Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Другие приключения » La blonda ciklono [en Esperanto]
La blonda ciklono [en Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La blonda ciklono [en Esperanto]

Электронная книга - «La blonda ciklono [en Esperanto]». Краткое содержание книги:

La blonda ciklono [en Esperanto]
1 ... 8 9 10 11 12 13 14 15 16 ... 41
Перейти на страницу:

— Neniu estus kredinta, ke la virino estas tiel insida — lamentadis Corned-Beef.

— Ĝi estis sentakta ago kontraŭ bonfida krimulo. Tio estas vera. Bonvolu diri, kiom kostas veturi per taksio nuntempe ĝis Pére-Lachaise?

Gordon revenis ekscitite.

— Ĉu la knabino?

— Sinjoro Gordon… — balbutaĉis Corned-Beef — la knabino fuĝis… ŝi saltis el la aŭto.

Gordon grincadis per la dentoj.

— Stultulo! Nun iru serĉi lordon Bannister, kaj tenu viajn okulojn sur li. Verŝajne li renkontiĝos kun fraŭlino Weston. La profesoro loĝas en la hotelo Ritz, eble ni denove trovos la spuron de la knabino helpe de li. Mi atendas vian informon ĉi tie. Rainer, vi estos la interligulo. Mi devas foriri.

— Kien?

— Por trovi Budhon. Ĝia loĝejo estas en la strato Mazarin, numero 7.

— Anticipe trinku almenaŭ nigran kafon — proponis Rainer.

— Idioto.

7

Evelyn, liberiĝinte de la akompananto, ŝi iris reen sur la bordo de Sejno. Ŝi haltis antaŭ la vendejo de malnovaj vestoj. Rigardinte la montorfenestrojn, ŝi eniris.

— Mi petas nigran vestaĵn de cambristino, kaj donu al ĝi punt-ornamaitan antaŭtukon, kia troviĝas en la montorfenestro.

Ŝi ŝanĝis siajn vestojn tie. En proksima vendejo ŝi aĉetis malgrandan lakitan valizon, metinte en ĝin sian vestaĵn kunfaldite. Kiam ŝi estis preta per tio, ŝi serĉis en la proksimo delkataĵvendejon laŭ Felikso Potain. Tiuj troviĝas en ĉiu parto de Parizo. Ĉe Potain ŝi petis malvarman vespermanĝon por du personoj, poste ŝi rapidis en la straton Mazarin, al la domo numero 7 kaj sonorigis ĉe la loĝejo de Wilmington. La purigistino malfermis la pordon.

— Mi venis de Felikso Potain. Mi portis vespermanĝon.

— Jes, mi scias… — murmuris la mastrumistino. — Bonvolu demeti ĝin.

— Se vi permesas, mi pretigos la tablon kaj aranĝos la pletojn. Vespermanĝo laŭ Potein estas bela nur tiam, kiam oni faksperte surtabligas ĝin.

— Bone…

— Evelyn rapide kaj lerte pretigis la tablon kaj aranĝis ĉion, dum la mastrumistino agaĉis en iu interna ĉambro. Evelyn ekspluatis tiun okazon. Rapidinte en la antaŭĉambron, ŝi laŭte frapfermis la pordon, sed ŝi ne foriris. Ŝi kaŝiĝis en iu angulo, inter la ŝranko kaj la muro. La purigistino malrapide elvenis piedŝove kaj premis la klinkon, ĉu ĝi estas bone fermita, poste ŝi denove reiris. Pasis duon horo. Mallumiĝis. Evelyn eĉ nun staris senmove. Ĉi-foje fortuno favoris ŝin. La purigistino eelvenis portante mantelon kaj ĉapelon, en la mano ŝi tenis malgrandan retikulon kaj pluvombrelon. „Ŝajnas, ke ŝi estas okaza servistino, kaj nun ŝi iras hejmen” — pensis Evelyn feliĉe. Estis tiel.

Ŝi restis sola en la loĝejo!

Ŝi rapidis en la salonon kaj ŝaltis la lampon. Ŝi haste spiregis pro timo kaj ekscitiĝo. Tri vitrinoj staris en la salono, plenaj de diversaj ornam-figuretoj. Ŝi rigardis ilin unu post la alia. Budho ne estis inter ili. La pordo de la menĝoĉambro estis malfermita, kaj Evelyn povis rigardi en la alian ĉambron tra la manĝejo. Nun iu fenestro de tiu malgranda salono malrapide malfermiĝas. Unue aperis du manoj super la kornico, poste kalva kapo kun deformiĝinta nazo…

La bagnano estis tiu! Gordon!..

Evelyn paraliziĝis pro timego.

Kvara ĉapitro

Eddy Rancing komencas detektivi, sed li trovas nur kadavrajn lividaĵojn kaj eksterajn kontuzvundojn. Tiuj ne interesas lin. Li konatiĝas kun Viktoria, kun la edzino de la ĉefĝardenisto, kaj ankaŭ Mustadro, tiu bohema remaĉulo prezentiĝas al li. Li ne bezonas la „Memoraĵon el Karlsbad”. Li punas la kaprican Gretan. Malica koboldo indisdas lin. Li transnaĝas al la najbara vilaĝo. Ĉio malbona, sed la fino bona.

