Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Лингвистика » Vortaro de Esperanto 1910
Vortaro de Esperanto 1910 - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Vortaro de Esperanto 1910

Электронная книга - «Vortaro de Esperanto 1910». Краткое содержание книги:

La «Vortaro de Esperanto» de Kazimierz Bein, pseŭdonime Kabe, el la jaro 1910 estas la unua difinvortaro de Esperanto. Kvankam historia vortaro de antaŭ pli ol cent jaroj, ĝi daŭre estas interesa. Ĉefe ĝi helpas al la kompreno de la vort-trezoro de l’ Fundamento de Esperanto, publikigita en 1905. Krome ĝi fariĝis modelo por la posta Plena Vortaro de Esperanto de 1930 / 1934, el kiu evoluis la Plena Ilustrita Vortaro de 1970, 2002 kaj 2005. En tiu kvazaŭnorma verko troveblas spuroj el la Kabe-vortaro ĝis en nia epoko.
Al la korektita dua reeldono estas aldonita la «Listo de Propraj Nomoj», kiujn Kabe proponis en la sama jaro 1910. Estas tre probable, ke Kabe origine planis, ke Vortaro kaj Listo kune formu unu verkon, kiu fine tamen restis torso. La reeldono nun rekonstruas tiun intencon.
(Kabe [t.e. KAzimierz BEin]. Vortaro de Esperanto. Senŝanĝa represo de la eldono Pariza de 1910. Kun enkonduko kaj komentoj de Bernhard Pabst. Stato: 2014-01-05.)
1 ... 15 16 17 18 19 20 21 22 23 ... 125
Перейти на страницу:

Diafragmo. — 1. Muskolo, kiu apartigas la bruston de la ventro. — 2. En optikaj aparatoj: disketo kun truo en la mezo, por ne allasi la flankajn radiojn de la lumo.

Diagnostiko. Parto de l’ medicino, pri la metodoj ekkoni la malsanojn. Diagnostika. De diagnostiko, koncernanta diagnostikon.

Diagnozi. Ekkoni ies malsanon laŭ la simptomoj. Diagnozo. Ekkono de malsano.

Diagonalo (Geom.). Rekta linio, kuniganta la suprojn de du kontraŭaj anguloj de multlatero. Diagonala. Havanta la direkton de diagonalo. Diagonale. En diagonala direkto.

Diakono. Religiulo je unu grado malpli alta, ol pastro.

Dialekto. Variaĵo de lingvo: Esperanto ne havas dialektojn, ĉar de la komenco de sia ekzistado ĝi havas literaturon, kiu fiksas la lingvon.

Dialektiko. Arto rezoni metode.

Dialogo. — 1. Interparolado. — 2. Literatura verko en formo de interparolado.

Diamanto. La plej multekosta kaj malmola ŝtono, konsistanta el kristaligita karbono.

Diametro (Geom.). Rekta linio pasanta tra la centro de cirklo kaj kuniganta du ĝiajn punktojn. Diametra. Havanta direkton de diametro.

Dianto (Bot.). Vegetaĵo el la familio de la kariofilacoj, kun belaj floroj (Dianthus).

Diapazono. Skalo de tonoj de muzika instrumento aŭ de persono: La diapazono de l’ homa voĉo ampleksas du oktavojn.

Diboĉi. Nemodere trinki, manĝi, sekse vivi. Diboĉo. Konduto de diboĉulo.

Diboĉigi. Fari iun diboĉanta. Diboĉulo. Persono, kiu diboĉas.

Didaktiko. Arto instrui.

Didelfo (Zool.). Klaso de mambestoj kun sako por porti la idojn (Didelphia).

Dieto. — 1. Sindeteno kompleta aŭ parta ĉe manĝaĵoj, kaŭze de malsano. — 2. Reguloj de nutrado aŭ sinnutrado: lakta dieto.

Difekti. Fari ion neuzebla, netaŭga per rompo, fendo k.t.p.: difekti maŝinon. Difekto. Malbonigo per rompo, fendo. k.t.p. Sendifekta. Nedifektita. Komparu: Malbonigi.

Diferenco. Malsameco, malsamaj ecoj de du objektoj, personoj aŭ ideoj: la diferenco inter la lingvoj sveda kaj dana estas tre malgranda. Diferenca. Kiu havas malsamajn ecojn: diferenca de io per io. Diferencigi. Fari ion diferenca.

Difini. Mallonge kaj precize klarigi la sencon: difini la sencon de vorto. Difino. Mallonga kaj preciza klarigo de la senco. Komparu: Destini, determini.

Difterito (Med.). Malsano de la gorĝo, karakterizata de membranoj.

