Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Другие приключения » La blonda ciklono [en Esperanto]
La blonda ciklono [en Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La blonda ciklono [en Esperanto]

Электронная книга - «La blonda ciklono [en Esperanto]». Краткое содержание книги:

La blonda ciklono [en Esperanto]
1 ... 5 6 7 8 9 10 11 12 13 ... 41
Перейти на страницу:

La profesoro rigardis la libron, sed li ne legis. Li estis kolera pri tiu virino. Jam la duan fojon ŝi ŝtorme renversas lian trankvilon, per la fulmado de ŝia subite ekbrilanta, hela blondeco. Kiel la ciklono!

La ciklono.

Tio estas la ĝusta komparo. La profesoro jam travisis tiun sufoke varman, tropikan kalmon, kiam la arbofoliojj pigre ektremetas, varmega kvieto streĉas la aeron, kaj subite venas la kirlo-vento.

Kion faras nun la knabino? Iom post iom li tamen komprenis, ke li traktas tro malafable tiun tempestulinon, spertan pri filozofio. Certe ŝi sidas malgaje malantaŭ li, verŝajne ŝi ploras kaj ne kuraĝas eĉ ekmoviĝi.

Li turniĝis por diri unu amikan vorton al sia gasto.

Evelyn dormis.

Kun malfermita buŝo, ŝia kapo kliniĝis apud la seĝapogilo, ŝi dormis tiel, kiel grandega bebo.

La profesoro devis rekoni, ke tiu knabino estas tre bela tiel.

Tiurilate li mumuris ion, poste li legis plu, fojfoje ĵetinte maltrankvilan, flankenrigardon al Evelyn. Sed ŝi senĝene dormis. Ŝi estis tre laca.

3

Pasis unu kaj duon horo tiel. La knabino regule spiris, la profesoro malregule legis.

Aŭroris.

Banis fariĝis maltrankvila. Baldaŭ ili alvenos en Calais-on. Estas plej urĝa tempo, ke la knabino iru en sian kajuton, antaŭ ol la aliaj pasaĝeroj vekiĝos, kaj sur la ferdeko vigliĝos la vivo…

— Fraŭlino Weston!

La virino timiĝinte salte leviĝis Dum momento ŝi ne sciis, kie ŝi estas. Poste ŝajnis, ke ŝi tre hontas. Nur la eksterordinaraj okazaĵoj de la pasintaj du tagoj povis taŭzi ŝian nervosistemon, ke ŝi tiel troigis la noktan renkontiĝon kun Gordon.

— Bonvolu pardoni min, sinjoro profesoro.

— Mi estas klarvida pri la nervosistemo de la nunaj virinoj — li respondis mansvinge. — Nun bonvolu iri en vian kajuton, nerimarkite.

Li akompanis Evelyn-on ĝis la pordo, kaj li elpaŝis kun la knabino. Tiam okazis la katastrofo. Eĉ la diablo ne povintus pli bone kalkuli! Ĝuste vidalvide al lia kajuto, ĉe la bariero staris la urbestro kun sia parolema edzino, en la societo de redaktoro Holler, atendantaj la sunleviĝon. Ili tuj ekvidis Evelyn-on kaj la profesoron. La urbestro, lia parolema edzino, redaktoro Holler kaj la suno tiel freŝe, kiel ĝi leviĝis super la Maniko ekvidis ilin.

Evelyn havis violkoloran kimonon, la profesoro ekscitiĝon… Fariĝis momenta silento, poste la urbestro ekparolis stentore.

— Ĉu vi tamen rigardas la sunleviĝon, Mylord? Eĉ, kiel mi vidas, ĉu ankaŭ sinjorino Bannister estas estimanto de la naturo?!

Dume Holler fortografis ilin per la fotoaparato Kodak, pendanta sur lia brusto, kiam la leviĝanta suno super la Maniko, eklumis la stulte gapantan junan paron. En la sekva momento li jam paŝis al ili por prezentiĝi.

— Mi ĝojas konatiĝi kun vi, sinjorino Bannister. Mi estas redaktoro Holler…

Ankaŭ la urbestro kaj lia parolema vivparulino prezentis sin. Eĉ momenton ili ne pensis tion, ke la virino, elpaŝinta el la kajuto de la profesoro, povas esti alia, ol lia edzino. Evelyn ne kuraĝis ekparoli, kaj ankaŭ lordo Bannister nur balbutaĉis. Kiam ili ekkonscis, la trk malagrablaj naturamikoj jam diskrete foriris, klarigante al si la ĝenitecon de la juna paro, ke sinjorino Bannister estis en piĵamo. Damo ne kutimas aperi antaŭ aliuloj tiel. Holler agis malbone, ke li iris al ili, diris la parolema edzino.

— Ĉu mi nun faris ion malbonan… — demandis Evelyn timeme, kiam ili restis en duopo.

— Kara fraŭlino, vi estas tia, kiel ciklono, nur iom pli danĝera. Ĉu vi scias, kion vi faris? Mi antaŭ nelonge eksedziĝis! Kiel eble plej sekrete. Nun ili kredas tion, ke vi estas mia edzino. Kompreneble mi tuj devas klarigi al ili la eraron…

— Nu, sed Mylord! Tiam kion ili pensos pri mi?! Kaj kion ili pensos pri vi! Mi esperas, ke vi estas ĝentilulo, kiu scias, kiom li ŝuldas al la bonfamo de virino.

— Mi badaŭras, fraŭlino, sed mi ne edziĝos denove.

