Iliado
- Автор: Гомер
- Серия: Biblioteko de la Lingvo Internacia Esperanto #76
- Год: 1895
- Язык: эсперанто
- Год: Presejo de W. Tümmel
- Переводчик: Abram Kofman
- Жанр: Прочая поэзия
Электронная книга - «Iliado». Краткое содержание книги:
La traduko ne kompletas. Laŭ la “Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto” de Geoffrey Sutton, daŭrigo (ĝis la Kanto Naŭa) aperis en 1897.
Ĉi tiu bitlibro entenas ĉion aperintan en la Nurnberga eldono (1895), do la kantojn 1ª–5ª kaj la komencon de la kanto 6ª (ĝis la verso 313ª).
Ĉi tiu bitlibro entenas ĉion aperintan en la Nurnberga eldono (1895), do la kantojn 1ª–5ª kaj la komencon de la kanto 6ª (ĝis la verso 313ª).
Перейти на страницу:
Apud la tomb’ de Epito, patrujo de viroj kuraĝaj,
Anojn de kampoj Fenosaj kaj de Orĥomenoj multbrutaj, 605
Anojn de Ripo, Stratio, Enispo, blovata per ventoj,
Virojn el urbo Tegeo, el Mantineo gajega
Kaj el Stimfalo kaj fine el Parasio agrabla.
Tiujn ĉi Agapenoro Akeido kondukis
Kun ses dekoj da ŝipoj; en ĉiu el ili alvenis 610
Multo da Arkadujanoj, lertegaj en arto milita.
Al ili donis mem Agamemnono, la ĉefo de viroj
Ŝipojn belege armitajn, por maron la nigran trairi
Al Trojurbo, ĉar ili la marajn aferojn ne sciis.
Virojn el Bupraziurbo, el Elidujo sanktega, 615
Virojn el landoj, havantaj Herminon, ŝtonegan Olenon,
Alizion kaj fine Mirzinon, limurbon de l’ lando:
Tiujn ĉi virojn kvar ĉefoj kondukis, kaj sekvis al ili
Deko da ŝipoj, en kiuj estis multegaj Epeoj.
Du ĉefoj estis: Talpio kaj Amfimaĥo; la duan 620
Naskis Kteato, l’ unuan la Arktorido Eŭrito.
L’ Amarinkido Dioro kuraĝa estis la tria,
Kaj Polikseno la kvara, belega, al dio simila;
Lin Agasteno naskigis, reĝ’ Aŭgeido kuraĝa.
Virojn el Duliĥiono kaj el Eĥinadaj insuloj 625
Sanktaj, kuŝantaj en maro kontraŭe la Elidujo,
Tiujn ĉi virojn kondukis Megeso Aresosimila
La Fileido; lin naskis Fileo ĉevalobridulo,
Foje kurinta en Duliĥionon pro tio de l’ patro.
Al li alsekvis al Trojo kvar dekoj da ŝipoj nigretaj. 630
Sed Odiseo kondukis la Kefalenojn kuraĝajn,
Parte loĝintajn Itakon, ĉe bruaj arbaroj Neritaj,
Parte el Krokileo kaj el sovaĝa Eglipo;
Kelkaj elvenis Lakinton kaj multeloĝitan Samoson,
Ankaŭ Epiron kaj l’ bordon de tero kontraŭekuŝanta; 635
Kaj Odiseo, egala al Zeŭso, ilin kondukis.
Kun siaj viroj li venis en dekdu ŝipoj ruĝnazaj.
L’ Etolujanojn kondukis Toaso la Andremonido.
Kelkaj el ili loĝis Pleŭronon, Olenon, Pilenon,
Kelkaj la maran Ĥalkidon kaj la Kalidonon ŝtonegan; 640
Jam plu ne vivis nek filoj de grandanima Eneo,
Nek mem Eneo, nek Melagoro, la blonda heroo;
Tial la supran estrecon ricevis post ili Toaso.
Al li alsekvis al Trojo kvar dekoj da ŝipoj nigretaj.
Kretojn kondukis l’ heroo kuraĝa Idomeneo. 645
Tiuj ĉi viroj elvenis el Gloso, fortmura Gortino,
Likto, Mileto kaj ankaŭ el urbo blankmura Likasto;
Kelkaj elvenis la multeloĝitajn Rition kaj Feston;
Multaj aliaj elvenis el cento da urboj sur Kreto.
Tiujn ĉi regis Idomeneo, la arta ĵetisto, 650
Kun Meriono, simila al virmortiganta Areso.
Ili kondukis al Trojo ok dekojn da ŝipoj nigretaj.
Sed l’ Heraklido, la granda kaj alta la Tlepolemo
En naŭ ŝipoj kondukis la fieregajn Rodosojn,
Kiuj en sankta Rodoso dividas sin en tri popoloj 655
Kaj kiuj loĝis Jalison, Lindon kaj blankan Kamiron.
Ilin kondukis nun Tlepolemo, heroo potenca,
Al grandfortulo Herkulo naskita de Astioĥeo;
Ŝin en Epiro li prenis, sur bordo de Seleiso,
Detruinte urbaron de viroj — Zeŭsoamatoj; 660
Sed, viriĝinte apenaŭ en domo de patro Herkulo,
Li, Tlepolemo, subite mortigis Likimnionon,
L’ onklon de l’ patro, grizulon kaj Aresposteulon.
Tuj, konstruinte rapide ŝipojn, kolektis li virojn
Kaj sur la maron forkuris, ĉar timis li venĝon: minacis 665
Lin la filaro kaj ankaŭ neparo de granda Herkulo.
