Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 143 144 145 146 147 148 149 150 151 ... 322
Перейти на страницу:
Ento: Kiam printempo fagojn vekas, kaj en la branĉoj sukas, kiam sovaĝa rojo lumas, kaj fruntojn vent’ viŝtukas en temp’ longpaŝa, projundspira, kaj akras mont-aero, revenu al mi! Venu diri, ke belas mia tero!
Entedzino: Kiam printempas la kamparo, kaj oni semas grenon, kiam majfloroj neĝobrile surkuŝas frukt-terenon, kiam la suno kaj pluvetoj parfumas en l’ aero, mi restos kaj ne venos mi, ĉar belas mia tero.
Ento: Kiam surmondas la somero kaj en tagmez’ orplonĝa por arboj disvolviĝas subfolie sorĉo sonĝa en verdaj haloj, kaj la vent’ el okcidento fonas: revenu al mi! Venu diri, ke mia ter’ plej bonas!
Entedzino: Kiam somer’ varmigas fruktojn, kaj bruniĝas beroj, kaj blankas spikoj, oras pajlo, vendiĝas rikolteroj: miel’ kaj pomoj, kvankam vent’ el okcidento fonas mi sub la sun’ ĉi tie restos, ĉar mia ter’ plej bonas!
Ento: Kiam sovaĝa vintro venos, kiu l’ arbaron tranĉas, kaj falas arboj, kaj la tagon senstela nokt’ formanĝas, kiam el oriento ventas, tiam en pluv’ seneje mi serĉos vin kaj vokos vin kaj al vi venos ree!
Entedzino: Kiam kantfine en malhelo estos vintra veno, kiam rompiĝis nuda branĉ’ kaj pasis lum’ kaj peno, mi serĉos vin, atendos vin, ĝis ni kuniĝos ree kaj kune iros laŭ la vojo tra la pluv’ seneje.
Ambaŭ: Ni kune iros laŭ la vojo al la okcidento, kaj malproksime trovos landon de la korkontento.

Arbobarbo finis sian kanton.

— Tia ĝi estas, — li diris. — Ĝi estas elfa kompreneble: malpezkora, hastvorta, kaj baldaŭ finita. Mi supozas, ke ĝi estas sufiĉe bela. Sed la entoj povus diri pli siaflanke, se ili disponus la tempon! Sed nun mi intencas stariĝi kaj dormi iom. Kie vi staros?

— Ni kutimas kuŝiĝi por dormi, — diris Gaja. — Ni fartos bone, kie ni estas.

— Ĉu kuŝiĝi por dormi! — diris Arbobarbo. — Nu kompreneble tiel! Hm, hum: mi forgesis: kantado de tiu kanto memorigis min pri malnovaj epokoj; mi preskaŭ supozis ke mi alparolas junajn entidojn, fakte. Nu, vi povos kuŝi sur la lito. Mi iras stari sub la pluvo. Bonan nokton!

Gaja kaj Grinĉjo grimpis sur la liton kaj kurbe kuŝiĝis inter la molaj herboj kaj filikoj. Tie estis freŝe kaj dolĉarome kaj varme. La lumoj malfortiĝis kaj la ardo de l’ arboj fadis; sed ekstere sub la arko ili vidis maljunan Arbobarbon staranta senmove kun la brakoj levitaj super la kapon. La helaj steloj rigardis desur la ĉielo kaj lumigis la falantan akvon verŝiĝantan sur liajn fingrojn kaj kapon kaj gutis, gutetis per centopaj arĝentaj akveroj al liaj piedoj. Aŭskultante la tintadon de l’ akveroj la hobitoj endormiĝis.

Ili vekiĝis trovante friskan sunon, kiu brilis en la grandan korton kaj sur la fundon de la golfeto. Ĉifonoj de alta nubo estis supre drivantaj laŭ forteta orienta vento. Arbobarbo estis nenie videbla; sed dum Gaja kaj Grinĉjo banis sin en la apudarka baseno, ili aŭdis lin zumi kaj kanti suprenvenante laŭ la pado inter la arboj.

— Hu, ho! Bonan matenon, Gaja kaj Grinĉjo! — li muĝis vidinte ilin. — Vi dormas longe. Mi jam iris plurcent paŝojn hodiaŭ. Nun ni trinkos iom kaj iros al Entmuteo.

Li verŝis por ili el ŝtona vazo du plenajn bovlojn, sed el malsama vazo. La gusto ne estis tia, kia ĝi estis la antaŭan vesperon: ĝi estis pli tereca kaj riĉa, pli nutra kaj manĝaĵsimila, por tiel diri. Dum la hobitoj trinkis sidante ĉe la litrando kaj mordetante pecetojn da elfa kuko (pli pro tio, ke ili sentis, ke manĝado estas necesa parto de la matenmanĝo, ol ĉar ili estis malsataj), Arbobarbo staris zumante en la enta aŭ la elfa aŭ iu fremda lingvo kaj rigardis la ĉielon.

— Kie estas Entmuteo? — Grinĉjo riskis demandi.

— Hu, he? Ĉu Entmuteo? — diris Arbobarbo sin turnante. — Ĝi estas ne loko, ĝi estas kunveno de entoj — kio ne okazas ofte nuntempe. Sed mi sukcesis persvadi sufiĉe grandan aron promesi, ke ili venos. Ni renkontiĝos tie, kie ni ĉiam renkontiĝis: Derndinglo nomas ĝin la homoj. Ĝi estas fore suda de ĉi tie. Ni devas alveni antaŭ la tagmezo.

