Modeste respondis Zofia:
«Mi — virino, regado ne estas do mia.
Vi estos mia edzo; por konsil’, sinjoro,
Mi — juna, sed aranĝon konsentas el koro!
Se vi, liberigante, malpli riĉa restos,
Al mia kor’, Tadeo, vi pli kara estos;
Famili’ nekonata min ne interesis;
Mi, malriĉa orfino, memori ne ĉesis
Ke de Soplicoj estis mi filin-igita, ¬520
Ĉe ili edukita, al edzo donita.
Vilaĝon mi ne timas. En urb’ infan-aĝon
Pasintan mi forgesis, kaj ŝatas vilaĝon.
Kredu al mi, ke miaj kokoj, kokinetoj,
Min ĉiam pli amuzis, ol ĉi Petr-urbetoj.
Urbo min enuigas; al homoj, distraĵoj,
Se iam mi sopiris, estis infanaĵoj.
En Vilno min konvinkis vintro pasigita,
Ke por vilaĝa vivo mi estas naskita:
Dum baloj mi sopiris al dom’ Soplicana, ¬530
Kaj laboron ne timas junulino sana.
Mi jam ŝlosilojn portas, trotetas utile;
Vi vidos, ke mastrumon mi lernos facile!»
Kiam Zonjo ĉi lastajn parolojn eldiris,
Gervazo malserene, mirante, aliris:
«Jam de Juĝist’ mi aŭdis pri libero tuton,
Sed mi ne scias, kiel ĝi tuŝas servuton?
Mi timas, tio estos fremd-modo! Libero
Ja ne estas kampula, sed nobel’-afero!
Vere, ke ni devenas ĉiuj de Adamo: ¬540
Sed mi aŭdis, kampuloj devenas de Hamo,
La judoj de Jafeto, nobeloj de Semo,
Do ni, pli aĝaj, regas ambaŭn, jen sistemo!
Nu, alie instruas prepost’ Soplicova…
Li diras: tio estis Testament’ Malnova,
Sed, kiam Krist’, devene reĝo multe pova,
Inter judoj naskiĝis, en kampula stalo,
Li jam pacigis ĉiujn klasojn per egalo —
Estu tiel, se esti ne povas alio!
Precipe, ke mi aŭdas: Ekscelenc’ Zofio, ¬550
Mia estrino, ankaŭ konsentas pri ĉio.
Mi obeu, jam regas ŝia opinio.
Nur averto: liberon havu kampularo,
Ne vanan, vortan, kiel dum rego de caro,
Kiam moŝt’ Karp’ kampulojn siajn liberigis,
Kaj car-impost’ trioble ilin malsatigis[22].
Mi konsilas: kampulojn, laŭ malnova moro,
Ni nobeligu, donu al ili blazonojn:
Estrin’ al kelk vilaĝoj donos Kapr-duonojn,
Al aliaj Lelivojn Soplica sinjoro. ¬560
Tiam Sabrul’ rekonos kampul’-egalecon,
Kiam kampul’ ricevos blazon’-nobelecon.
Sejm’ konfirmos.
«Kaj edzo ne timu pro tio,
Ke lin tre malriĉigos grundoj-cedo: — Dio
Ne donos, ke manetojn de dignul’-filino
Tro lacigu laboro de doma mastrino.
Estas rimed’. — Mi konas keston en kastelo,
Kun Horeŝka surtabla manĝilar’, en kelo;
Krom tio restas ringoj, kanakoj, maneloj[23],
Riĉaj tufoj, jungaĵoj, belaj karabeloj. ¬570
Kion tere-kaŝita trezorej’ entenas,
Herede al Estrino Zofi’ apartenas;
Mi en kastel’ ĝin gardis per atent-okuloj,
Kontraŭ moskvuloj, ankaŭ — Soplicoj moŝtuloj.
Krom tio, mia propra taler’-sako plenas:
El servo kaj sinjoraj donoj kolektita.
Mi pensis, kiam estos kastel’ redonita,
Ĝiajn murojn ripari por ĉi tiu mono;
Nun ĝi al vi, nov-gemastroj taŭgos en bezono; —
Tial mi transloĝiĝos al Soplic’ Sinjoro, ¬580
Kaj manĝos, ĉe l’ Estrino, panon de favoro.
Ĉe lulil’ de Horeŝka generaci’ tria,
Mi skermon ekzercos idon de l’ Estrino mia,
Se estos fil’ — li estos, ĉar sonas armiloj,
Kaj ĉiam en milita temp’, naskiĝas filoj.»
Apenaŭ lastajn vortojn eldiris Gervazo,
Kiam, per gravaj paŝoj, aliris Protazo,
Salutis, el kontuŝa poŝ’, penegiregon
Trifolian eligis kaj komencis legon.
Juna suboficiro rime ĝin komponis: ¬590
Lin iam, en ĉefurbo, odoj fame-kronis,
Poste en uniformo, plue beletristo
Faris versojn. — Jam tricent tralegis Vokisto,
Ĝis loko: «Ho vi, kies ĉarmoj vekas sentojn
De dolora ĝojeco kaj ĝuajn turmentojn!
Se Bellon’-vicon[24] trafos rigard’ via milda,
Rompiĝos ĵetponardoj, krevos lado ŝilda!
Per Himen’ venku Marson, ĉe hidro kruela
De malpac’, fruntviperon ŝiru mano bela!…»
Tadeo kaj Zofio manplaŭdis konstante, ¬600
Kvazaŭ laŭde, sed vere, aŭdi ne volante.
Pastro, laŭ vol’ Juĝista, jam sur tablo staris
Kaj de Tade’ liberon al popol’ deklaris.
вернуться
[21]
La historio pri disputo de Rejtan kun duko de Nasso, kiun Vojski ne rakontas ĝis fino, estas konata el la tradicio. Ni donas ĉi tiun finon, por komtentigi la sciemon de legantoj: Rejtan, kolerigite pro fanfaronado de duko de Nasso, stariĝis apud li en mallarĝa trairejo. Ĝuste tiam grandega virapro, furiozigite de pafado kaj hundaro, ĉi tien alkuris. Rejtan’ elŝiras pafilon el la manoj de la duko, sian pafilon li ĵetas teren, kaj kaptinte ĵetponardegon kaj transdoninte duan ekzempleron al la germana duko: «Nun, li diris, ni vidos, kiu pli bone svingas lancon». La apro jam atakis, kiam Vojski Hreczecha, staranta defore, per celtrafa pafo la beston mortigis. La sinjoroj komence koleris; poste ili interpaciĝis kaj rekompencis malavare Hreczecha’n. (Rimarko de la poeto).
вернуться
[22]
La rusa registaro ne rekonis liberajn homojn krom nobeloj. Kampuloj, liberigitaj de l' posedanto estis tuj enskribitaj en registrojn de caraj apanaĝaj bienoj, kaj anstataŭ servutaĵo devis pagi pligrandigitan imposton. Sciate estas, ke en j.1818 la bienularo de la Vilna gubernio decidis dum sejmeto projekton liberigi ĉiujn servutulojn kaj tiu-cele elektis deligitaron al la caro; sed la registaro ordonis neniigi la projekton kaj neniam plu ĝin rememorigi. Ne ekzistis alia maniero liberigi homon, ol adopti lin al nobela familio. Tiamaniere nobeliĝis multaj danke al sinjora favoro, aŭ por pagita mono (A.M.)
вернуться
[23]
Kanako (tatar.), virina kol-ornamo, inkrustita per juveloj; — manelo, braĉeleto (france manille).
вернуться
[24]
Bellona, ĉe antikvaj Romanoj diino de milito.