Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Лингвистика » Vortaro de Esperanto 1910
Vortaro de Esperanto 1910 - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Vortaro de Esperanto 1910

Электронная книга - «Vortaro de Esperanto 1910». Краткое содержание книги:

La «Vortaro de Esperanto» de Kazimierz Bein, pseŭdonime Kabe, el la jaro 1910 estas la unua difinvortaro de Esperanto. Kvankam historia vortaro de antaŭ pli ol cent jaroj, ĝi daŭre estas interesa. Ĉefe ĝi helpas al la kompreno de la vort-trezoro de l’ Fundamento de Esperanto, publikigita en 1905. Krome ĝi fariĝis modelo por la posta Plena Vortaro de Esperanto de 1930 / 1934, el kiu evoluis la Plena Ilustrita Vortaro de 1970, 2002 kaj 2005. En tiu kvazaŭnorma verko troveblas spuroj el la Kabe-vortaro ĝis en nia epoko.
Al la korektita dua reeldono estas aldonita la «Listo de Propraj Nomoj», kiujn Kabe proponis en la sama jaro 1910. Estas tre probable, ke Kabe origine planis, ke Vortaro kaj Listo kune formu unu verkon, kiu fine tamen restis torso. La reeldono nun rekonstruas tiun intencon.
(Kabe [t.e. KAzimierz BEin]. Vortaro de Esperanto. Senŝanĝa represo de la eldono Pariza de 1910. Kun enkonduko kaj komentoj de Bernhard Pabst. Stato: 2014-01-05.)
1 ... 116 117 118 119 120 121 122 123 124 125
Перейти на страницу:

Noaho. {en la Londona Biblio: Noa}. La ŝipo de Noaho. — Arkeo. Noaho kaj lia familio estis la solaj homaj estaĵoj, kiuj sin savis de la superakvego. — akvo.

Norda Glacia Oceano. la Norda Glacia Oceano. — Oceano.

Norvegujo. la fjordoj de Norvegujo. — fjordo.

O

Orfeo. Eĉ la bestoj aŭskultis, kiam ludis Orfeo. — eĉ.

Orzeszko. La talentoj de Orzeszko kaj de George Sand estas parencaj. — parenca.

Otelo. ĵaluza, kiel Otelo. — ĵaluza.

P

Palestino. pilgrimi Palestinon. — pilgrimi.

Panamo. Mallarĝa tero, kuniganta du kontinentojn: Panamo. — istmo. panama. Panama terkolo kunigas la du Amerikojn. — tero.

Paganini. Paganini estis granda virtuozo. — virtuozo.

Panteono. La pariza Panteono havas la jenan epigrafon: «Al la grandaj homoj la dankema patrujo». — epigrafo.

Pariso. Pariso rabis Helenon, la edzinon de Menelao. — rabi.

Paris. Notre-Dame de Paris estas gotika konstruaĵo. — gotika.

Parizo. de Parizo ĝis Barcelono — de. Parizo estas la koro de Francujo — koro. La Latina kvartalo en Parizo estas loĝata de studentoj — kvartalo. Parizo kaj la provinco. — provinco. pariza. La pariza Panteono havas la jenan epigrafon: «Al la grandaj homoj la dankema patrujo». — epigrafo.

Parizano. Parizano. -an.

Pasteur. La filtro de Pasteur. — filtro.

Patagonio. la Patagonia arĥipelago — arĥipelago.

Paŭlo. La idilio de Paŭlo kaj Virginio. — idilio.

Peleo. Peleido. Kantu diino koleron de la Peleido Aĥilo. — kanti.

Perso. La antikvaj Grekoj longe militis kontraŭ la Persoj. — militi. Persa regnestro. — ŝaho. Persujo. Estro de provinco en la antikva Persujo. — satrapo.

Peruvio. {nun: Peruo [OA 8]}. Ŝtofo el lano de l’ samnomaj ŝafoj, vivantaj sur la montoj de Peruvio. — alpako.

Peterburgo. La vojo de Barcelono Peterburgon estas longa. — vojo.

Petro. La fratoj Petro kaj Johano eŝtas tiel similaj, ke oni ofte miksas ilin. — miksi. li estas nomata Petro. — nomo.

Polo. pola. Bohema kaj pola rondodanco. — polko. Soldato de la pola malpeza kavalerio, portanta lancon. — ulano. La pola ulno estas 576 milimetrojn longa. — ulno.

Polujo. Polujo estis dividita en 10 guberniojn. — gubernio. Vegetaĵo el la familio de l’ kukurbacoj, uzata kiel manĝaĵo, tre populara en Germanujo, Polujo, Rusujo. — kukumo. En Polujo oni manĝas la tripojn ĵaŭde kaj dimanĉe. — tripoj.

Portugalo. portugala. Ido de Eŭropanoj, naskita en Hindujo aŭ en la hispanaj kaj portugalaj kolonioj de Ameriko. — kreolo. Portugala kaj brazilia {nun: brazila} malgranda monero. — rejso.

Pruso. prusa. la aglo de la prusaj standardoj. — aglo.

R

Rafaelo. vera pentraĵo de Rafaelo. — vera.

Remington. La skribmaŝino de Remington estas la prototipo de ĉiuj skribmaŝinoj. — prototipo.

Rigi. la panoramo de Rigi. — panoramo. {montmasivo en la Alpoj en centra Svislando}.

Rodoso. La Rodosa koloso estis statuo de Apolono. — koloso.

Romo. antikva Romo — antikva. la provincoj de la antikva Romo — provinco. roma. Antikva roma antaŭdiristo. — aŭguro. Antikva malgranda monero roma. — denaro. La invadoj de l’ barbaroj detruis la Roman Imperion. — invadi. Antikva citadelo de Romo. — kapitolo. Ĉiu el la klasoj, en kiujn estis dividitaj la eminentaj gentoj de la antikva Romo. — kurio. Oficisto de la trezorejo en la antikva Romo. — kvestoro. Epoko inter la falo de la Okcidenta Roma Regno kaj la malkovro de Ameriko. — mezo. Ano de la aristokrataro en la antikva Roma regno. — patricio. — Romano. La Romanoj civilizis la antikvan mondon. — civilizi. Transversa lanco, ligita al du aliaj, vertikale fiksitaj en la tero, sub kiu la antikvaj Romanoj devigis trairi la venkitajn malamikojn. — jugo. Ĉaro de la antikvaj Romanoj, al kiu oni jungis kvar ĉevalojn. — kvadrigo. Militista taĉmento ĉe Romanoj, konsistanta el ĉirkaŭ 6,000 soldatoj. — legio. Longa vasta vesto de la antikvaj Romanoj, kovranta en drapŝiraĵoj la maldekstran brakon kaj lasanta la dekstran libera. — togo. La Italoj devenas de la antikvaj Romanoj. — veni. La Romanoj konkiris la tutan antikvan mondon. — konkiri. romana. Doktrino, akceptanta la antikvajn greke-romanajn sciencojn, artojn kaj literaturon, kiel la plej bonan rimedon, edukantan kaj perfektigantan la homan intelekton. — humanismo. Verso, konsistanta el kvin eroj, uzata de la antikvaj grekaj kaj romanaj poetoj. — pentametro.

Ruso. Aparato, uzata de l’ Rusoj por boligi akvon por teo. — samovaro. rusa. Rusa mezuro de la longeco = 0,71 m. — arŝino. Loĝanto de la sud-oriento de Rusujo, servanta en la rusa kavalerio. — kosako. Rusa monero, valoranta 2,66 fr. — rublo. Rusa mezuro de la longeco de la vojoj (1067 m.). — versto. Ruslando. La servuto estis nuligita en Ruslando en la jaro 1861. — servuto. Rusujo. En Rusujo la komercistoj estas dividataj en du gildojn; al la unua apartenas la posedantoj de grandaj komercaj firmoj, la bankieroj, k.t.p. — gildo. Vipo por kondamnitoj en Rusujo. — knuto. Loĝanto de la sud-oriento de Rusujo, servanta en la rusa kavalerio. — kosako. Vegetaĵo el la familio de l’ kukurbacoj, uzata kiel manĝaĵo, tre populara en Germanujo, Polujo, Rusujo. — kukumo. komerca traktato inter Germanujo kaj Rusujo {de 1904}. — traktato. En Rusujo ĉiu kamparano posedas sian vaporbanejon. — vaporo.

S

Saharo. Loko, lando sen vegetaĵoj kaj loĝantoj: Saharo. — dezerto.

Samsono. Samsono ekŝancelis la kolonon kaj la tuta konstruaĵo falis. — ŝanceli.

Sand, George. La talentoj de Orzeszko kaj de George Sand estas parencaj. — parenca.

Sankta Skribo. la Sankta Skribo — skribi.

sekso {3}. Kiu ne havis ankoraŭ seksajn rilatojn: virga knabino. — virga. {difino de seksaj agoj, de seksumado, mankas en la artikolo «sekso»}.

Seneko. sentenco de Seneko. — sentenco.

Siberio. siberia. siberia malvarmego. — varma.

Sicilio. La maro apud Sicilio estas riĉa je koraloj. — koralo.

signo. signo de la egaleco — egala.

Simplono. Simplona. la Simplona tunelo. — tunelo.

Sokrato. Sokrato estis kondamnita trinki cikuton. — cikuto. Laŭ Sokrato la memkono estas la plej malfacila afero. — koni.

Stradivarius. violono de Stradivarius — violono.

Svedo. sveda. la diferenco inter la lingvoj sveda kaj dana estas tre malgranda. — diferenco.

Sviso. svisa. svisa, holanda fromaĝo. — fromaĝo. Svisujo. Svisujo estas konfederacio de dudek du ŝtatoj. — konfederacio. La Franca Respubliko, Svisujo. — respubliko.

Ŝ

Ŝekspiro. La tria votumo enhavas ĉiujn komediojn de Ŝekspir. — havi. La tragedioj de Ŝekspiro. — tragedio.

1 ... 116 117 118 119 120 121 122 123 124 125
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)