Kien ci iras?
- Автор: Сенкевич Генрик
- Язык: эсперанто
- Переводчик: Lidja Zamenhof
- Жанр: Историческая проза
Электронная книга - «Kien ci iras?». Краткое содержание книги:
La pola originalo titolita «Quo vadis» (latine tio signifas «Kien ci iras?») unue aperis en 1896. Ĝi temas pri la frua kristanismo sub la romia imperiestro Nerono. Ĝi akiris tutmondan sukceson, estas tradukita en pli ol 57 lingvojn kaj eldonita en pli ol 70 landoj. En la jaro 1905ª la aŭtoro ricevis Nobel-premion pri literaturo «pro eminentaj verkistaj atingoj en epika literaturo».
En 1933 sub la sama latina titolo aperis la esperanta traduko de la romano fare de Lidja Zamenhof’ (1904–1942), la plej juna filino de d-ro Esperanto. Krom la evidenta arta valoro de la verko, tiu traduko prezentas grandan intereson filologian, ĉar la tradukistino fidele kaj kohere esperantigis la verbajn aspektojn de la originala teksto pollingva. Pli detale pri tio, kaj pri la problemo de nomoj propraj oni povas legi en la reta komentario de Sergio Pokrovskij.
En la pola originalo abundas latinaĵoj (komencante per la romantitolo). Tamen Senkeviĉo multajn latinaĵojn uzas en asimilita (poligita) aŭ duonasimilita (transliterita) formo. Lidja Zamenhof’ koherigis la tekston per konsekvenca latinigo. Ĉi tiu revizio koherigas inversmaniere, per esperantigo. Krome, en la reviziita eldono estas korektitaj tradukaj kaj lingvaj eraroj. La ŝanĝo en la tradukprincipo postulis ŝanĝon de la titolo. Tamen la verbosistemo de la verko restas netuŝtita.
Via Appia → la Vojo Appia
Via Asinaria → la Vojo Azena
Via Lata → la Vojo Larĝa
Via Nomentana → la Vojo Nomentana
Via Ostiensis → la Vojo Ostia
Via Portuensis → la Havena Vojo
Via Salaria → la Vojo Sala
Via Tecta → la Kovrita strato
Vibilius → Vibilio
Vicus Alexandri
Vicus Apollinis → la strato Apolona
Vicus Judæorum → la strato Juda
Vicus Patricius → la strato Patricia
Vicus Sandalarius → la Sandala strato
Vicus Sceleratus → la Fia strato
Vicus Tuscus → la Tuska strato
Viminalo ← lat. collis Viminalis [213]
Vindex → Vindekso
Vinicius → Vinicio
Virginius → Virginio
Vitelius → Vitelio
Vologes → Valagaŝo
Zeŭso [Z, PIV] ← gr. Ζεύς
Zetoso ← gr. Ζήθος → Zeto
Glosaro
En la original teksto de la romano abundas latinaĵoj. Multaj el ili en ĉi tiu prilaboraĵo estas tradukitaj; kelkaj aliaj estas asimilitaj (transskribitaj kaj provizitaj je esperantaj finaĵoj). Tiaj porokazaj asimilaĵoj en la teksto (kaj en la kapvortoj de la ĉi-suba Glosaro) aperas kursive, ekz‑e mirmilono, triklinio.
Iom da tiaj neologismaj asimilaĵoj aperis jam en QE; tio estas markita en la glosaj kapvortoj, ekz‑e «kviritoj [QE]».
La vortoj jam esperantaj, jam troveblaj en la PIV-oj (ekz‑e «atrio», «hipokaŭsto», «liktoro», «peplo» aperas en la teksto nemarkite, en la ordinara rekta tiparo ĉefteksta; la vortoj kiuj krome estas oficialaj aŭ eĉ fundamentaj aperas en la glosaj kapvortoj grase (ekz‑e obol²o, pleb4o, stadion8o; kuratoro, zorgato).
Ankaŭ la regulaj derivaĵoj de la jam esperantaj vortoj aperas en la neŭtrale rekta tiparo, ekz‑e «atri/estr/o».
areopago [Z, PIV]
atri/estr/o ← lat. atriensis — sklavo-gardisto de la atrio, hejma servisto.
atrio [PIV] (lat. atrium) — interna salono (aŭ interna korto) en Roma domo, sen fenestroj, kun aperturo en la plafono kaj pluvakva baseno.
aŭgustanoj ← lat. augustiani [169].
aŭreo ← lat. aureus (lat.) — altvalora ora monero.
bakĥantino [PIV] — adorantino de Bakĥo en ties orgia kulto.
banisto [QE] ← lat. balneator — baneja servisto.
banked9o ← agapo [Z, PIV] — Senkeviĉo parolas pri «agapoj en nokto» kiajn aranĝadis inter si membroj de «enterigaj korporacioj» [QE, ĉap. 20ª]. Imageblas ke Vinicio povus klarigi al si kristanan agapon per analogio kun kolegiaj bankedoj (afero tradicia en Romo; tian analogion faris E. Renan); sed ne estas versimila, ke li farus inversan komparon, klarigante korporacian bankedon per al li nekonata «agapo».
bestisto ← lat. bestiarius [231].
bisinoZ ← byssus [11].
bulao ← lat. bulla — ora aŭ lada aŭ leda medaliono, globa aŭ plata, ofte korforma, enhavanta amuleton, kiun knaboj el liberulaj familioj portis sur la kolo. [83] (≠buleo)
demiurg/o [PIV] — en la antikva filozofio: diaĵo kreinta la materian mondon.
dia ← diva
efebejo [6] ← ephebium (lat.←gr.)
ekuso ← lat. œcus ← gr. οἶκος — salono aŭ halo rigardanta ĝardenon.
ekzomido ← lat. exomis, exomidis ← gr. ἐξωμίς, ἐξωµίδος — mallonga tuniko sen manikoj, kiun plejparte portis laboristoj. («Ekzo-» kiel en «ekzotika»; «-do» kiel en «ĥlamido».)
epilatoroj ← epilatores — senharigistoj.
epinikio (gr. ἐπινίκιον, lat. epinicium) — triumfkanto, venkokanto.
forum²o ← lat. forum — placo de Romo, kie la popolo pritraktis publikajn aferojn [PIV].
fridejo ← frigidarium — malvarmiga parto de vaporbanejo.
hamadriado [PIV] ← gr. ἁμαδρυάδες.
harhava teksaĵo ← lat. cilicium → harteksaĵo — sakaĵo [233].
hipogeo [PIV] gr. ὑπόγαιον — prahistoria aŭ antikva duone subtera tombo aŭ kultejo.
hipokaŭsto [PIV] (gr. ὑπόκαυστος, lat. hypocaustum) — subplanka hejtosistemo.
histriono [PIV] ← histrio
hosana! [PIV, LB] ← aramea אושענא /ʾuŝaʾno/, heb. הושיעה נא /hoŝia-na/ (laŭvorte «savu do!»; en kristanismo reinterpretita kiel saluto al savanto) — preĝa ekkrio (QE: Hosanna!)
ĥaritoj ← gr. Χάριτες [33].
ĥattoj ← lat. Chatti, germane Chatten — ĝermana tribo kiu vivis en la nuna Hesio, la prauloj de la hesoj, al kiuj ili heredigis sian nomon: Ĥatti (1ª jc) → Hatti → Hazzi → Hassi (7ª jc) → Hessi → Hessen. (QE: kattoj)
intendant²o ← dispensator — persono komisiita mastrumi domon, bienon de riĉulo aŭ nobelo [PIV].
kadavrejo ← spoliarium [300].
kaleŝ*o = lat. carruca
karbasa (teksaĵo) ← carbassus
kavaliro [UV] — civitano apartenanta al la ordumo meza inter la pleba kaj la patricia (lat. eques; ordo equestris, ordo secundus)
Kimerujo (Cimmeria ← gr. Κιμμέρια) — la mita «lando de kimeroj» (Κιμμέριοι), kien ne penetras sunradioj kaj kie situas la enirejo en Hadeson («Odiseado», 11:13–19). Laŭ alia mito, iam la kimeroj deklaris, ke ili ne bezonas la diojn; indignigite de la blasfemo, Hadeso englutis Kimerujon. En la romano tiu nomo ĉiam indikas Hadeson.
kriptoportiko [QE] ← lat. cryptoporticus — tegmentita pasejo, galerio, koridoro.
kulpoferoj ← lat. piacula — pentofaraj, pekliberigaj oferoj. La termino «kulpofero» estas biblia, ekz‑e Lev 6:17.