Majstro kuras al primoj, ŝiras takt-mezure,
Forlasas primojn, kuras stangetoj al basoj:
Aŭdiĝas mil da ĉiam pli laŭtaj frakasoj,
Marŝtakt’, milit’, atako, sturm’! pafado! — Sonis
Infanoj-ĝem’, patrinoj-plor’… Li tiel donis
Perfekte sturm-teruron, ke virinoj tremis,
Al si kun larm’ dolora, rememorigante ¬710
Prago-masakron,[30] — ploris ĝin rakontoj kante —
Kontentaj, ke li fine per kordoj ekĝemis,
Voĉojn sufokis, kvazaŭ en teron bat-premis.
Apenaŭ aŭdantaro eliris el miroj,
Ree muzik’ alia: unue zum-spiroj.
Delikataj, mallaŭtaj; ĝemas kelk kordetoj,
Kiel muŝoj ŝiriĝas el arane’-reto…
Sed kordoj plimultiĝas: Diskurintaj tonoj
Kuniĝas, sin akordaj ligas legionoj,
Kaj jam laŭtakte marŝas harmoniaj sonoj. ¬720
Formiĝas la malĝoja melodio kanta:
Pri soldato senhejma, tra l’ arbar’ vaganta,
Mizeron kaj malsaton ofte suferanta;
Li falas fine apud fidela ĉevalo,
Kiu por li la tombon fosas per huf-ŝtalo.
Kant’ malnova, al pola arme’ sonas kare!
Rekonis ĝin soldatoj, kolektiĝas are
Ĉirkaŭ majstro, aŭskultas, vidas rememore
La tempon, kiam apud Patruj’-tombo, plore
Ili kantis la kanton kaj en mondon iris[31], ¬730
Kaj poste multejara migrado sin tiris
Tra sabl’ varmega, frosto, maroj, kontinentoj,
Kie ilin en tendo, inter fremdaj gentoj,
Ĝojigis kaj kortuŝis ĉi kanto multfoje.
Medite, ili klinis la kapojn malĝoje,
Sed baldaŭ ilin levis: tonojn majstr’ altigas,
Streĉas, la taktojn ŝanĝas, alion sciigas
Ree desupre kordojn li okul’-mezuris,
Kunigis ambaŭ manojn, stangetoj ekkuris:
Li batis tiom arte kaj tiom potence, ¬740
Ke kordoj eksonoris trumpetar’-parence»
Trumpetar’-blove kanton konatan rekreis,
Triumf’-marŝon: «Ankoraŭ Poluj’ ne pereis![32]
Marŝ’, Dombrovski, Polujon!» Kaj ĉiuj manplaŭdis,
Kaj ĉiuj «Marŝ, Dombrovski!» tutĥore aplaŭdis!
вернуться
[25]
Boreas, ĉe antikvaj Grekoj norda vento kaj gia personigo.
вернуться
[26]
Janiĉara, aŭ turka muziko distingiĝas per multaj tintantaj kaj tamburantaj instrumentoj.
вернуться
[27]
La Tria de Majo (1791), dato de la fama konstitucio bonege reforminta la regnon de Polujo (v. [11], Lib. II).
вернуться
[28]
Pola parlamento.
вернуться
[29]
Pri la ribela Targovica konfederacio legu la noton [11], Lib. II.
вернуться
[30]
Praga, antaŭurbo de Varsovio. En j.1794 la rusa generalo Suvorov forbruligis ĝin.
вернуться
[31]
Post la tria dispartigo de Polujo (1795) polaj soldatoj elmigris el la patrujo kaj la generalo Dombrovski formis el ili la polajn legionojn, kiuj batalis heroe en diversaj landoj kaj terpartoj por Napoleono. Komparu la noton [42], Lib. I.
вернуться
[32]
Kanto de la legionoj en Italujo; ĝi fariĝis poste kaj estas ĝis nun la pola nacia himno. Komparu la noton [9] en Lib. I.