

sferistojspheristæ — t.e. «pilkistoj»; la vorto povas indiki pilkoludantojn, sed ĉi-okaze temas pri ties servistoj.

sikambroj ← lat. Sicambri — ĝermana (aŭ kelta?) popolo.

siko ← lat. sica — malgranda sabro aŭ larĝa ponardo traca-daka-iliria, disvastiĝinta en la tuta Romio. En Romo ĝi kutime estis 30–40 cm longa kaj 3 cm larĝa. Senkeviĉo tamen opinias ĝin «mallonga roma ponardo» (ĉap. 57ª).

sistro [2Sam 6:5; PIV] ← sistrum, sistra, sistræ

skriplo ← lat. scripulum = scrupulum = scriplus — malgranda ora monero, triono de aŭreo. (Fakte la latina vorto indikas mezurunuon respondan al nia gramo, pli ĝuste 1137µg; tiusence eble pli avantaĝa formo eble estus skruplo — kp la germanan Skrupel.)

stadion8o ← stadium

stolo [PIV] ← stola — [63].

tabelejo ← lat. tablinum — la kabineto kaj akceptejo de la dommastro [117].

tabl*o = lat. mensa

tepidejo [PIV] ← tepidarium — seka varma antaŭĉambro de vaporbanejo.

tesero ← lat. tessera [212].

teurgo ← lat. theurgus ← gr. θεουργός — sorĉisto, vidiganta diojn kaj fantomojn.

(armea) tribunuso [PIV] ← lat. tribunus — mezalta oficira rango en Romio.

1 ... 141 142 143 144 145 146 147 148 149 150
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)