Fine, vagante kaj doloradante, li venis Rodoson,
Tie ĉi koloniiĝis, trioble dividis la virojn,
Multeamatajn de Zeŭso, reganta la diojn kaj homojn.
Zeŭso al ili donacis multegajn, senfinajn riĉecojn. 670
Kun egalgrandaj tri ŝipoj elvenis el Simo — Nereo,
Li, de Aglao kaj reĝo Ĥaropa en mondon naskita;
Tiu Nereo, kun viroj armitaj veninta al Trojo,
Estis plej bela el ĉiuj aĥajoj krom Agamemnono.
Sed dorlotita li estis kaj arojn malmultajn kondukis. 675
Virojn, loĝintajn Niziron, Karpaton, Kazoson kaj Koson,
Urbon de Eŭripilo kaj la insulojn Kalidnajn,
Tiujn ĉi virojn kondukis Fidipo kaj kun li — Antipo,
Ambaŭ filoj de reĝo Tesalo l’ Herkulposteulo.
Ili kondukis tri dekojn da ŝipoj nigretaj fleksitaj. 680
Nur ni kalkulos la virojn el la Argujo Pelazga.
Virojn, loĝintajn Alopon, Aloson kaj Traĥinion,
Ankaŭ Ftion kaj gloran per belaj virinoj Heladon
(Tiuj ĉi nomis sin Mirmidonoj, Helenoj, Aĥajoj),
Ilin kun kvindek ŝipoj kondukis la glora Aĥilo; 685
Sed ili nun eĉ ne pensis pri iaj bataloj teruraj,
Ĉar estis for tiu viro, kiu ilin ordigus:
Kuŝis trankvile en ŝipoj Aĥilo rapidopieda,
Pro la knabino kolera, pro belabukla Brizido,
Kiun post longa batalo li el Lirneso forprenis, 690
Detruinte Lirneson kaj ankaŭ la murojn de Tebo
Kaj mortiginte Mineton kaj Apostrofon kuraĝajn,
Filojn de reĝo Eveno, naskita de Selepiono.
Li dolorante koleris, sed baldaŭ li ree leviĝos.
Virojn, loĝintajn Filakon kaj la florantan Pirason, 695
De Demetro amatan, Itonon la multebrutaran,
Maran Antronon kaj ankaŭ la riĉepaŝtejan Pteleon,
Tiujn ĉi Protezilao kuraĝa antaŭe kondukis,
Kiam li estis vivanta, nun kaŝis lin tero la nigra.
Hejme li lasis edzinon, vizaĝon al si disŝirantan, 700
Kun ŝi la domon dezertan, kaj falis de viro Dardana,
Kiam, unua el ĉiuj, li saltis el ŝipo sur bordon.
Lin liaj viroj sopiras, kvankam ĉefon havante.
Ilin Podarko kondukis, ido de dio Areso,
Filo de la Filakido Ifiklo brutaroriĉega, 705
Frato de la heroo kuraĝa Protezilao,
Sed pli juna ol li; la pli aĝa kaj la pli forta
Estis Protezilao. Perdinte lin, liaj popoloj
Havis ĉefon, certege, sed pri l’ kuraĝulo sopiris.
Tiuj ĉi viroj armigis kvar dekojn da ŝipoj nigretaj. 710
Virojn, loĝintajn Ferurbon apud la lago Bebeo,
Virojn el Bebo, Glafiroj kaj urbo belega Jaolko,
Tiujn kondukis Eŭmelo, amata de l’ patro Admeto,
Kune kun dek unu ŝipoj. Lin naskis en mondon Alkesto,
La plej bela virino el ĉiuj filinoj Peliaj. 715
Viroj, loĝintaj Metonon kaj kampojn de Taŭmakio,
Viroj el Molibeo kaj el Olizono sovaĝa
Estis de Filokteto 1’ artarkopafanta regitaj.
Li kun sep ŝipoj alvenis, en ĉiu po kvindek remistoj,
Kiuj artege pafadis per arkoj kaj estis kuraĝaj. 720
Sed Filokteto mem kuŝis sur sankta insulo Lemnoso,
Suferanta fortege, lin tie l’ Aĥajoj forlasis,
Turmentatan de vundo, al li de serpento farita.
Tie dolore li kuŝis. Sed baldaŭ la viroj Aĥajoj
Ĉe la ŝiparo memoros pri Filokteto la reĝo. 725
Ili sen ĉefo ne restis, sed multe sopiris l’ antaŭan.
Ilin regis Medono, flankfilo de Oileo;
Al Oileo, la urbdetruanta, lin Reno eknaskis.
Viroj, loĝantoj de Triko kaj de Itomeno montega,
Viroj el Eĥalio, kie reĝadis Eŭrito, 730
Estis de Podaleiro kaj de Maĥoono regataj,
Ambaŭ Eskulapidoj, sciantaj la arton kuracan.
Tiuj ĉi viroj kondukis tri dekojn da ŝipoj fleksitaj.
Virojn el Ormeniono kaj fonto de Hipereo,
Virojn el Asteriono kaj el la blankdoma Titano, 735
Tiujn ĉi la brileganta Eŭemonido kondukis,
Kaj al li sekvis al Trojo kvar dekoj da ŝipoj nigretaj.
Virojn, loĝintajn Argison kaj ankaŭ la urbojn Girtonon,
Orton, Elonon kaj Oloosonon, la urbon blankdoman,
Tiujn ĉi la kuraĝulo Polipeto kondukis,
Перейти на страницу: