Sendit’ en Dobĵin’ tagiĝe aperis,
De kaban’ al kabano rajde kurieris
Kaj kiel por servuto vekis. Nobelfratoj
Sin levas; hompleniĝas nobelejostratoj;
En drinkej’ oni krias, prepostejo helas;
Ĉiuj kuras, demandas: kion oni celas?
Maljunaj konsiliĝas, junaj ĉevalojn selas; ¬490
Virinoj baras, knaboj baraktas kaj krias,
Volas kuri, batiĝi, kun kiu? ne scias,
Do restas. En loĝejo de pastro Dobĵina
Daŭras konsil’, terure konfuza, senfina,
Ĝi decidis, ĉar oni ne povas konsenti,
Tutaferon al patro Mateo prezenti.
Mate’, aĝulo vigla, jam sepdekdujara,
Maltakreska, antaŭe konfederat’ Bara[28].
Anoj kaj malamikoj memoras tre bone
Lian damaskan[29] sabron, kurbiĝan duone, ¬500
Per kiu lancojn tranĉis li, kiel pajleton,
Kaj kiun ŝercmodeste li nomis vergeton.
Li fariĝis reĝano el konfederato,
Tenis kun Tizenhaŭzo[30] trezorist’ de l’ ŝtato:
Sed kiam reĝon gajnis Targovic’-partio,
Ree Mate’ forlasis reĝon; kaj pro tio,
Ke li ofte partion ŝanĝis, li per moko
Nomita iam estis surpreĝeja Koko;
Ĉar li turnis flageton, kiel Kok’, laŭvente
Kaŭzon de ŝanĝoj vane vi serĉus atente:
Eble, Mate’ militon tro amis; venkite,
El unu flank’, al dua batali rapidis?
Eble li politikon penetris spirite
Kaj iris, kie bonon de l’ Patrujo vidis?
Kiu scias! Sed certe li neniam sentis
Laŭddeziron, malnobla gajno lin ne tentis,
Kaj neniam li sekvis moskveman partion;
Eĉ vidi ruson, sentis li antipation,
Do, post landpartigo, hejme sidis konstante,
Kiel urs’ en arbaro, ungegon suĉante. ¬520
Lastfoje li militi iris kun Oginski,
En Vilnon, kie servis ambaŭ sub Jasinski;
Kun verget’ li kuraĝomiraklojn atingis,
El Prag-remparoj sola malsupren sin svingis
Al defend’ de lasita sinjoro Pocjejo[31]
Kun siaj vundoj, dudek tri, sur batalejo.
Litvo pensis, ke ambaŭ falis mortigite:
Revenis ambaŭ, kiel kribrilo pikite.
Sinjoro Pocjej havis honestan intencon,
Doni al defendinto riĉan rekompencon: ¬530
Por dumviva uzado kvinkaban’-bienojn
Kaj kiel jaran renton, oran milflorenon.
Sed Dobĵinski reskribis: «
Pan Pocjej Macjejon,
Bonofarinton havu, ne Maciej Pocjejon».
Li rifuzis bienon, pagon de sinjoro
Kaj reveninte, vivis de propra laboro,
Farante abelulojn, brutokuracilojn,
Por foiro perdrikojn logis en kaptilojn
Kaj ĉasis bestojn.
Tute ne mankis Dobĵine
Kleraj aĝuloj, kiuj sciis eĉ latine ¬540
Kaj june en palestro lertiĝis krom tio:
Estis pli riĉaj, sed en tuta familio,
Macjek, simplul’ malriĉa, ’is plej estimata,
Ne nur sabrul’, per sia verget’, famigata,
Sed kiel homo saĝa, kun certopinio,
Kun kono de hejmlanda kaj genthistorio;
Li same konis leĝon, kiel mastrumadon,
Sciis pafist’-sekretojn kaj best-kuracadon.
Oni al li aljuĝis (pastro neas tion)
Strangan, de superhomaj aferoj, konscion. ¬550
Certe, ke veterŝanĝojn li bone komprenas
Kaj pli ofte, ol mastra kalendar’, divenas.
Tial, ĉu por komenci semadon sur bedo,
Ĉu grenon ekrikolti, ĉu dum ŝipekspedo[32]
Antaŭ proces’, aŭ iel interkonsentante,
Nenion oni faris sen konsilo lia.
Maljunulo ne celis al influo tia;
Kontraŭe, por seniĝi, gastojn mallaŭdante,
Plej ofte sen respondo puŝis for el domo.
Li konsilis malofte, ne al ĉiu homo; ¬560
Nur en aferoj gravaj eksterordinare,
Li diris opinion sian, vortavare.
Supoze li hodiaŭ part-prenos volonte
Kaj persone stariĝos ekspedici’-fronte,
Ĉar li interbatiĝon amis en juneco
Kaj estis malamiko de la moskva speco.
вернуться
[22]
Povas formi en lingvo pola vortludon, ĉar la pola nomo de kuniklo (lat. cuniculus) «królik» signifas ĝuste «reĝeto», laŭ germana antikva künigel (Königlein).
вернуться
[23]
Sabroj el tempo de Zygmuntoj, reĝoj de Polujo.
вернуться
[24]
Armaturo, armaĵo kaj partoj al ĝi apartenantaj ĉirkaŭ la blazono.
вернуться
[25]
Mars, antikva dio de milito; Venus, diino de beleco kaj amo; al ŝi estis dediĉitaj la ame kverantaj kolomboj.
вернуться
[26]
Bunĉuk’, ĉevalvosto, pendigita sur lancotenilon, estis uzata en la turka armeo kiel hetmana (armeestra) insigno. La ĉi tie menciita devenis el la Viena ekspedicio de Sobieski kontraŭ la turkoj en j.1683.
вернуться
[27]
Antikvaj romaj diaĵoj: Ceres, diino de grenoj kaj bonrikoltoj; Pomona, zorgantino de fruktarboj kaj ĝardenaj arbustoj; Flora, diino de printempo kaj floroj; Vertumnus, dio de fruktoj.
вернуться
[28]
Ano de la Bara konfederacio, t.e. de la armita ligo, kiun la pola nobelaro formis en la Podola urbo Bar en j.1768 kontraŭ la malforta, ŝanceliĝema reĝo Stanisław Poniatowski kaj liaj rusaj aliancanoj, kiuj lastaj permesis al si indignigantajn perfortaĵojn en Polujo.
вернуться
[29]
Damaska karabelo, fama speco de sabroj el vejnstria ŝtalo, faritaj en la malgrand-azia urbo Damasko.
вернуться
[30]
Antoni Tyzenhaus, litva trezoristo, t.e.financa ministro de la Litva Grand-duklando, fama disvastiganto de industrio kaj fondinto de kelkaj instruaj institutoj en Litvo, mortis en j.1785 en Varsovio.
вернуться
[31]
Grafo Aleksander Pociej, subtenis malavare polajn elmigrintojn kaj la legionojn. Dobrzyński defendis lin, kiam Suvorov konkiradis Pragon (vidu la notojn [8] kaj [27] en Lib. I.
вернуться
[32]
Vidu la noton [17] pri «vicinoj» en Lib. II.