— Nek mi pensis pri tiel radikala solvo. Mi pensas, ke sufiĉos, se ni kune elŝipiĝos en Calais. Ĉar ni tuj alvenos tien. Kaj ili nur kredu tion, ke mi estas via edzino. Tiel ne evidentiĝos pri vi, sinjoro, ke vi eksedziĝis. En la haveno, post la foriro de la konatuloj, mi dankos vian afablecon, kaj mi promesas, ke vi neniam plu vidos min.

— Jen mia mano!

Nun jam vere nur en la haveno sekvis kelkaj ĝenaj minutoj, kiam ili adiaŭis la sinjoron redaktoron kaj la urbestron, kiuj kontante nomis Evelyn-on „Mylady”, pro kio la profesoro ruĝiĝis ĉiusekunde. Sed fine ili restis solaj. Bannister atendis, ke oni elŝipigu lian aŭtomobilon. Li aĉetis la bonegan Alfa-Romeo-n antaŭ kelkaj tagoj. Evelyn transportigis sian pakaĵon sur la trajnon, ekveturonta al Parizo, poste ili adiaŭis.

— Mi vere dankas vin, kaj mi tre hontas — diris Evelyn.

Poste ŝi lante, malgaje foriris.

La profesoro postrigardis ŝin. Kiu estas tiu knabino? Ŝi estas ne ĉiutaga virino, ĝi certas, kaj vere tre kara. Ŝi preskaŭ mankas… Ŝi kaŭzis belan renversiĝon en lia vivo. Nun jam li povas mensogi en Parizo ĉion pri tio, kie li lasis sian edzinon. Kaj Bannister malamis la mensogon. Unuavice li malamis ĝin tial, ĉar laŭ li ĝi faras la vivon de la homo malkomforta, kaj la profesoro ŝatis komforte, trankvile vivi. Tamen ŝi estas kara virino…

Kaj li denove vidis Evelynon antaŭ si, kiel la virino dormis tie, kvazaŭ ŝi estus grandega bebo; kun malfermita buŝo, kun flankenkliniĝinta kapo.

4

Evelyn malgaje sidaĉis en la angulo de la pullman-vagono. Dum ŝi estis en la proksimo de la profesoro, kvankam nur kelkajn horojn, ŝi sentis, kiel bone estas, kiam viro staras apud persekutata virino. Nun ŝi denove havis neniun.

Malmultaj homoj vojaĝis. Ŝi sukcesis trovi tian kupeon, kie sidis neniu krom ŝi. Gajaj plugkampoj, maldensaj arbaretoj alternis preter la trajno, kiu kuregis malestime fajfante pro orgojla rapideco preter malpli grandaj haltejoj.

La pordo de la kupeo frapfermiĝis.

— Ĉu estas libera loko ĉi tie?

Grandega homo enpaŝis. Li estis kalva, kaj malnova cikatro deformis lian nazon.

Mirinde, Evelyn nun ne timiĝis tiom. Latruro, kiu kaptis ŝin sur la ŝipo, estis pli la ludo de la trostreĉiteco de ŝiaj nervoj, ol efektiva malkuraĝo. Tamen ŝi timis tiun homon eĉ nun, sed ne tiom.

Ŝi kap-balancetis jese, kvazaŭ respondinte la demando, sed rifuzinte la konatiĝon. Poste ŝi denove rigardis tra la fenestro.

Kelkaj kaproj mordadis la maldensajn herbofaskojn de la taluso

— Vi agas malbone, fraŭlino Weston, se vi rifuzas la interparoladon. Ne estas malutile ekkoni tiujn, kiuj partoprenas la ludpartion.

Ŝi malvarmkondute, trankvile turnis sin al la parolanto.

— Mi ne deziras vian konatecon, ĉar mi jam konas vin. Vi estas la bagano Charles Gordon, kiu liberiĝis el Dartmoor antaŭ nelonge, kaj vi nun provas rabi la heredaĵon de la mortinta Jimm Hogan. Ĉu vi nomas tion mallonge ludpartio?

La bagnano ridetis.

— Se mi volus forrabi Budhon, tiam mi evitus konatiĝi kun vi, ĉar vi tuj povus prezenti suspektaton al la polico, okaze de krimfaro.

— Tio ŝajnis logika.

— Kion do vi volas?

La viro elprenis sian cigaredujon.

— Ĉu vi permesas, fraŭlino Weston, ke mi ekfumu?

— Jes.

— Mi proponas kompromison. Miaj spertoj kaj trovemo signifas gravan ŝancon, ol vi komencus serĉi la statuon sola. Ĉar ni devas trovi la diamanton certagrade per la rimedoj de la krimfarado, ĉu ne? La juvelo ja estas via rajta posedaĵo, kaj via klopodo ne estas kontraŭleĝa, sed vi devas akiri statuon, kiu estas alies havaĵo, malgraŭ tio, se en ĝia interno troviĝas via proprietaĵo. Mi opinias, ke vi ne informus la posedanton de Budho pri tiu fakto, do la vojo, kondukanta al la celo, tamen estas la erarigo, eventuale ŝtelo. Mi povas aserti, kiel krimulo sen malmodesteco, ke mi agadis kun bona rezulto ĝis nun, kaj Scotland Yard povas doni unuarangajn referencojn pri mi. Milde dirite estus infanaĵo rifuzi mian proponon, kio kompreneble signifas dividi la gajnon inter ni po kvindek procentoj.

1 ... 5 6 7 8 9 10 11 12 13 ... 41
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)