Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
Kien ci iras? - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Kien ci iras?

Электронная книга - «Kien ci iras?». Краткое содержание книги:

Internacie ĉi tiu verko estas la plej fama romano de la pola literaturo, kvankam en Esperantujo «Marta» kaj «Faraono» estas pli aŭtoritataj.
La pola originalo titolita «Quo vadis» (latine tio signifas «Kien ci iras?») unue aperis en 1896. Ĝi temas pri la frua kristanismo sub la romia imperiestro Nerono. Ĝi akiris tutmondan sukceson, estas tradukita en pli ol 57 lingvojn kaj eldonita en pli ol 70 landoj. En la jaro 1905ª la aŭtoro ricevis Nobel-premion pri literaturo «pro eminentaj verkistaj atingoj en epika literaturo».
En 1933 sub la sama latina titolo aperis la esperanta traduko de la romano fare de Lidja Zamenhof’ (1904–1942), la plej juna filino de d-ro Esperanto. Krom la evidenta arta valoro de la verko, tiu traduko prezentas grandan intereson filologian, ĉar la tradukistino fidele kaj kohere esperantigis la verbajn aspektojn de la originala teksto pollingva. Pli detale pri tio, kaj pri la problemo de nomoj propraj oni povas legi en la reta komentario de Sergio Pokrovskij.
En la pola originalo abundas latinaĵoj (komencante per la romantitolo). Tamen Senkeviĉo multajn latinaĵojn uzas en asimilita (poligita) aŭ duonasimilita (transliterita) formo. Lidja Zamenhof’ koherigis la tekston per konsekvenca latinigo. Ĉi tiu revizio koherigas inversmaniere, per esperantigo. Krome, en la reviziita eldono estas korektitaj tradukaj kaj lingvaj eraroj. La ŝanĝo en la tradukprincipo postulis ŝanĝon de la titolo. Tamen la verbosistemo de la verko restas netuŝtita.
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 ... 150
Перейти на страницу:

— Jes, — diris Vinicio. — Ne atingis min la sagoj de la partoj, sed trafis min pafo de Amoro — tute neatendite, kelkan distancon de la urba pordego.

— Je la blankaj genuoj de l’ ĥaritoj![33] Ci rakontos al mi tion en libera tempo.

— Mi venis ĝuste por peti cian konsilon, — respondis Marko.

Sed en tiu momento eniris epilatoroj[34], kiuj sin ekokupis pri Petronio; kaj Marko, forĵetinte la tunikon, eniris en banujon kun mezvarma akvo, ĉar Petronio invitis lin al bano.

— Ha, mi eĉ ne demandas, ĉu cia amo estas reciproka, — diris Petronio, rigardante la junan korpon de Vinicio, kvazaŭ skulptitan el marmoro. — Se Lizipo estus cin vidinta, ci ornamus nun la Pordegon al Palatino kiel statuo de Herkulo en ties juneco.

La juna viro ridetis kontente kaj komencis subakviĝadi en la banujo, elplaŭdante ĉe tio abunde la varmetan akvon sur la mozaikon, prezentantan Heron en la momento, kiam ŝi petas Dormon pri endormigo de Zeŭso. Petronio observis lin per kontenta rigardo de artisto.

Sed kiam Vinicio finis kaj laŭvice sin konfidis al la epilatoroj, eniris legisto kun bronza skatolo sur la ventro kaj paperaj rulaĵoj en la skatolo.

— Ĉu ci volas aŭskulti? — demandis Petronio.

— Se ĝi estas cia verko, volonte! — respondis Vinicio, — sed se ne, mi preferas interparoli. Poetoj nune kaptas homojn ĉe ĉiu stratangulo.

— Prave. Oni povas preterpasi neniun bazilikon, neniun banejon, neniun bibliotekon aŭ librovendejon, ne ekvidante poeton, gestantan kiel simio. Agripo[35], veninte ĉi tien el la Oriento, prenis ilin por frenezuloj. Sed tia estas la nuna tempo. La imperiestro verkas versaĵojn, do ĉiuj lin imitas. Oni nur ne rajtas verki versaĵojn pli bonajn ol la imperiestraj, kaj pro tio mi iom timas pri Lukano … Sed mi verkas proze, kaj regalas per mia prozo nek min mem, nek aliajn. Tio, kion la legisto estis legonta, estas la «Testamento» de tiu kompatinda Fabricio Vejentono.[36]

— Kial «kompatinda»?

— Ĉar oni diris al li, ke li imitu Odiseon kaj ne revenu al la hejma sojlo ĝis nova decido. Tiu Odiseado estos por li tiom pli facila, ke lia edzino ne estas Penelopo. Mi ne bezonas diri al ci, ke tiu ago estis malsaĝa. Sed ĉi tie neniu konsideras aferojn alie ol supraĵe. Ĝi estas sufiĉe mizera kaj enuiga libro, kiun oni komencis pasie legi nur tiam, kiam la aŭtoro estis ekzilita. Nun oni aŭdas de ĉiuj flankoj: «Skandalo! Skandalo!» kaj povas esti, ke kelkajn historiojn Vejentono elpensis, sed mi, kiu konas la urbon, mi, kiu konas niajn patrojn[37] kaj niajn virinojn, certigas cin, ke ĉio tio estas pli pala ol la realo. Malgraŭ tio ĉiu nun serĉas en la libro sin mem kun timo, kaj konatojn kun plezuro. En la librejo de Aviruno cent skribistoj laŭdikte transskribas la libron — ĝia sukceso estas certa.

— Ĉu estas en ĝi ciaj aferetoj?

— Estas, sed la aŭtoro maltrafis, ĉar mi estas kune pli malbona kaj malpli vulgara ol li min prezentis. Vidu, ni jam delonge perdis la senton de tio, kio estas nobla aŭ malnobla, kaj al mi mem ŝajnas, ke, verdire, tiu diferenco ne ekzistas, kvankam Seneko[38], Muzonio[39] kaj Trazeo[40] pretendas, ke ili ĝin vidas. Al mi estas egale. Je Herkulo! Mi diras, kion mi pensas! Sed mi konservis tiun superecon, ke mi scias, kio estas malbela, kaj kio estas bela, kaj tion, ekzemple, nia kuprobarba poeto[41], veturigisto, kantisto, dancisto kaj histriono ne komprenas.

— Mi kompatas tamen Fabricion! Li estis bona kamarado.

— Pereigis lin lia ambicio. Ĉiu lin suspektis, neniu bone sciis, sed li mem ne povis elteni kaj ĉiuflanken en sekreto disbabilis la aferon. Ĉu ci aŭdis la historion pri Rufeno?

— Ne.

— Ni do transiru en la fridejon[42], kie ni senvarmiĝos kaj kie mi ĝin rakontos al ci.

Ili transiris en la fridejon, kie en la mezo ŝprucis fontano, kolorigita palroze kaj disportanta la aromon de violoj. Tie, sidiĝinte en per silko kovritaj niĉoj, ili komencis senvarmiĝi. Dum momento regis silento. Vinicio dum certa tempo medite rigardis bronzan faŭnon, kiu, fleksinte nimfon trans sian ŝultron, avide serĉis per la buŝo ŝian buŝon. Poste li diris:

— Tiu ĉi pravas. Jen kio estas la plej bona en la vivo.

— Pli malpli! Sed krom tio ci amas militon, kiun mi ne ŝatas, ĉar en tendoj la ungoj fendiĝas kaj ĉesas esti rozkoloraj. Cetere ĉiu havas siajn plaĉojn. La Kuprobarba amas kanton, precipe sian propran, kaj la maljuna Skaŭro sian korintan vazon, kiu nokte staras apud lia lito, kaj kiun li kisas, se li ne povas dormi. Li forkisis jam ĝiajn randojn. Diru al mi, ĉu ci verkas versaĵojn?

— Ne. Mi neniam kunmetis tutan heksametron.

— Ĉu ci ludas liuton kaj kantas?

— Ne.

— Ĉu ci ĉarveturas?

— Mi partoprenis miatempe vetveturojn en Antioĥio, sed sen sukceso.

— Do mi estas tute trankvila pri ci. Kaj al kiu partio hipodroma ci apartenas?

— Al la Verduloj.

— Do mi estas tute trankvila, tiom pli, ke kvankam ci posedas verdire grandan havaĵon, tamen ne estas tiel riĉa, kiel Palaso[43] aŭ Seneko. Ĉar vidu — nun bone estas ĉe ni verki versaĵojn, kanti ĉe liuto, deklami kaj vetveturi en cirko, sed ankoraŭ pli bone, kaj precipe pli sendanĝere, estas ne verki versaĵojn, ne ludi, ne kanti kaj ne vetveturi en cirko. Kaj plej bone estas scii admiri, se tion faras la Kuprobarba. Ci estas bela knabo, do ĉio, kio povas cin minaci, estas eble, ke Popea enamiĝos je ci. Sed ŝi estas tro sperta por tio. Amon ŝi ĝuis sufiĉe ĉe la du unuaj edzoj, kaj ĉe la tria ŝi aspiras ion alian. Ĉu ci scias, ke tiu malsaĝa Otono ĝis nun amegas ŝin freneze … Li vagas tie inter la rokoj de Hispanujo kaj sopiras, kaj tiel li perdis la antaŭajn kutimojn kaj tiel ĉesis zorgi pri si mem, ke por aranĝi la harojn nun sufiĉas al li tri horoj tage. Kiu povus tion atendi, precipe de Otono.

