Kien ci iras?
- Автор: Сенкевич Генрик
- Язык: эсперанто
- Переводчик: Lidja Zamenhof
- Жанр: Историческая проза
Электронная книга - «Kien ci iras?». Краткое содержание книги:
La pola originalo titolita «Quo vadis» (latine tio signifas «Kien ci iras?») unue aperis en 1896. Ĝi temas pri la frua kristanismo sub la romia imperiestro Nerono. Ĝi akiris tutmondan sukceson, estas tradukita en pli ol 57 lingvojn kaj eldonita en pli ol 70 landoj. En la jaro 1905ª la aŭtoro ricevis Nobel-premion pri literaturo «pro eminentaj verkistaj atingoj en epika literaturo».
En 1933 sub la sama latina titolo aperis la esperanta traduko de la romano fare de Lidja Zamenhof’ (1904–1942), la plej juna filino de d-ro Esperanto. Krom la evidenta arta valoro de la verko, tiu traduko prezentas grandan intereson filologian, ĉar la tradukistino fidele kaj kohere esperantigis la verbajn aspektojn de la originala teksto pollingva. Pli detale pri tio, kaj pri la problemo de nomoj propraj oni povas legi en la reta komentario de Sergio Pokrovskij.
En la pola originalo abundas latinaĵoj (komencante per la romantitolo). Tamen Senkeviĉo multajn latinaĵojn uzas en asimilita (poligita) aŭ duonasimilita (transliterita) formo. Lidja Zamenhof’ koherigis la tekston per konsekvenca latinigo. Ĉi tiu revizio koherigas inversmaniere, per esperantigo. Krome, en la reviziita eldono estas korektitaj tradukaj kaj lingvaj eraroj. La ŝanĝo en la tradukprincipo postulis ŝanĝon de la titolo. Tamen la verbosistemo de la verko restas netuŝtita.
Petronio estis bone konata al tiuj amasoj. La orelojn de Vinicio atingadis senĉese: «Hic est!»[97]. Oni amis lin pro lia malavareco, kaj lia populareco kreskis, de kiam oni eksciis, ke li pledis antaŭ la imperiestro kontraŭ la mortkondamno, verdiktita al la tuta domanaro, t.e. ĉiuj, sendiference de la sekso kaj aĝo, sklavoj de prefekto Pedanio Sekundo[98], tial, ke unu el ili mortigis tiun kruelulon en momento de malespero. Petronio verdire laŭte ripetadis, ke tio estis al li indiferenta, kaj ke li pledis antaŭ la imperiestro nur private, kiel arbiter elegantiarum, kies estetikajn sentojn indignis tiu barbara buĉo, inda je iaj scitoj, ne je romanoj. Malgraŭ tio la popolo, kiu indignis pro la buĉo, amis de tiu tempo Petronion.
Sed li ne atentis tion. Li memoris, ke ĉi tiu popolo amis ankaŭ Britanikon[99], kiun Nerono venenis, kaj Agripinon[100], kiun li ordonis murdi, kaj Oktavian, kiun oni sufokis sur Pandatario[101], antaŭe malferminte ŝiajn vejnojn en varmega vaporo, kaj Rubelion Plaŭton[102], kiu estis ekzilita, kaj Trazeon, al kiu ĉiu morgaŭo povis alporti mortverdikton. La amon de la popolo oni povis pli ĝuste konsideri malbona aŭguro, kaj la skeptika Petronio estis superstiĉa. La amason li malestimis duoble: kiel aristokrato kaj kiel estetikulo. Homoj, odorantaj rostitajn fabojn, kiun ili portis ĉebruste, kaj krom tio senĉese raŭkaj kaj ŝvitantaj de morao-ludado[105] ĉe stratanguloj kaj peristiloj, ne indis, antaŭ liaj okuloj, la nomon de homoj.
Respondante do nek aplaŭdojn, nek kisojn, de tie kaj ie sendatajn al li per gestoj, li rakontis al Marko la aferon de Pedanio, mokante ĉe tio la ŝanĝemon de la strata aĉularo, kiu, tagon post la danĝera ekscito, aplaŭdis Neronon, traveturantan al la templo de Jovo Statoro[106]. Sed antaŭ la librovendejo de Aviruno li ordonis halti, kaj, elirinte, aĉetis multornaman manuskripton, kiun li transdonis al Vinicio.
— Jen donaco por ci, — li diris.
— Dankon! — respondis Vinicio.
Poste, rigardinte la titolon, li demandis:
— «Satirikono»[107]? Io nova. Kiu ĝin verkis?
— Mi. Sed mi ne volas imiti Rufenon, kies historion mi intencis al ci rakonti, nek Fabricion Vejentonon: tial neniu tion scias, kaj ci al neniu diru.
— Ci ja diris, ke ci ne verkas versaĵojn, — diris Vinicio, — kaj ĉi tie mi vidas prozon, dense interplektitan kun ili.
— Kiam ci legos, atentu speciale la festenon ĉe Trimalĥiono. Koncerne versaĵojn — ili naŭzas min, de kiam Nerono verkas eposon. Vidu, Vitelio[108], volante senpezigi la stomakon, uzas eburan bastoneton, kiun li enŝovas en la gorĝon; aliaj helpas sin per fenikopteraj plumoj, trempitaj en olivoleo aŭ timiana dekoktaĵo — kaj mi legas poeziaĵojn de Nerono — kaj la efiko estas tuja. Mi povas ilin poste laŭdi, se ne kun pura konscienco, almenaŭ kun pura stomako.
Tion dirinte, li haltigis la portilon antaŭ la vendejo de la juvelisto Idomeno, kaj, priparolinte kun li la aferon pri la gemoj, ordonis porti la portilon rekte al la domo de Aŭlo.
— Envoje mi rakontos al ci, por montri kion signifas la aŭtora ambicio, la historion pri Rufeno.
Sed antaŭ ol li ĝin komencis, ili eniris sur la straton Patrician kaj baldaŭ troviĝis antaŭ la hejmo de Aŭlo. Juna kaj fortstatura janitor[109] malfermis al ili la pordon kondukantan al ostium[110]; pigo, fermita en kaĝo pendanta super la pordo, krie salutis ilin per la vorto Salve![111]
Trapasante el la vestiblo en la proprasencan atrion, Vinicio diris:
— Ĉu ci rimarkis, ke la pordisto ĉi tie estas sen katenoj?
— Ĝi estas stranga domo, — respondis duonvoĉe Petronio. — Ci scias verŝajne, ke oni suspektis Pomponian Grecinan pri konfesado de orienta superstiĉo, kiu konsistas en adorado de iu Ĥresto[112]. Ŝajnas, ke tiun servon faris al ŝi Krispinilla[113], kiu ne povas pardoni al Pomponia, ke unu edzo sufiĉis al ŝi por la tuta vivo. — Univira!… Eĉ plado da agarikoj el Noriko[114] ne estas hodiaŭ tia maloftaĵo en Romo. Ŝi estis juĝata de hejma tribunalo.
— Ci pravas, ke ĝi estas stranga domo. Mi rakontos al ci poste, kion mi ĉi tie aŭdis kaj vidis.
Dume ili eniris la atrion. La sklavo ĝin estranta, la atriestro, sendis alian, nomatan nomenklatoro, por anonci la alvenon de la gastoj, kaj samtempe servistoj alŝovis al ili seĝojn kaj piedbenketojn. Petronio, kiu, imagante, ke en ĉi tiu severa domo regas ĉiama malgajeco, neniam antaŭe estis ĉi tie, nun rigardis ĉirkaŭen kun certa miro kaj kvazaŭ kun seniluziiĝo, ĉar la atrio impresis pli ĝuste gaje. De supre, tra granda malfermaĵo, enfaladis kolono da hela lumo, splitanta sin en mil fajrerojn sur fontano. Kvadratan basenon kun fontano en la mezo, nomatan pluvujo[115], destinitan por akceptadi pluvon enfalantan dum misvetero, ĉirkaŭis anemonoj kaj lilioj. Speciale liliojn oni videble amis en tiu ĉi domo, ĉar ili estis tie multaj — kaj blankaj, kaj ruĝaj; ankaŭ multis safirbluaj iridoj, kies delikatajn petalojn kvazaŭ arĝentitumis akva polvo. Meze de malsekaj muskoj, inter kiuj estis kaŝitaj florpotoj kun lilioj, kaj meze de folioj vidiĝis bronzaj statuetoj, prezentantaj infanojn kaj akvajn birdojn. En unu angulo damaino, ankaŭ gisita el bronzo, klinis sian kapon, verdrustan pro malsekeco, al la akvo, kvazaŭ volante trinki. La planko de la atrio estis mozaika; la muroj, parte inkrustitaj per ruĝa marmoro, parte pentrornamitaj per arboj, fiŝoj, birdoj kaj grifoj logis la okulojn per riĉeco de la koloroj. La pordokadroj al flankaj ĉambroj estis ornamitaj per testuda ŝelo aŭ eĉ eburo; ĉe la muroj inter la pordoj staris statuoj de la antaŭuloj de Aŭlo. Ĉie oni vidis trankvilan bonstaton, malinklinan al lukso, sed noblan kaj memrespektan.
