Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
Eŭgeno Onegin - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Eŭgeno Onegin

Электронная книга - «Eŭgeno Onegin». Краткое содержание книги:

«Estas verko apartenanta al la tutmonda literaturo. Estas amrakonto, en kiu finfine la amata heroino ne sekvas la voĉon de la naturo, sed sin fordonas al maljuna princo. Nekrasov faris tre diligentan laboron, plaĉe plaŭdas la rimoj.» (Aso, La Socialisto, 1931, p: 116).
1 ... 5 6 7 8 9 10 11 12 13 ... 36
Перейти на страницу:

XLIX

Ho, ondoj de Adria maro! Ho, Brenta[71]! ne, mi vidos vin, Kaj plenan de l’ inspir’, en klaro Voĉ’ via aŭdatingos min: Ĝi sanktas por Apol-neparo[72]; Por mi ĝin faris kore kara Fiera lir’ de Albion’[73]. Mi ĝuos sur la ora fon’ De la itala nokt’, libera, Kun juna venecianin’[74], Jen muta, jen distranta min Dum naĝo en gondol’ mistera; Kun ŝi akiros mia buŝ’ Petrarca-lingvon[75] en amtuŝ’.

L

Ĉu venos do libero mia? Jam tempo estas! — Ĉe la mar’ Vagadas mi[76], melankolia, Salutas velojn de ŝipar’. Sub la ventega blov’ kolera Do kiam kuros mi libera, Luktante kontraŭ ondamas’? Jam estas tempo por forlas’ De l’ elemento malfavora, Por en la sud’, en oportun’, Sub de Afriko mia[77] sun’, Sopiri pri Rusland’ angora, En kiu pro sufer’ kaj am’ Mi mian koron perdis jam.

LI

Onegin ankaŭ celis forte Al fremdaj landoj kiel mi; Sed baldaŭ estis de la sorto Por longe disigitaj ni. Ĉi tiam lia patro mortis. Tuj al Onegin sin raportis Avida kreditora band’. Diverse en la samdemand’ Kondutas oni: sen inklino Marĉandi en proces’, Eŭgen’ Heredon cedis sen ĉagren’; Li ne bedaŭris pri l’ destino Aŭ li jam revis en spekul’ Pri mort’ de l’ onklo-maljunul’.

LII

Subite lin atingis vere De la administrist’ raport’, Ke lia onklo lastafere Lin vidi volas antaŭ mort’. Informon tiun ĉi leginte, Eŭgeno ĉion forlasinte Rapidis tuj en poŝta ĉar’ Kaj jam oscedis en prepar’ Pro mono ludi aĉan scenon, Enui en senvola streĉ’ (Komencis mi ĉi tiel eĉ); Sed, alveninte la bienon, La onklon trovis li sur tabl’ Meteblan jam al tera sabl’.

LIII

La tuta domo estis plena De la amikoj de l’ mortint’ Kaj amatoroj de l’ solena Enterigad’ laŭ deca ind’. Jen oni ĉion jam aranĝis. Gastar’ kaj popoj’[78] drinkis, manĝis Kaj poste grave iris for Simile krazaŭ post labor’. Eŭgen’ do estas posedanto De la vilaĝ’, uzinoj, ter’, Arbaroj, kvankam en la ver’ Li estis malŝparul’ en vanto, Sed tre kontentis li kun ĝoj’ Pri sanĝ’ en la ĝisnuna voj’.

LIV

Du tagojn al li ŝajnis nova Kampar’ izola en kviet’, Malvarmo en arbar’ senmova, Sonor’ de milda riveret’; En tria tag’ ĉi ĉio ĉesis, Jam bosko, kamp’ ne interesis, Sed eĉ dormigis lin sen far’; Kaj jen konstatis li en klar’, Ke en kampar’ enu’ identis Eĉ malgraŭ manko de kartlud’, Palacoj, baloj, bru’ en tut’. Jam la hipoĥondri’ atendis Kaj nepre sekvis ĉiam lin, Samkiel ombro aŭ edzin’.

LV

Naskiĝis mi por pac’ labora, Por viv’ senbrua en kampar’: Lir’ tie estas pli sonora, Kreem’ pli viglas sen kompar’. En la senkulpa viv’ sen ago Mi vagas ĉe dezerta lago En far niente[79] laŭ kutim’. Ĉiumatene mi sen lim’ Por ĝu’ vekiĝas kaj libero: Mi legas iom, dormas pli, Ne kaptas flugan gloron mi. Ĉu mi en ombro, sen afero Pasigis ne laŭ tia sam’ La plej feliĉajn tagojn jam?

LVI

Kampar’, libero, floroj, amo! Fidelas kore mi al vi. Mi ĉiam ĝojas pri malsamo Jen ĉe Onegin, jen ĉe mi, Por ke mokema min leganto Aŭ tre malica eldonanto De sensacioj sen konven’, Min komparante kun Eŭgen’, Ne diru poste, ke senhonte Min mem mi montris en portret’ Je Byron, de l’ fier’ poet’[80], Eĉ malgraŭ tio, ke rakonti Ja oni povas en poem’ Ne nur kaj nepre pri si mem.

LVII

Mi atentigu: la poetoj Tre ŝatas revi pri la am’. Okazis iam, en sekretoj Mi sonĝis; tiujn sonĝojn jam La kor’ konservis en profundo; Muz’ revivigis ilin nun do: Kaj kantis mi pri ideal’, Pri virgulin’ de monta val’, Pri kaptitinoj de Salgiro[81]. Amikoj miaj, nun de vi Demandon ofte aŭdas mi: «Pri kiu revas via liro? Al kiu inter inamas’ Vi ĝin dediĉis kun emfaz’?

LVIII

«Rigardo kies, inspirante, Jam rekompencis per kares’ Meditoplenan vian kanton? Vi kiun benis per la vers’?» Neniun, amikar’, je dio! Mi spertis sen agrablo ia Frenezalarmon de la am’. Feliĉas, kiu kun la flam’ De l’ rimoj ligis ĝin: pliigis Sanktaĵon li de l’ poezi’, Sekvante post Petrarca[75], li La korturmentojn trankviligis, Atingis ankaŭ li al glor’; Sed mi mut-stultis pro amor’.

LIX

La amo pasis, venis Muzo Kaj pliklariĝis mia mens’. Belsonojn serĉas mi por uzo En lig’ kun sentoj kaj kun pens’; Mi skribas kaj la kor’ ne ĝemas: Kaj mia plum’ ne desegnemas Forgese apud verskombin’ Piedojn, kapon de virin’; Cindr’ estingita jam ne brulos, Sopiras mi; sed mankas larm’. Kaj baldaŭ la antaŭa varm’ Plu en la kor’ sin ne spegulos: Do tiam verkos mi en fin’ Poemĉapitrojn dudek kvin.

LX

Jam pensis mi pri form’ de l’ plano Kaj pri la nomo de l’ hero’; Ĉapitr’ unua de l’ romano Finita estas dume do: Kontrolis ĉion mi severe; Kontraŭoj multaj estas vere, Ĉu mi korektu ilin nur? Mi pagu ŝuldon al cenzur’, Al ĵurnalistoj por formanĝo La frukton donu mi de l’ rev’: Do iru al la bord’ de Nev’[6] La novnaskita verkaranĝo, Tributon portu de la glor’: Insultojn, klaĉojn pri l’ aŭtor’!
1 ... 5 6 7 8 9 10 11 12 13 ... 36
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)