En Horeŝka, soleca kastel’, post momento,
Ree ĉie ekregis kutima silento.
Mallum’ densiĝis; restoj de festen’ sinjora ¬790
Kuŝas, kiel ĉe nokta fest’ Avoj-memora[18],
Al kiu la mortintoj venos, sorĉvokite.
Subtegmente ekkriis noktuoj subite,
Kvazaŭ sorĉistoj, lunon salutas vespere;
Ĝi falis tra l’ fenestro malsupren, trem-brilas
Laŭ puriĝej’-animo; tra l’ truoj, eltere,
Elsaltas ratoj, kiuj damnitojn similas:
Mordas, trinkas; ekfrapas iam, en angulo,
Ĉampan’-botel’, toaste al fantom’, mortulo.
Sed supre, en spegula, nomata salono, ¬800
Kvankam mankis speguloj — Grafo, sur balkono,
Turnita al pordego, sin al vent’ elmetis,
Por freŝiĝi; sur ŝultron li surtuton ĵetis:
Duan manikon, baskojn li falde kuntiris,
La bruston per surtuto mantele-drapiris.
Gervazo en salono faris grandajn paŝojn.
Ambaŭ al si, medite, ne ĉesis babili:
«Pistolojn, diris Grafo, laŭvole — palaŝojn».
Ŝlosist’: «Kastel’, vilaĝo, niaj estas ili».
Grafo: «Provoku onklon, nevon, familion!». ¬810
Ŝlosist’: «Kastelon, grundon, la vilaĝon, ĉion
Ni forprenu». Li poste Grafon alparolas:
«Rabu ĉion, se moŝto pacon havi volas.
Kial proces’? afero havas tagohelon:
Kvarcentjare posedis Horeŝkoj kastelon;
Grundoj-parton, ŝirinte for, dum Targovica,
Kiel vi scias, oni donis al Soplica.
Ne nur ĉi parton — ĉion forprenu vi kune,
Por kostoj de proceso, por rabado pune.
Mi ĉiam diris: ĉesu, ĉesu procesadi; ¬820
Mi ĉiam diris: Preni perforte, invadi!
Antaŭe, kiu prenis, ekposedis teron;
Gajnu en kamp’, vi gajnos en juĝej’ aferon.
Kun Soplicoj, koncerne malnovan kverelon,
Ne proces’, fendileto atingos nur celon;
Kaj se Mateo donos helpe la vergeton,
Ni du Soplicojn tranĉos en pajlhakaĵeton.
«Brave! diris la Grafo, plan’ — gote-sarmata,
Preferinda al ia disput’ advokata.
Ĉu vi scias? ni tutan Litvon movos brue, ¬830
Per neaŭdita longe jam ekspedicio
Kaj distriĝos. Du jarojn mi sidas enue:
Nur kampuloj batiĝis foje pro limstrio.
Nia ekskurs’ aŭguras finiĝi sangflue.
Mi tian unu faris dum vojaĝo mia.
Kiel gasto ĉe iu duko Sicilia.
Montaj rabistoj kaptis lian bofileton
Kaj postulis: parencoj pagu elaĉeton.
Kolektinte servistojn kun aro vasala
Ni atakis; rabistojn du mi mem mortigis. ¬840
Kaptiton mi unua en tend’ liberigis.
Gervazo! vere estis triumfon egala,
Nia bela reveno kavalir’-feŭdala!
Kun floroj nin renkontis popol’, duk-filino,
Danke por savo, larme premis min al sino.
Pri mia ven’, Palermon sciigis gazetoj,
Per fingroj min montris ĉiuj virinetoj;
Eĉ romano aperis pri evento tia,
Kie estis nomata mi, laŭ nomo mia
Roman’ titolon havas: „Grafo, aŭ mistera ¬850
Kastel’ Birbante-rokka“. — Ĉu estas subtera
Mallumej’ en kastelo?» — «Jes, malplenaj keloj,
Diris Ŝlosist’, ĉar vinon Soplic’ el bareloj
Eltrinkis». Grafo diris: «Ni armos ĵokeojn,
Kaj vokos el bienoj vasalojn» — «Lakeojn?»
Interrompis Gervazo. Fi! ĉu friponaĵon
Celas invado? Kiu faras similaĵon
Kun kampuloj? Vi tion sekve ne komprenas!
Vonsaloj,[19], lipharuloj, jes, tio konvenas.
Ne vilaĝe, sed serĉu ilin en
zascjankoj [20] ¬860
En Dobĵin, Ĵezikovo, Cjentiĉe, Rombankoj;
Nobela de jarcentoj sango kavalira,
Favora por Horeŝkoj, sed malame-spira
Kontraŭ la malamika Soplicana gento!
El tie kolektiĝos liphara tricento;
Mi ĝin faros. Revenu palacon sinjoro,
Dormu bone, ĉar morgaŭ estos grand-laboro.
Vi ŝatas dormi, kantas la koko jam due;
Ĝis tagiĝo mi gardos kastelon, kaj frue
Mi aperos en Dobĵin, ĉe suna leviĝo». ¬870
вернуться
[17]
Duonĉano, parto de ĉano, subtenanta en fajroŝtonaj pafiloj la ŝtonon.
вернуться
[18]
Avoj (Dziady), festo de mortintoj, litva popola festo, konservita el idolanaj tempoj en kelkloke ĝis hodiaŭ, por honori la animojn de mortintaj parencoj. La sorĉisto (guślarz) alvokis la spiritojn kaj oni ilin regalis per manĝo kaj trinkaĵo. — Tiu ĉi festo formas la centron de «Dziady», unu el la plej sublimaj poeziaj verkoj de Mickiewicz. Fragmento el ili, la «Improvizacio de Konrad» ekzistas jam en Esperanto.
вернуться
[19]
La Ŝlosisto ne komprenas la stilon de la Grafo. Same kiel li konfuzas ĵokeojn kun lakeoj, li ne konas la vorton vasaloj (wasale) kaj anstataŭigas ĝin per vonsaloj (wąsale), kiuj signifas lipharulojn kaj estas sininimo de «nobeloj flegantaj grandajn lipharojn».
вернуться
[20]
«Zaścianek, aŭ Okolica» oni nomas en Litvo nobeletaran kolonion por diferencigo de kampulara vilaĝo. La fierajn nobeletojn-lipharulojn ni vidis jam en la drinkejo de Jankiel en Libro Kvara. La ŝerce-fantaziaj nomoj de la nobeletejoj «Rzezikowo, Ciętycze, Rąbanki» aludas la batalemecon de iliaj loĝantoj (ĉar rzezik — tranĉeto, tranĉilo; cięty — tranĉita, akra, tranĉema; rąbanka — eta hakado, sabrado; nur Dobrzyn devenas de dobry — bona).