Eŭgeno Onegin
- Автор: Пушкин Александр Сергеевич
- Год: 1931
- Язык: эсперанто
- Год: Sennacieca Asocio Tutmonda
- Переводчик: Nikolao Vladimiroviĉ Nekrasov
- Жанр: Прочая поэзия
Электронная книга - «Eŭgeno Onegin». Краткое содержание книги:
«Estas verko apartenanta al la tutmonda literaturo. Estas amrakonto, en kiu finfine la amata heroino ne sekvas la voĉon de la naturo, sed sin fordonas al maljuna princo. Nekrasov faris tre diligentan laboron, plaĉe plaŭdas la rimoj.» (Aso, La Socialisto, 1931, p: 116).
Перейти на страницу:
XXXI
Ŝin oni vestis kun atento Laŭ deca modo kun ornam’; Sed sen demandi pri konsento Ŝin oni edzinigis jam. Kaj por ŝin distri el domaĝo, Tre baldaŭ ŝia edz’ kun saĝo Ŝin veturigis al kampar’, Kaj ŝi ĉi tie kun amar’ Komence ploris kaj lamentis Ĝis preskaŭ de l’ edzec’ eksplod’; Sed poste en mastrum-klopod’ Ŝi kutimiĝis kaj kontentis. La kutimiĝon donis di’: Feliĉon anstataŭas ĝi[98].XXXII
La kutimiĝo vere sava Dolĉigis pezon de l’ ĉagren’; Kaj baldaŭ eltrovaĵo grava Ŝin ekkonsolis jam en plen’. Ŝi dum ripozo kaj afero Sekreton de regmaniero Je sia edzo trovis nun, — Kaj ĉio iĝis oportun’. Ŝi la laborojn administris, Saligis fungojn por sezon’, Rekrutojn varbis per ordon’, Sen edzo spezojn ŝi registris, Sabate iris al banej’ Kaj servistinojn batis plej.XXXIII
Antaŭe en album’ fraŭlina Ŝi skribis pri tre dolĉa tem’, Praskovja-n nomis ŝi Paŭlina Kaj parolemis kun kantem’; Korseto ŝia estis danca, Kaj rusan N laŭ tono franca Prononci penis ŝi tra naz’; Sed ĉio restis en forpas’: Korset’, album’, princin’, Paŭlina, Sentimentala verskajer’ Foriĝis — kaj en reaper’ Akulka iĝis el Selina[99], Kaj fine ŝi per vat-tavol’ La kufon stebis por la mol’.XXXIV
Sed ŝin la edzo amis kore, Ne bridis ŝin en klopodad’, Li ĉion fidis bonhumore Kaj manĝis, trinkis en ĥalat’[100]. Trankvile pasis vivo lia; Vespere rondo familia Kunvenis iam de najbar’ Kaj neĝenema amikar’ Por babileti, por bedaŭri Kun bona rid’ aŭ kun ĉagren’. La tempo pasas; Olga jen Sendata estas te-prepari; Jen jam vesper’, jen dormohor’, Kaj la gastar’ veturas for.XXXV
En sia paca viv’ konservis Kutimojn ili de malnov’ Kaj grasajn rusajn flanojn servis Dum karnaval’ laŭ sia pov’, Dum jar’ dufoje en kapelon Pent-iris, ŝatis karuselon, Dancadon rondan kun la ĥor’; En Triunuo-tag’[101] dum hor’ De meso, kiam la popolo Aŭskultas ĝin kun oscedem’, Larmetis ankaŭ ili mem; Trinkadis kvason[102] laŭ bonvolo Kaj regaligis dum manĝad’ La gastojn laŭ la ranga grad’.XXXVI
Vivinte laŭ ĉi tiu ordo, Jen ili venis ĝis maljun’, Kaj fine antaŭ ĉerka pordo La edzo prezentiĝis nun. Li mortis antaŭ ol siestis, Kaj pli ol iu ajn li estis Plor-bedaŭrita de l’ najbar’, De la edzin’ kaj infanar’. Simplulo estis li en vero, Sur lia tomba ŝton’ kun traf’ Ĉi tiel tekstas epitaf: Dimitrij Larin, brigadero[103], Sklav’ de Sinjor’, laŭ dia grac’ Ripozas tie ĉi en pac’.XXXVII
Al la penatoj redonite, La pacan tombon de l’ najbar’ Vladimir Lenskij tuj vizite Rehonorigis kun amar’; Malĝojis longe li enkore. «Poor Yorick!»[104] diris li angore: «Min sur la brakoj tenis li. Kaj kiom ofte lian mi Lud-uzis Oĉakov-medalon[105]! Kun Olga li svatigis min, Li revis kunaj vidi nin…» Kaj tuj surtomban madrigalon Vladimir nia verkis jen En plej sincera korĉagren’.XXXVIII
Kaj ankaŭ honorigis same Li la gepatran cindron nun Kun plor’ malĝoje kaj fil-ame… Ho ve! Ĉi tiel en aŭtun’ Sur sulkoj de la viv’ potenca Laŭ stranga volo providenca Generacioj ĝermas nur Kaj falas for post la matur’ … Ĉi tiel nia juna gento Elkreskas bole kun aplomb’ Kaj avojn premas al la tomb’. Kaj venos ankaŭ la momento — Kaj niaj nepoj en bonhor’ Nin el la mond’ elpremos for!XXXIX
Do ĝuu dume nunan horon, Facilan vivon, amikar’! Mi scias ĝian malvaloron Kaj forignorus ĝin sen bar’; Mi plu fantomojn ne rigardas, Sed iufoje antaŭgardas Min la esper’ en efektiv’: Mi min ne volas de la viv’ Sen postesigno for malligi. Mi vivas, verkas ne por laŭd’; Sed ŝajne tra la monda aŭd’ Mi volus iom min famigi, Por memorigu por rekon’ Pri mi almenaŭ unu son’.XL
Kaj ĝi ektuŝos ies koron; Kaj konservota de la sort’ Ne dronos eble en vaporon La nun de mi kreata vort’; Kaj eble (kia flatespero!) Simplul’ estonta kun fiero Al mia montros bildportret’ Kaj diros: estis la Poet’! Akceptu dankojn do pasiajn, De Aonidoj[106] amator’, Vi, kies firma bonmemor’ Konservos flugajn verkojn miajn Kaj kiu taŭzos laŭ stimul’ La laŭrojn de la maljunul’!
Перейти на страницу: