Vortaro de Esperanto 1910
- Автор: Bein Kazimierz
- Год: 2013
- Язык: эсперанто
- Год: Bernhard Pabst
- Жанр: Лингвистика
Электронная книга - «Vortaro de Esperanto 1910». Краткое содержание книги:
Al la korektita dua reeldono estas aldonita la «Listo de Propraj Nomoj», kiujn Kabe proponis en la sama jaro 1910. Estas tre probable, ke Kabe origine planis, ke Vortaro kaj Listo kune formu unu verkon, kiu fine tamen restis torso. La reeldono nun rekonstruas tiun intencon.
(Kabe [t.e. KAzimierz BEin]. Vortaro de Esperanto. Senŝanĝa represo de la eldono Pariza de 1910. Kun enkonduko kaj komentoj de Bernhard Pabst. Stato: 2014-01-05.)
I
Iliado. La herooj de Iliado batalis sur ĉaroj. — ĉaro. travestii Iliadon. — travestii.
Indio. Templo, kapelo de Budho en Indio, Ĥinujo. — pagodo. {Kp. Hindujo, la misa formo «Indio» probable estas pretervido.}
Indiano. Haŭto de la kranio, fortranĉita kun la haroj, kiun la Indianoj portas kiel militan trofeon. — skalpo.
Italo. La Italoj devenas de la antikvaj Romanoj. — veni. itala. Abonu du loĝiojn por la itala opero. — aboni. kurso de la itala lingvo. — kurso. Italujo. reĝo de Italujo. — reĝo.
Izaako. Abrahamo volis oferi sian filon Izaakon. — oferi. Abrahamo estis la patro de Izaako. — patro. Prapatro, ĉefo de gento ĉe la antikvaj Hebreoj: Abrahamo, Izaako kaj Jakobo. — patriarko.
J — Ĵ
Jakobo. Prapatro, ĉefo de gento ĉe la antikvaj Hebreoj: Abrahamo, Izaako kaj Jakobo. — patriarko.
Japano. japana. la japana tipo. — tipo.
Jezuo Kristo. Dio Patro, Jezuo Kristo kaj la Sankta Spirito. — Triunuo. Mirakla leviĝo de Jezuo al la ĉielo. — Ĉieliro.
Johano. Johano, Joĉjo — ĉj. epistolo de Sankta Johano. — epistolo. La fratoj Petro kaj Johano eŝtas tiel similaj, ke oni ofte miksas ilin. — miksi.
Jozefo. la imperiestro Francisko Jozefo {la 1-a de Aŭstrio-Hungario, 1830-1916}. — imperio. svati Jozefon al Mario. — svati.
Julio. {vira nomo}. Julia. Ĉiuj civilizitaj popoloj akceptis jam de longe la Gregorian kalendaron, per kiu la papo Gregorio XIII anstataŭigis en la jaro 1582 la Julian kalendaron. — kalendaro.
Jupitero. {dio} Filo de Jupitero; giganto, kiu portis sur siaj ŝultroj la ĉielon. — Atlaso III.
Jupitero. {planedo} Malgrandaj planedoj inter Marso kaj Jupitero. — asteroidoj.
K
Kaino. Kaino estis filo de Adamo kaj Eva. — filo.
kamero. Fari bildojn de objektoj aŭ personoj per la ĥemia agado de la lumo sur impreseblan platon kun helpo de speciala aparato, nomata malluma kamero. — fotografi. {evidente traduko de «camera obscura»}.
Kant. {nun: Kantio} La tri postulatoj de la filozofio de Kant. — postulato.
Karlsbado. … Natria salo de la karbonika acido, trovata en la naturo en mineralaj fontoj (Karlsbado); … — sodo.
Katerino. Ho Katerino, vi forlasis min! — vokativo.
Kaŭkazo. Kruda petrolo, trovata en Kaŭkazo kaj Ameriko. — nafto. kaŭkaza. La hindoeŭropaj popoloj apartenas al la kaŭkaza raso. — raso.
Kembriĝo. la kolegioj de Kembriĝo. — kolegio.
Koch. … bacilo de Koch … — tuberkulozo.
kozako. Generalo de kozakoj. — hetmano.
Kristo. La sankta Mario, patrino de Kristo. — Dio. Sakramento de la korpo kaj sango de Kristo. — eŭkaristio. — 1. Instruo de Jezuo Kristo. — 2. Libro enhavanta la instruon de Kristo. Aŭtoro, kiu priskribis la vivon kaj instruon de Kristo. — evangelio. la kruco de Kristo — kruco. Diservo, dum kiu la pastro oferas al Dio la sangon kaj karnon de Kristo en la formo de pano kaj vino. — meso.
Kronoso. — 1. Dio de la greka mitologio patro de Kronoso, de l’ ciklopoj kaj titanoj. — Urano.
kvaki. La rano kvakas. — rano.
L
La Fontaine. fabloj de La Fontaine. — fablo.
Lallemant. «Diversaĵoj» de Lallemant kaj Beau estas kolekto de noveloj tradukitaj el la franca lingvo. — novelo.
Leibniz. Laŭ Leibniz, sensubstanca estaĵo, el kiuj konsistas la universo. — monado.
Lengyel. «La libro de l’ humoraĵo» de Lengyel — humoro.
Levi. Ano de la gento de Levi. — Levido.
Lojola. Membro de la religia societo, fondita de Lojola. — Jezuito.
Londono. Dum la tria kongreso oni aranĝis senhaltan veturadon tra Londono. — halti.
lordo. La angla senato havas la nomon: la ĉambrego de la lordoj. — senato.
Ludoviko. Ludoviko XIV reĝis 72 jarojn. — reĝo.
M
Macedonio. macedonia. Macedonia taĉmento de lancistoj. — falango 1.
Madrido. Mi loĝas en Madrido. — kiu.
Mahometo. Regnestro de Arabujo post la morto de Mahometo. — kalifo. Sankta libro, enhavanta la religian leĝon de Mahometo. — Korano. Mahometanoj. la fatalismo de l’ Mahometanoj. — fatalismo. Aparta loĝejo por virinoj ĉe la mahometanoj. — haremo. mahometana. Turo de mahometana templo, de kies balkono oni alvokas la Turkojn al la preĝado. — minareto. Mahometana templo. — moskeo.
maro. Meza Maro. la Meza Maro neniam glaciiĝas. — glacio. {nun: Mediteraneo [OA 8]}.
Margareto. La gepatroj nomis sian filinon Margareto. — nomo.
Mario. La sankta Mario, patrino de Kristo. -Dio. svati Jozefon al Mario. — svati.
Marso. Malgrandaj planedoj inter Marso kaj Jupitero. — asteroidoj.
melinito. Pulvo, nitroglicerino, melinito estas eksplodemaj substancoj. — eksplodi.
Menelao. Pariso rabis Helenon, la edzinon de Menelao. — rabi.
menueto. Granda muzika verko por plena orkestro, konsistanta ordinare el kvar partoj; alegro, andanto, menueto kaj finalo.
simfonio.
Mezzofanti. La kardinalo Mezzofanti estis la plej fama poligloto. — poligloto. {Giuseppe Gasparo Mezzofanti, 1774–1849, profesoro por araba lingvo laŭaserte regis 38 lingvojn}
mikroorganismo. Substanco, enhavanta mikroorganismojn, kaŭzantajn fermentadon de biero, ŝvelon de pasto, k.t.p. — feĉo.
Molière. la komedioj de Molière.
Monako. la princo de Monako. — princo.
Mongolo. Pastro de Budho ĉe la Mongoloj kaj Tibetanoj. — lamao. Budha sekto ĉe la Mongoloj kaj Tibetanoj. — lamaismo.
Morus. la titolo de la verko de Morus — utopio.
N
Napoleono. Napoleono estis kronita kiel imperiestro en la jaro 1804. — krono. la literaturo pri Napoleono. — literaturo. la lastaj veteranoj de la militoj de Napoleono. — veterano. Napoleonido. Napoleonido — id.
nefrito. (Med.). Ĉeesto de albumino en la urino (simptomo de la nefrito kaj de aliaj malsanoj). — albuminurio.
Neptuno. la tridento de Neptuno. — dento. la tridento de Neptuno. — tri.
Nerono. Nerono persekutis la kristanojn. — persekuti.
Newton. la verkoj de Newton, de Dante. — verki.
Niagaro. la Niagara akvofalo. — akvo. la Niagara akvofalo — fali.
Nilo. la delto de Nilo. — delto. La kataraktoj de Nilo. — katarakto.
nitroglicerino. Eksploda substanco, konsistanta el nitroglicerino kaj silikaj substancoj (sablo). — dinamit. Pulvo, nitroglicerino, melinito estas eksplodemaj substancoj. — eksplodi.