Petronio, kiu loĝis senkompare pli riĉe kaj elegante, povis tamen trovi tie eĉ ne unu objekton, kiu ofendus lian guston — kaj ĝuste li turnis sin kun tiu rimarko al Vinicio, kiam subite sklavo velariisto[116] flankentiris la kurtenon apartigantan la atrion de la tabelejo[117], kaj en la fundo de la domo montriĝis rapidpaŝe alvenanta Aŭlo Plaŭcio.
[97]
Hic est! [hik est] (lat.) — Ĉi-okaze: «Jen li!».
[98]
Lucius Pedanius Secundus (m. 61 p.K.) — senatano, vickonsulo en 43 p.K., urbestro (prefekto) de Romo ekde la jaro 56ª. Pikmortigita de sia sklavo.
[99]
Ti. Claŭdius Cæsar Britannicus (41–55 p.K.) — filo de imperiestro Klaŭdio kaj Mesalino.
[100]
«Agrip/in/o. Virina nomo, i.a. de la patrino de Nerono.» [NPIV] (lat. Agrippina)
[101]
Insulo apud la Kalabria marbordo, ekzilejo; nun la italia Ventotene.
[102]
C. Rubellius Plaŭtus (33–62 p.K.) — Roma nobelo, kiu per sia patrino parencis kun la Julia dinastio.
[105]
morao [PIV], lat. micatio — Hazardudo, en kiu ludanto devas diveni nombron de la fingroj, elstreĉitaj sammomente de ĉiuj kunludantoj. Petronio ĝin mencias en sia «Satirikono».
[106]
Jovi Statori templum (lat.) — templo dediĉita al Jovo la haltiganto de fuĝantoj, savanto.
[107]
Lat. Satyricon — satira verko de Petronio Arbitro.
[108]
A. Vitellius Germanicus (15–69 p.K.) — manĝegemulo, kortegano de Kaligulo, Klaŭdio kaj Nerono; onta imperiestro (dum 8 monatoj) en «la 4-imperiestra jaro» (69 p.K.).
[109]
janitor (lat.) — pordisto.
[110]
ostium (lat.) — pord(eg)o, enirejo.
[111]
salve! (lat.) — saluton!
[112]
La vorto «Kristo» devenas el la greka Χριστός /ĥristós/, «(sankt)oleito», laŭvorta grekigo de la hebrea «maŝiaĥ» (t.e. «mesio»). Tiu nocio ne estas konata ekster la juda-kristana tradicio, tial la romanoj konfuzis ĝin kun simila greka vorto χρηστός /ĥrēstós/, «bona, justa, utila», kiu estis pli konvena kiel nomo propra. Tial ekz-e Tacito en siaj «Analoj» nomas kristanojn adeptoj de iu «Chrestus» (/ĥrestus/, latinigo de Χρηστός).
[113]
Kalvia Krispinilla (lat. Calvia Crispinilla) — Roma matrono kiu aranĝadis orgiojn por Nerono.
[114]
Latine Noricum — Romia provinco, la teritorio de la nunaj Aŭstrio kaj Slovenio.
[115]
Latine impluvium.
[116]
Latine velarius, sklavo kiu zorgas pri kurtenoj kaj velarioj.
[117]
Latine tablinum, tabulinum — la kabineto kaj akceptejo de la dommastro, kie estis tenatata la arkivo de familiaj dokumentoj (la tabeloj).