Postnelonge ili ekiris. Arbobarbo portis la hobitojn sur siaj brakoj kiel pasinttage. Ĉe la elirejo de la korto li turniĝis dekstren, transpaŝis la rojon, kaj paŝegis suden ĉesube de grandaj falintaj deklivoj, kie arboj maloftis. Supre de tiuj la hobitoj vidis densejojn betulajn kaj sorpujajn, kaj post tiuj malhelajn suprenirantajn pinarbarojn. Baldaŭ Arbobarbo sin turnis iomete for de la montetoj kaj plonĝis en densajn boskojn, kie la arboj estis pli grandaj, pli altaj kaj pli densaj ol la arboj, kiujn la hobitoj vidis iam antaŭe. Dum kelka tempo ili malforte spertis tiun senton de sufokiĝo, kiun ili rimarkis, kiam ili la unuan fojon eniris Fangornon, sed tio baldaŭ pasis. Arbobarbo ne parolis al ili. Li zumis al si profunde kaj penseme, sed Gaja kaj Grinĉjo aŭdis neniujn efektivajn vortojn: tio sonis kiel bum, bum, rumbum, burar, bum bum, darar bum bum, darar bum, kaj tiel plu kun konstanta ŝanĝiĝo de notoj kaj ritmo. De tempo al tempo ŝajnis al ili, ke ili aŭdas respondon, ian zumon aŭ vibron de sono, kiu ŝajnis veni el la tero, aŭ el la branĉoj super iliaj kapoj, aŭ eble el la trunkoj de la arboj; sed Arbobarbo nek haltis nek turnis sian kapon flanken.

Ili vojaĝis longe — Grinĉjo provis kalkuli la “ent-paŝojn”, sed malsukcesis, perdiĝinte ĉirkaŭ tri mil — kiam Arbobarbo komencis malrapidigi siajn paŝojn. Subite li haltis, demetis la hobitojn kaj levis siajn kavigitajn manojn al la buŝo tiel, ke ili formis kavan tubon; poste li blovis aŭ vokis tra ili. Granda hum hom elsonoris kvazaŭ profundgorĝa korno en la arbaro kaj ŝajnis reeĥi de la arboj. De malproksime venis el pluraj direktoj simila hum hom, kiu estis ne eĥo, sed respondo.

Arbobarbo sidigis Gajan kaj Gringon sur siajn ŝultrojn kaj denove ekpaŝegis, de tempo al tempo eligante novan kornovokon, kaj ĉiufoje la respondoj estis pli laŭtaj kaj pli proksimaj. Tiamaniere ili finfine venis al io, kio aspektis kiel nepenetrebla muro de malhelaj ĉiamverdaj arboj, kiajn la hobitoj neniam antaŭe vidis: tiuj branĉiĝis jam de la radikoj kaj estis dense vestitaj per malhelaj glaceaj folioj kvazaŭ sendornaj ileksoj, kaj ili havis multajn rigidajn rekte starantajn florpintojn kun grandaj brilaj olivkoloraj burĝonoj.

Turniĝinte maldekstren kaj laŭirinte tiun heĝegon Arbobarbo venis post kelkaj paŝoj al mallarĝa enirejo. Tra ĝi pasis trivita pado kiu subite plonĝis laŭ longa apika deklivo. La hobitoj vidis, ke ili descendas al granda kavaĵo, ronda preskaŭ kiel bovlo, tre larĝa kaj profunda, kronita ĉe la rando per la alta malhela ĉiamverda heĝego. Interne ĝi estis glata kaj herbvestita, kaj malestis arboj krom tri tre altaj kaj belaj arĝent-betuloj, kiuj staris funde de la bovlo. Du aliaj padoj kondukis en la kavaĵon de l’ okcidento kaj de la oriento.

Pluraj entoj estis jam alvenintaj. Pliaj venis sur la aliaj padoj kaj kelkaj jam sekvis Arbobarbon. Dum ili proksimiĝis, la hobitoj gvatis ilin. Ili atendis vidi nombron da kreitoj tiel similaj al Arbobarbo, kiel unu hobito similas alian (almenaŭ laŭ okulo de fremdulo); kaj ili tre surpriziĝis vidante nenion tian. La entoj tiom malsimilis unu alian, kiom arboj arbojn: iuj tiom malsimilaj inter si, kiom unu arbo malsimilas alian kun sama nomo, sed tute aliaj kreskiĝo kaj historio; kaj iuj tiom diferencaj, kiom unu arbospeco de alia, kiel betulo de fago, kverko de abio. Estis kelkaj entoj pli maljunaj, barbohavaj kaj tuberozaj kiel arboj sanaj sed antikvaj (kvankam neniu el ili aspektis tiom antikva kiom Arbobarbo); kaj estis altaj fortaj entoj junmembraj kaj glathaŭtaj kiel vivzenitaj arbaranoj; sed mankis junaj entoj, mankis arbidoj. Entute ĉirkaŭ dudek kvar staris sur la larĝa herba fundo de la kavaĵo, kaj tiom multaj aliaj enmarŝadis.

1 ... 143 144 145 146 147 148 149 150 151 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)