— Mi komprenas lin, — diris Vinicio. — Sed lialoke mi farus ion alian.

— Kion nome?

— Mi formus fidelajn legiojn el la tieaj montaranoj. Bravaj soldatoj estas tiuj iberoj.

— Vinicio, Vinicio! Mi preskaŭ volus diri, ke ci ne kapablus je tio. Kaj ĉu ci scias, kial? Ĉar tiajn aferojn oni faras, sed ne parolas pri ili, eĉ kondiĉe. Koncerne min, mi lialoke ridus pri Popea, ridus pri la Kuprobarba, kaj mi formus legiojn ne el iberoj, sed el iberinoj. Eventuale mi verkus kelkajn epigramojn, kiujn mi cetere al neniu legus kiel la kompatinda Rufeno.

— Ci intencis rakonti al mi lian historion.

— Mi ĝin rakontos al ci en la unktorio[44].

Sed en la unktorio la atenton de Vinicio okupis io alia, nome belegaj sklavinoj, kiuj tie atendis la sinbanintojn. Du el ili, negrinoj, similaj al mirindaj statuoj el ebono, komencis ŝmiri iliajn korpojn per delikataj aromaĵoj el Arabujo; aliaj, frigianinoj lertaj en kombado, tenis en la manoj, molaj kaj fleksemaj, kiel serpentoj, poluritajn ŝtalajn spegulojn kaj kombilojn; kaj du knabinoj el Koso, similaj simple al diinoj, la vestofaldistinoj[45], atendis ĝis venos la tempo por statusimile faldi la togojn de la sinjoroj.

— Je Zeŭso la Nubkolektanto! — diris Marko Vinicio. Kian elekton ci havas ĉi tie!

— Mi preferas elekton ol kolekton, — respondis Petronio. — Mia tuta domanaro[46] en Romo ne superas kvarcent personojn, kaj mi pensas, ke por persona priservado eble nur novriĉuloj bezonas pli multajn homojn.

вернуться

[33]

Ĥaritoj (gr. Χάριτες) — malnovgrekaj diinoj de vivoĝojo kaj eleganteco (en Romo al ili respondis la gracioj).

вернуться

[34]

Latine epilatores — senharigistoj.

вернуться

[35]

«Agrip/o. Romana vira nomo» [PIV] (lat. Agrippa). Ĉi tie temas pri M. Vipsanius Agrippa (62–12 a.K.), bofilo de Aŭgusto, eminenta militestro kaj konstruinto de akvodukto kaj banejoj.

вернуться

[36]

Tacito rakontas (Analoj, 14:50), ke Fabricius Vejento verkis libron «Codicilli» (t.e. «Testamento»), plenan je atakoj kontraŭ eminentuloj. Nerono ordonis ekzili Vejentonon kaj forbruligi lian libron.

вернуться

[37]

patres (lat.) — patroj, senatanoj.

вернуться

[38]

«Senek/oZ. Roma filozofo kaj tragediverkisto (L.A. Seneca, 4 a.K.—65)» [NPIV].

вернуться

[39]

C. Musonius Rufus (lat.) — roma stoikisto de la 1ª jc, kiu instruis filozofion dum la regado de Nerono; Epikteto estis lia disĉiplo.

вернуться

[40]

P. Clodius Thrasea Pætus (m. 66 p.K.) — Roma senatano, neformala ĉefo de la «stoikula opozicio» al Nerono, devigita de tiu sin mortigi.

вернуться

[41]

kuprobarba poeto — Poezio estis unu el la ĉefaj ŝatokupoj de Nerono. Kuprobarba estas la laŭvorta signifo de la kunnomo Ahenobarbus en la domo Domicia (lat. gens Domitia), al kiu denaske apartenis Nerono. Kaj la aspekto de Nerono konformis al tiu nomepiteto.

вернуться

[42]

Latine frigidarium — malvarmiga parto de vaporbanejo.

вернуться

[43]

«Palaso 1 (hist.) Vira nomo, i.a. de favorato kaj murdinto (kun Agripino) de Klaŭdio» [NPIV]. (Latine Pallas de la greka Πάλλας, Πάλλαντος.)

вернуться

[44]

Latine unctuarium aŭ unctorium — latinecaj nomoj por tio, kio ĉi-supre [3] aperis sub la nomo oleadejo.

вернуться

[45]

Latine vestiplica — sklavino ordiganta faldojn de togo sur patricioj.

вернуться

[46]

En ĉi tiu traduko tiu vorto respondas al lat. familia, la doma sklavaro.

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 ... 150
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)