Iliado
- Автор: Гомер
- Серия: Biblioteko de la Lingvo Internacia Esperanto #76
- Год: 1895
- Язык: эсперанто
- Год: Presejo de W. Tümmel
- Переводчик: Abram Kofman
- Жанр: Прочая поэзия
Электронная книга - «Iliado». Краткое содержание книги:
La traduko ne kompletas. Laŭ la “Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto” de Geoffrey Sutton, daŭrigo (ĝis la Kanto Naŭa) aperis en 1897.
Ĉi tiu bitlibro entenas ĉion aperintan en la Nurnberga eldono (1895), do la kantojn 1ª–5ª kaj la komencon de la kanto 6ª (ĝis la verso 313ª).
Ĉi tiu bitlibro entenas ĉion aperintan en la Nurnberga eldono (1895), do la kantojn 1ª–5ª kaj la komencon de la kanto 6ª (ĝis la verso 313ª).
Перейти на страницу:
740
Filo de Peritoo, de Zeŭso mem naskigita.
Al Peritoo l’ edzino Hipodameo lin naskis
Tiun ĉi tagon, en kiu la vilajn Kentaŭrojn li punis,
De Peliono forpuŝis kaj al Etikoj forpelis.
Regis ne unu li, sed kune kun l’ Aresid’ Leontio, 745
Filo de Koronio, el gento de Keneidoj;
Tiuj ĉi viroj kondukis kvar dekojn da ŝipoj nigretaj.
Dudek du ŝipojn rapidajn Guneo kondukis el Kifo.
Li kun Enioj alvenis kaj nun la kuraĝaj Pereboj,
Kun la loĝantoj sur tero de la malvarma Dodono, 750
Kun viroj prilaborantoj la kampojn ĉe Titarezio,
Kiu rapide enfluas en akvojn de la Peneo,
Ne miksiĝante kun akvo arĝenta de tiu rivero,
Sed surfluante simile oleon sur ondojn Peneajn,
Ĉar ĝi elvenas el Stikso, terura rivero de ĵuroj. 755
Troto, la Tendrodonido, kondukis la virojn Magnetojn
Ili ĉirkaŭe Peneo kaj Pelionon arbaran
Loĝis kaj estis regataj de sperta Tendrodonido.
Tiuj ĉi viroj kondukis kvar dekojn da ŝipoj nigretaj.
Tiaj estis la ĉefoj Aĥajaj kaj la potenculoj. 760
Sed kiu estis la plej eminenta, sciigu min, Muzo,
Per kuraĝeco kaj bonaj ĉevaloj el l’ Atridoanoj?
La plej bonajn ĉevalojn Eŭmel’ Feretido posedis;
Ilin flugigis Eŭmelo, kiel birdojn rapidajn,
Spinoebenajn kaj ĉiujn egalajn pri haroj kaj aĝo. 765
Sur Pieriaj herbejoj ilin eknutris Apolo.
Tiuj ĉevaloj portadis en la batalon teruron.
Viro do estis plej glora — la Telamonido Ajakso,
Dume koleris Aĥilo, la plej distingita el ĉiuj,
Kiel ankaŭ ĉevaloj, kiuj Aĥilon portadis. 770
Li mem restadis en siaj ŝipoj rapidaj ĉe l’ maro
Kaj koleradis en koro Agamemnonon, la ĉefon.
Lia do militistaro sur bordo de l’ maro bruanta
Amuziĝadis, ĵetante diskojn kaj ponardegojn
Kaj arkpafante. Ĉevaloj ĉe kaleŝoj staradis 775
Kaj, senokupaj, manĝadis lotoson, malsekan apion;
Sed per kovriloj staradis kuŝitaj iliaj kaleŝoj
En la tendoj; la viroj do, prisopirante Aĥilon,
Forevitantan batalon, inter tendaro malagis.
Sed jen elpaŝis l’ Aĥajoj, kaj kvazaŭ ekflamis la tero, 780
Forte ektremis; kiel sub bato de Tondroĵetanto,
Kiam li sagojn alsendas sur la Tifeoloĝejon
(Kiel oni rakontas), en la Ariman ŝtonegon:
Tiel same ekĝemis la tero sub viroj irintaj,
Ĉar sur la kampo rapidis la militistaro Aĥaja. 785
Sed al Trojanoj alvenis la ventorapida Iriso
Kun sciigo malĝoja de Zeŭso, de ŝildoportanta.
Ili do faris konsilon ĉe pordo de domo Priama.
Tie premiĝis amase junuloj kaj grizaharuloj.
Kaj apud ili stariĝis l’ Iriso rapidefluganta, 790
Ekimitante la voĉon de la Priamido Polito,
Kiu, gardanto de Trojo, espere je siaj piedoj,
Sidis sur tombo altega de Ezieto maljuna,
Rigardante, ĉu iras de l’ bordo l’ Aĥajaj popoloj.
Lian figuron preninte, eldiris al ili Iriso: 795
«Ho, maljunulo, vin ĉiam alplaĉas longegaj paroloj,
Kiel en tempo de paco, sed nun proksimiĝas batalo.
Ofte jam, ofte mi estis en sangaj bataloj de viroj,
Sed tian grandan aregon neniam ankoraŭ mi vidis.
Kiel arbarfolietoj laŭ nombro kaj sablo de maro, 800
Ili alvenas sur kampon, por ekataki la urbon.