1

Mügli am See situas sur la boedo de la lago Mügli, kiu estas fama en Svisio pri tio, ke ĝi estas la plej sensignifa loko de la respubliko. Somerumantoj kaj fremduloj neniam vizitas ĝin. Eddy Rancing alvenis tien per aŭtobuso por konatiĝi kun sinjoro teknika konsilisto Wollishoff.

La konatiĝo ne kaŭzis al ili malfacilaĵon. Dum li vespermanĝis en la restoracio, la loĝantaro pacience tumultis ĉe la fenestro, en disciplintiaj vicoj, ĉar ili volis vidi la interesan eksterlandanon. Tiel li devis nur alrideti la unuan enpaŝantan, bonkoran, sincer-okulan, altfruntan, blankharan sinjoron, pri kiu Rancing tuj konstatis, keli estas la juĝisto aŭ la naturscienculo de la vilaĝo, kaj ili jam interkonatiĝis. Baldaŭ evidentiĝis pri tiu homo, ke li nomiĝas Guggenheim, kaj li estas transita kadavroesploristo, sed fine ja tio ne signifas malhelpon, por akiri informojn de li.

— Ĉu vi konas la homojn ĉi-regione, sinjoro Guggenheim?

— Jes… Ĝi estas mia distrikto, mi do sufiĉe bone konas ilin. Pasintjara, kiam okazis epidemia malsano je tifo, mi longe laboris ĉi tie.

— Ĉu vi konas sinjoron Wollifhoff?

— Kiam li mortis?

— Li ankoraŭ vivas. Almenaŭ mi scias tiel…

— Tiam mi ne havis la honoron al li. Ĝenerale mi kutimas renkonti nur la mortintojn ĉi tie, kaj la delikataĵvendiston. Li estas la parenco de mia edzino. Sed cetere la mondumo ne interesas min. Mia metio bezonas enprofundiĝon.

Li klopodis fari propagandon per kelkaj frazoj por la sciendo de la kadavroesplorado, erare konata fare de multaj homoj. Li ne estis senanima specialisto. Li fidis sian profesion. Laŭ li oni povas fari ĝin per multe da individueco, se oni havas talenton al tio kaj ne akceptas la ŝablonojn de tiu metio en kritiko. Jen estas ekzemple la kadavraj lividaĵoj…

— Alifoje, kara sinjoro Guggenheim. Ne forgesu vian vorton. Unuavice nun mi ŝatus konatiĝi kun sinjoro Wollishoff…

Guggenheim malgajiĝis, sed li ne eksplikis plu la sciencon.

— Foje mi estis en la domo de Wollishoff. Mi ne konas lin persone. Mi vizitis la domzorgiston post lia morto. Certaj eksteraj kontuzvundoj instigis min konsulti kun la ĝendarm-patrolo. Tiam mi estis lastfoje tie, kiam oni arestis la edzinon de la paciento pro la eksteraj kontuzvundoj.

— Ĉu de tiam?

— De tiam ŝi sidas en la malliberejo, ĉar evidentiĝis dum la sekcado…

— Sinjoro, ni lasu la mortintojn ripozi…

— Bone. Sed anticipe ni ne forgesu pririgardi ilin. Ĉar mia principo estas, sinjoro: ĝis la sekcado ĉiu estas suspektinda, kiu vivas! Pasintjare en St. Gallen…

Eddy neniam eksciis, kio okazis al sinjoro Guggenheim pasintjare en St. Gallen, kvankam eblas, ke tiu historio estis multe pli interesa ol la edifa kazo de la domzorgisto, dekorita per eksteraj kontuzvundoj. Eddy Rancing pagis kaj foriris.

2

Antaŭ la drinkejo li komencis pensadi, kiel li povus viziti la asesoron de la orfejo. Li ne meditis eĉ du minutojn, kiam aperis koŝmara ĉambristino, kun nekredebla kuspita nazo, kaj kun ŝvelinta vango pro dolora molaro tiel, ke inter ŝiaj kropo kaj ŝvelaĵo videbliĝis nur ŝiaj du grandaj, malhelaj naztruoj. Ŝi rekte paŝis al li.

— Mi estas Viktoria, la edzino de la ĉefĝardenisto Kratochwil.

— Kion vi deziras?

— La maljuna Johano Wollishoff mesaĝas, ke li ŝatus paroli kun vi, sinjoro, sed bonvolu laŭte kriegi, ĉar la kompatindulo estas iomete surda. Je lia maldekstra orelo. La gripo atakis ĝin. Pasintjare oni operaciis tion.

Miregante li sekvis la ŝvelint-vizaĝan knabinon, kiu eksterordinare singarde iris antaŭ li sur la malluma vojo. Komence li pensis tion, ke ĝi estas praktika, sed kiam li paŝis en la kotlageton ĝis la maleolo jam la kvinan fojon, li sciis, ke Viktoria, la edzino de la ĉefĝardenisto Kratochwill, tial iras antaŭ li singarde, ke ili ne evitu eĉ unu kotlageton en la mallumo.

1 ... 8 9 10 11 12 13 14 15 16 ... 41
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)