Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito
- Автор: Гашек Ярослав
- Год: 2009
- Язык: эсперанто
- Переводчик: Vladimír Váňa
- Жанр: Юмористическая проза
Электронная книга - «Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito». Краткое содержание книги:
La kolonelo foliumis en aktoj kaj montris al la ĉefleŭtenanto Lukáš jenan frazon: “La akuzita Švejk rifuzis skribi diktitajn frazojn, akompanante tion per aserto, ke dumnokte li forgesis skribi.”
“Al tio, kion diras tiu via Švejk aŭ tiu sapero antaŭ la divizia tribunalo, sinjoro ĉefleŭtenanto, mi donas absolute nenian signifon. Švejk kaj la sapero asertas, ke temis nur pri ŝerceto, kiun oni ne ekkomprenis, ke ili mem estis atakitaj de civiluloj kaj ke ili sin defendis por savi la honoron de la soldato. Per enketado montriĝis, ke tiu via Švejk estas ĉiuflanke bela birdo. Ekzemple al la demando, kial li ne konfesas, li respondis laŭ la protokolo: ‘Mi estas ĝuste en la sama situacio, en kiu foje troviĝis servisto de akademia pentristo Panuška[206] pro iaj bildoj de Maria la Virgulino. Ankaŭ tiu, kiam oni traktis pri bildoj, kiujn li laŭdire forŝakris, ne povis respondi al tio ion alian oclass="underline" ‘Ĉu mi pro tio vomu la sangon?’ Kompreneble, ke en la nomo de la regimenta komandantaro mi aranĝis, ke en ĉiuj gazetoj estu nome de la divizia tribunalo publikigita korekto al ĉiuj tiuj fiaj artikoloj de ĉi-tieaj ĵurnaloj. Hodiaŭ oni tion dissendos kaj mi esperas, ke mi faris ĉion por reĝustigi tion, kion kaŭzis fripona konduto de tiuj ĵurnalistaj hungaraj civilaj kanajloj.
Mi opinias, ke mi stiligis tion bone:
‘La divizia tribunalo nro N kaj la komandantaro de la regimento nro N proklamas, ke la artikolo pri laŭdiraj ekscesoj de la viraro servanta ĉe la regimento nro N, publikigita en ĉitiea gazeto, ne baziĝas sur vero, estas elpensita de la unua ĝis la lasta linio kaj ke la enketado, entreprenita kontraŭ tiuj ĉi redakcioj, alportos severajn punojn por kulpuloj.’
La divizia tribunalo en sia skribo al la komandantaro de nia regimento venas al tiu konvinko,” daŭrigis la kolonelo, “ke fakte temas pri nenio alia ol pri sistemaj atakoj kontraŭ soldataj trupunuoj, alvenantaj el Cislejtanio en Translejtanion. Kaj komparu ĉe tio, kiom da soldataro foriris al la fronto de ni kaj kiom de ili. Kredu, ke mi pli ŝatas la ĉeĥan soldaton ol tiun hungaran kanajlaron. Sufiĉas nur rememori, ke ĉe Beogrado hungaroj pafis kontraŭ nia dua marŝbataliono, kiu ne sciis, ke temas pri hungaroj, kiuj kontraŭ ĝi pafas, kaj komencis superŝuti per kugloj vienan regimenton ĉe la dekstra alo, tiu ankaŭ eraris kaj sendis fajron kontraŭ la bosnia regimento, kiu staris apude. Tio estis tiam situacio! Mi ĝuste tagmanĝis ĉe stabo de la brigado, la antaŭan tagon ni devis kontentiĝi per ŝinko kaj supa konservaĵo, kaj tiutage ni havis fortan kokinan supon, fileon kun rizo kaj buĥtetojn kun ŝodo; la antaŭan vesperon ni pendumis serban vinejestron el la urbeto kaj niaj kuiristoj trovis en lia kelo tridekjaran vinon. Vi scias imagi, kun kia ĝojo ni ĉiuj atendis la tagmanĝon. Ni formanĝis la supon kaj ĝuste komencas per la kokino, kiam subite kelke da pafoj, poste pafado kaj nia artilerio, kiu ne havis eĉ ŝajnon, ke niaj trupunuoj sendas fajron unu kontraŭ la alia, komencis superŝuti nian linion per grenadoj kaj unu tia falis tuŝapude ĉe la stabo de nia brigado. Serboj eble opiniis, ke ĉe ni eksplodis ribelo kaj komencis do pafi kontraŭ ni de ĉiuj flankoj kaj transveturigadi sin al ni trans riveron. Oni vokas brigadan generalon al telefono kaj la komandanto de la divizio komencis kriegi, kio tio estas, tia idiotaĵo en brigada parto de la batalejo, ke li ĵus ricevis ordonon de la armea stabo komenci atakon al serbaj pozicioj sur la maldekstra alo je du horoj tridek kvin minutoj nokte. Ke ni estas rezervo kaj ke oni tuj ĉesigu la pafadon. Sed en tia situacio voli ĉesigi la pafadon? Brigada telefona centralo raportas, ke ĝi povas neniun kontakti, ke anoncas sin nur la stabo de la sepdekkvina regimento, ke de la apuda divizio ili ĝuste ricevis ordonon ‘elteni’, ke ĝi ne povas kontakti nian divizion, ke serboj okupis punktojn 212, 226 kaj 327, ke oni petas sendi batalionon cele de kontakto kaj telefonan kontakton kun nia divizio. Ni ŝaltas telefonan linion al la divizio, sed la kontakto estis jam interrompita, ĉar serboj intertempe atingis nian arieron sur ambaŭ aloj kaj ĉirkaŭhakis nian centron en formo de triangulo, en kiu restis poste ĉio, regimentoj, artilerio kaj trajnotrupo kun la tuta aŭtomobila trupo, magazeno kaj la fronta hospitalo. Du tagojn mi estis surĉevale kaj la komandanto de la divizio falis en kaptitecon eĉ kun nia brigada generalo. Kaj ĉion tion kaŭzis hungaroj per tio, ke ili pafis kontraŭ nia dua marŝbataliono. Memkompreneble, ke ili ĵetis la kulpon pri tio sur nian regimenton.”
La kolonelo forkraĉis:
“Nun vi mem konvinkiĝis, sinjoro ĉefleŭtenanto, kiel perfekte ili misuzis vian okazintaĵon en Királyhida.”
La ĉefleŭtenanto Lukáš embarase ektusis.
“Sinjoro ĉefleŭtenanto,” turnis sin al li la kolonelo familiare, “diru la veron. Kiomfoje vi kuŝis ĉe sinjorino Kákonyi?”
La kolonelo Schröder estis hodiaŭ en tre bona humoro.
“Ne diru, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke vi nur komencis korespondi. Kiam mi aĝis tiom kiom vi, mi partoprenis trisemajnan termezuristan kurson en Eger kaj vi devus vidi, kiel dum tiuj tri semajnoj mi faris nenion alian ol ke mi kuŝis ĉe hungarinoj. Ĉiutage ĉe iu alia. Junajn, fraŭlajn, iom aĝajn, edziniĝintajn, kiel tio ĝuste venis, mi gladis ilin tiel funde, ke revenante al la regimento mi pene interplektis la piedojn. Plej multe ruinigis min edzino de advokato. Tiu montris, kion scipovas hungarinoj. Ŝi mordis min ĉe tio en la nazon, la tutan nokton ne lasis min fermeti la okulojn.”
“Komencis korespondi…” la kolonelo intime frapis la ĉefleŭtenanton sur la ŝultron, “tion ni konas. Diru nenion, pri la tuta afero mi havas mian konvinkon. Vi implikis sin kun ŝi, ŝia edzo tion malkaŝis, tiu via idiota Švejk…
Sed sciu, sinjoro ĉefleŭtenanto, tiu via Švejk havas tamen nur bonan karakteron, se li faris tion tiel kun via letero. Vera domaĝo tian homon perdi. Mi diras, ke tio rezultas el eduko. Al mi tio tre plaĉas de tiu ulo. El tiu ĉi vidpunkto oni nepre devas ĉesigi la enketadon. Vin, sinjoro ĉefleŭtenanto, oni hontigis en la gazetaro. Via ĉeesto ĉi tie estas tute superflua. Dum unu semajno estos sendita marŝko al la rusa fronto. Vi estas la plej maljuna oficiro ĉe la dekunua kompanio, vi veturos kun ĝi kiel komandanto de la kompanio. Ĉe la brigado estas jam ĉio aranĝita. Diru al ĉefserĝento-kontisto, ke li trovu por vi alian servosoldaton anstataŭ tiu Švejk.”
La ĉefleŭtenanto Lukáš dankeme ekrigardis la kolonelon, kiu daŭrigis: “Švejkon mi disponigas al vi kiel kompanian kurieron.”
La kolonelo stariĝis, kaj prezentante la manon al la paliĝinta ĉefleŭtenanto, diris:
“Per tio estas do ĉio solvita. Mi deziras al vi multe da feliĉo, ke vi eminentiĝu sur la orienta batalkampo. Kaj se ni eble ankoraŭ iam renkontiĝos, venu inter nin. Ne evitu nin kiel en Budějovice…”
La ĉefleŭtenanto Lukáš ripetis al si dum la tuta vojo hejmen: “Kompania komandanto, kompania kuriero.”
Kaj antaŭ li klare vidiĝis la staturo de Švejk.
Kiam la ĉefleŭtenanto Lukáš ordonis al la ĉefserĝento-kontisto Vaněk elserĉi por li novan servosoldaton anstataŭ Švejk, Vaněk diris: “Mi opiniis, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke pri Švejk vi estas kontenta.”
Aŭdinte, ke la kolonelo nomumis Švejkon kuriero de la dekunua kompanio, li ekvokis: “Helpu nin sinjoro dio!”
206
Jaroslav Panuška (1872-1958), akademia pentristo kaj amiko de Jaroslav Hašek.