Vi, ho, Hektoro, precipe vi mian admonon obeu:
Multaj liganoj ja estas ĉi tie en urbo Priama,
Ĉiu popolo el ili lingvon alian parolas;
Ke ĉiu ĉefo nun regu la virojn, kun li kunvenintajn, 805
Ilin ordigu kaj ankaŭ en la batalon konduku.»
Tiel ŝi diris. Hektoro rekonis la voĉon diinan,
La konsiliĝon ĉesigis, kaj ĉiuj rapidis sin armi,
Kaj malfermiĝis pordegoj, elvenis el ili Trojanoj,
Rajdaj kaj piediraj. Leviĝis laŭtega bruego. 810
Antaŭ Trojurbo troviĝas alta tomba monteto,
Tute izola en kampo kaj atingebla de ĉie.
L’ homoj mortemaj de ĉiam ĝin Batieo nomadis,
Sed la dia — la tombo de lertesaltanta Mirino.
Tie ĉi sin la Trojanoj de la liganoj dividis. 815
La Trojurbanojn regis Hektoro la kaskobrilanta,
La Priamido; lin sekvis la plej kuraĝaj kaj nombraj
Viroj, avidaj batali kaj ponardegojn svingantaj.
La Dardanaron kondukis la eminenta Eneo,
La Anĥizido, naskita de Afrodito sur Idaj 820
Montoj arbaraj: ŝi tie kuniĝis kun homo mortema.
Tamen ne unu li regis, sed kune kun l’ Antenoidoj,
Nome Akamo kaj Arĥiloĥo, lertegmilitistoj.
Virojn, loĝintajn Zelion ĉe fundamento de Ido,
Riĉajn urbanojn, trinkantojn la nigrajn akvojn Azopajn 825
(El Troja gento); ilin kondukis la glora Pandaro
Likianido, al kiu Apolo mem arkon donacis.
Virojn el Adrasteo, el gento de Apezidoj,
El Pitieo kaj ankaŭ de alta montega Tereo,
Tiujn Adrasto kaj la linkirasa Amfio kondukis, 830
Ambaŭ filoj de Perkozia Meropo, glorega
Antaŭdiristo, al siaj filoj malpermesinta
Iri en Trojon batali. Sed ili ne volis aŭskulti
Lian parolon: la sorto de l’ morto ilin forlogis.
Prilaboristojn el urboj Perkoto kaj Praktiono, 835
El Abidoso, Sestoso kaj el sanktega Arizbo,
Tiujn ordigis Azio la Hirtakido, virĉefo,
La Hirtakido, el urbo Arizbo elveturiginta
Brilajn kaj grandajn ĉevalojn de sankta river’ Seleiso.
Sed Hipotoo la ponardegoĵetistojn Pelazgojn 840
El Lariso kondukis, el tero multfruktoporta.
Kun Hipotoo kunregis la Aresido Pileo,
Ambaŭ la filoj de Leto Teŭtamido Pelazga.
Sed Akamoso kaj ankaŭ Pirvo regis Trakiojn,
Kies lando limigas la Helesponton bruegan. 845
La ponardegoĵetistojn Kikonojn regis Eŭfemo,
Filo de la Keido Trezeno, amata de Zeŭso.
Poste kondukis Pireĥmo la kurbaarkajn Peonojn,
El Amidono venintajn ĉe la rivero Aksio,
Kies ondoj puregaj fruktoportigas la teron. 850
Sed Pilemeno kuraĝa regis Pafalagonojn
El la lando Keneto, naskanta la mulojn sovaĝajn.
Regis li ankaŭ la virojn, loĝintajn Kitoron, Sesamon,
La domaron belegan sur bordoj de Partenio,
Kromnon kaj Egialon kaj montojn de Eritino. 855
Sed Alizonoj kun ĉefoj Hodio kaj Epistrofo
El malproksima Alibo, l’ arĝentonaskejo, alvenis.
Mizojn regis Ĥromo kaj l’ birdoprofeto Enomo,
Sed profetado ne povis lin savi de l’ sorto malluma:
Li ekpereis sub manoj de Eakido rapida 860
En la rivero, en kiu mortigis li multajn aliajn.
Frigojn kondukis Forkiso kaj Askonio kuraĝa
El Askanio, kaj ili flamege deziris batali.
Regis la virojn Meonojn Mestlo kaj kun li Antifo,
Filoj de Pilemonio kaj laga diino Gigeo. 865
Ili kondukis Meonojn, naskitajn ĉe Tmolo altega.
Karojn, havantajn barbaran lingvon, Nasteso kondukis.
Ili loĝis Mileton kaj montojn arbarajn de Ftiroj,
Ĉirkaŭ rivero Meandro kaj la krutaĵoj Mikalaj.
Ilin kondukis batali Nasteso kaj Amfimaĥo, 870
La kuraĝulo Nastes’ kaj Nomianid’ Amfimaĥo,
Eĉ en batalon irinta kiel knabino, de oro
Pribeligita. Malsaĝa! Eĉ oro ne povis lin savi.
Falis li sub forta mano de Eakido rapida
En la rivero, kaj l’ oron prenis de li Peleido. 875
Sed Sarpedono kaj Glaŭko glora kondukis Likiojn
El Likiujo, el lando ĉe ondoj bruegaj de Ksanto.
Перейти на страницу: