La Tronpretendantoj [en Esperanto]
- Автор: Ибсен Генрик
- Язык: эсперанто
- Год: Jec Scandinavia a/s
- Переводчик: Odd Tangerud
- Жанр: Прочая поэзия
Электронная книга - «La Tronpretendantoj [en Esperanto]». Краткое содержание книги:
Ho, pardonu al mi; – mi ja scias, ke tio, kion vi faras, estas la plej ĝusta.
REĜO SKULE
Ne, ne, ne ĝis nun; – sed mi volas esti forta kaj sana nun, – mi volas agi.
LAŬTAJ KRIOJ
(ekstere dekstre) Reĝo Skule! Reĝo Skule!
REĜO SKULE
Kio estas?
BÅRD BRATTE
(ĉe la fenestro) La urbanoj ariĝas; la tuta reĝa korto estas plena de homoj; – Vi devas paroli al ili.
REĜO SKULE
Ĉu mi aspektas kiel reĝo; ĉu mi povas nun paroli!
PETER
Vi devas, mia alta patro!
REĜO SKULE
Bone, tiel okazu. (iras al la fenestro kaj flankentiras la kurtenon, sed malkaptas ĝin rapide, kaj ekretiras sin pro timo) Jen denove streĉas sin la ardanta glavo super mi!
PETER
Ĝi antaŭdiras, ke la glavo de venko estas tirita por vi.
REĜO SKULE
Jes, se tiel nur estus. (iras al la fenestro, kaj ekparolas:) Trondhejmanoj, kion vi volas; – staras ĉi tie via reĝo.
URBANO
(ekstere) Foriru el la urbo! La Birkibejnoj volas mortigi kaj bruligi, se ili trovos Vin ĉi tie.
REĜO SKULE
Ni ĉiuj devas kunteni. Mi estis por vi milda reĝo; mi ne multe postulis militan imposton -
VIRA VOĈO
(malsupre inter la amaso) Kion vi do nomas tiun sangon, kiu fluis ĉe Låka kaj en Oslo?
VIRINO
Redonu al mi mian fianĉon!
KNABO
Redonu al mi mian patron kaj mian fraton!
ALIA VIRINO
Redonu al mi miajn tri filojn, reĝo Skule!
VIRO
Li ne estas reĝo; ĉar li ne honoriĝis kiel reĝo sur la ĉerko de Sankta Olaf!
MULTAJ VOĈOJ
Ne, ne. – li ne honoriĝis sur la ĉerko de Sankta Olaf!
REĜO SKULE
(retiras sin malantaŭen de la kurteno) Ne honoriĝis -! Ne reĝo!
PÅL FLIDA
Malfeliĉe estis, ke la sankta ĉerko ne fariĝis elportata, kiam Vi elektiĝis.
BÅRD BRATTE
Se la urbanoj perfidas, ni ne povos teni nin en Nidaros, se la Birkibejnoj venos.
REĜO SKULE
Kaj ili perfidos, tiom longe kiam mi ne estas honorigita sur la sankta ĉerko.
PETER
Do elportu la ĉerkon, kaj farigu vin honorigata nun!
PÅL FLIDA
(kapskue) Kiel tio fariĝus?
PETER
Ĉu ekzistas io ne farigebla kiam estas pri li? Sonorigu al tingo, kaj elportu la ĉerkon!
PLURAJ EL LA VIROJ
(retiras sin) Preĝeja rabo!
PETER
Ne preĝeja rabo; – venu, venu! La kanonikoj estas bonvolemaj al reĝo Skule; ili konsentos -
PÅL FLIDA
Ili ne faros; ili ne kuraĝas pro la ĉefepiskopo.
PETER
Ĉu vi estas reĝanoj, kaj ne volas helpi, kiam estas pri tia granda afero! Bone. Estas aliuloj tie malsupre, kiuj estos pli volemaj. Mia patro kaj reĝo, la kanonikoj cedu; mi volas peti, mi volas petegi; sonorigu al tingo; vi rajte portu vian reĝan nomon. (rapidas elen dekstre)
REĜO SKULE
(ĝojege) Ĉu Vi vidis lin! Ĉu Vi vidis mian gloran filon! Kiel lumis liaj okuloj! Jes, ni volas ĉiuj lukti kaj venki. Kiel fortaj estas la Birkibejnoj?
PÅL FLIDA
Ne pli fortaj ol ke ni superos ilin, se la urbanoj tenos sin al ni.
REĜO SKULE
Ili tenu sin al ni. Ni devas ĉiuj samopinii, kaj fini ĉi tiun teruran luktadon. Ĉu vi do ne vidas la ĉielan signon, ke ni finu ĝin? La ĉielo koleriĝas al la tuta Norvegio, pro la krimoj, kiuj longe fariĝis. Ardantaj glavoj alte supre lumas ĉiun nokton; virinoj falas kaj naskas en la preĝejoj; anima pesto ŝteliras al pastroj kaj al gemonaĥoj, tiel ke ili kuras laŭ la stratoj kriante, ke la lasta tago venis. Jes, je la ĉiopova, tio finiĝu per unu bato!
PÅL FLIDA
Kion Vi ordonas, ke ni faru?
REĜO SKULE
Ĉiujn pontojn vi rompu.
PÅL FLIDA
Iru, kaj rompu ĉiujn pontojn!
(Hirdano eliras dekstre.)
REĜO SKULE
Ĉiuj viroj kunvenu en la Eyratingejo; eĉ ne unu Birkibejno metu sian piedon en Nidaros.
PÅL FLIDA
Bone dirite, reĝo.
REĜO SKULE
Kiam la sankta ĉerko estos elportita, sonorigu al tingo. Kunvoku la armeon kaj la urbanojn.
PÅL FLIDA
(al unu el la viroj) Iru kaj igu la trumpetiston blovi en la stratoj. (la viro eliras.)
REĜO SKULE
(parolas al la amaso elde la fenestro) Tenu firme al mi, Vi funebrantaj kaj plendantaj tie malsupre. Denove venu paco kaj lumo super la landon, kiel en la unuaj belaj tagoj de Håkon, kiam la greno donis rikolton du fojojn ĉiun someron. Tenu vin al mi; fidu min kaj kredu al mi; tion mi ege bezonas. Mi atentos pri vi, kaj por vi mi luktos; mi sangos kaj falos por Vi, se Vi postulas; sed ne perfidu min, kaj ne dubu -! (laŭta krio, kiel el timo, aŭdiĝas en la amaso) Kio estas tio?
SOVAĜA VOĈO
Pentefaru, pentefaru!
BÅRD BRATTE
(elrigardas) Estas pastro, kiun la diablo obsedis!
PÅL FLIDA
Li ŝiras sian kapuĉon en ĉifonojn kaj vipas sin per skurĝo.
LA VOĈO
Pentofaru, pentofaru; la lasta tago venis!
MULTAJ VOĈOJ
Fuĝu; fuĝu! Veo super Nidaros! Tiel peka faro!
REĜO SKULE
Kio okazis?
BÅRD BRATTE
Ĉiuj fuĝas, ĉiuj forkuras, kvazaŭ sovaĝa besto venus inter ilin.
REĜO SKULE
Jes, ĉiuj fuĝas – (kun ekkrio el ĝojo) Ha! ne gravas; – ni estas savitaj; vidu, vidu, – la ĉerko de reĝo Olaf staras meze en la reĝa korto!
PÅL FLIDA
La ĉerko de reĝo Olaf!
BÅRD BRATTE
Jes, je la ĉielo, – jen ĝi staras!
REĜO SKULE
La kanonikoj al mi estas fidelaj; tian bonan agon ili neniam antaŭe faris!
BÅRD BRATTE
Aŭdu; sonoriĝas al tingo.
REĜO SKULE
Nun mi do leĝe honoriĝos.
PETER
(venas de dekstre) Surprenu la reĝan mantelon; nun la sankta ĉerko staras ekstere.
REĜO SKULE
Do vi savis la regnon por mi kaj vi; kaj dekoble ni danku la piajn kanonikojn, ke ili cedis.
PETER
La kanonikojn, mia patro; – al ili vi neniun dankon ŝuldas.
REĜO SKULE
Ĉu ne ili vin helpis?
PETER
Ili anatemis ĉiun, kiu kuraĝis tuŝi la sanktaĵon.
REĜO SKULE
Do la ĉefepiskopo! Fine li do cedis.
PETER
La ĉefepiskopo anatemis pli forte ol la kanonikoj.
REĜO SKULE
Ho, mi vidas, ke mi daŭre havas fidelajn virojn. Vi staris ĉi tie timemaj kaj cedis, Vi, kiuj devus esti al mi plej proksimaj, – kaj tie malsupre en la amaso mi havas tiujn, kiuj kuraĝis preni sur sin tian grandan pekon pro mi.
PETER
Eĉ ne unu fidelan viron vi havas, kiu kuraĝis preni la pekon sur sin.
REĜO SKULE
Ĉiopova Dio, ĉu okazis miraklo; – kiu elprenis la sanktaĵon?
PETER
Mi, mia patro!
REĜO SKULE
(kun ekkrio) Vi!
LA HOMOJ
(retiras sin eviteme) Preĝeja rabisto!
(Pål Flida, Bård Bratte kaj kelkaj aliaj eliras.)
PETER
La ago estis farenda. La fideleco de neniu homo estas fidinda antaŭ ol vi estos leĝe honorita. Mi petis, mi petegis al la kanonikoj, nenio helpis. Tiam mi rompis la preĝejan pordon; neniu kuraĝis sekvi min. Mi saltis sur la ĉefaltaron, kaptis la tenilon kaj kontraŭmetis la genuojn; estis kvazaŭ mistera potenco donis al mi pli ol homajn fortojn. La ĉerko malfiksiĝis, mi tiris ĝin post mi malsupren laŭ la preĝeja planko, dum la anatemo kraketadis kiel ŝtormo alte supre sub la volboj; mi tiris ĝin el la preĝejo, ĉiuj fuĝis kaj retiris sin for de mi; je veno meze en la reĝa korto, la tenilo rompiĝis; jen ĝi estas. (Tenas ĝin supre)
REĜO SKULE
(silenta, terurfrapita) Preĝejrabisto!