Diftongo. Kuniĝo de du vokalaj sonoj en unu, en kiu tamen ambaŭ primitivaj sonoj estas distingeblaj: Aŭ, eŭ estas diftongoj.

Digo. Akvobaro el tero, brikoj aŭ ŝtonoj ĉe maro aŭ rivero: En banejoj oni promenas sur la digo. Digi. Bari akvon per digo.

Digesti. Solvi nutraĵon per specialaj sukoj en la stomako kaj intestoj, por ĝin asimili. Digesto. Funkcio de tio, kio digestas. Digestebla. Kiu povas esti digestita: La lakto estas nutraĵo facile digestebla.

Diismo. Religia sistemo, bazita sur la natura kredo je unu Dio kaj malakceptanta ĉiun proklamitan kredon. Komparu: Teismo.

Dika. Havanta grandan dimension (ne en la direkto de la larĝeco kaj alteco): dika homo, dika libro. Dikeco. — 1. Eco de tio, kio estas dika. — 2. Grado de dikeco: La dikeco de ĉi tiu vitro estas 5 milimetroj. Maldika. Havanta malgrandan dimension (ne en la direkto de larĝeco kaj alteco): maldika folio.

Dikti. — 1. Legi, diri ion al persono, kiu tuj ĝin skribas: dikti leteron. — 2. Inspiri: Singardo, diktita de saĝo. Diktaĵo. Tio, kio estas diktata: La lernanto faris dek erarojn en la diktaĵo.

Diktatoro. Provizora ĉefo de ŝtato kun absoluta povo.

Dilemo. Malfacila elekto inter du ekstremoj.

Diletanto. Persono, kiu ne profesie sin okupas per arto, scienco. Komparu: Amatoro.

Diligenta. Laborema, zorgema: diligenta homo, diligenta studado. Diligento. Laboremo, zorgemo. Diligente. Laboreme, zorgeme. Maldiligenta. Mallaborema, malzorgema.

Dimanĉo. La unua tago de la semajno, la festa tago, la tago de la ripozo.

Dimensio. Ĉiu el la tri direktoj, en kiuj oni mezuras korpojn: larĝeco, longeco kaj alteco.

Diminutivo. Vorto, formita el alia vorto, por esprimi malgrandan objekton de la sama speco: domo, dometo.

Dinamo. Elektra maŝino, kiu aliformigas meĥanikan energion en energion elektran.

Dinamiko. Parto de la meĥaniko, pri la movo de la korpoj kaj pri la movantaj fortoj.

Dinamismo. Filozofia doktrino, laŭ kiu ia universo kaj ĝiaj elementoj materiaj estas nenio alia, ol agantaj fortoj.

Dinamito. Eksploda substanco, konsistanta el nitroglicerino kaj silikaj substancoj (sablo).

Dinamometro. Instrumento, servanta por mezuri la fortojn de la homo, ĉevalo, k.t.p.

Dinastio. Serio de regnestroj, apartenantaj al la sama familio kaj heredantaj la tronon unu de alia: la dinastio de Habsburgoj.

Dioskoreacoj (Bot.). Familio de unukotiledonaj vegetaĵoj.

Diplomo. Oficiala dokumento, per kiu registaraj povoj, scienca institucio, k.t.p., atestas ies sciencan titolon, privilegiojn, k.t.p.: diplomo de profesoro, diplomo pri nobeleco. Diplomi. Doni al iu diplomon: Diplomita profesoro de Esperanto.

Diplomato. — 1. Supera ŝtata oficistoj kies okupo estas trakti kun alilanda, registaroj. — 2. Persono, scianta lerte trakti kun aliaj; ruzulo. Diplomata. De diplomato; posedanta la ecojn de diplomato». Diplomate. En diplomata maniero.

Diplomatio. Arto trakti kun alilandaj registaroj.

Diri. Esprimi sian penson per vortoj, voĉe. Diro. Tio, kion oni diris: saĝa diro» Antaŭdiri. Konigi tion, kio estas okazonta: antaŭdiri la sorton, antaŭdiri la veteron. Kontraŭdiri. Esprimi per sia respondo kontraŭan opinion.

Direkcio. Estraro kaj ĝia oficejo.

Direkti. — 1. Turni al la celata loko, objekto: direkti ŝipon, paŝojn, rigardon. — 2. Konduki aferojn publikajn aŭ privatajn, precipe per ordonoj, kontrolo k.t.p.: direkti oficon, aferojn. Direkto. — 1. Ago de tiu, kiu direktas. — 2. Loko, flanko, al kiu oni direktas; vojo, linio, laŭ kiu oni direktas.

Direktoro. Ĉefo, direktanta oficon, institucion: direktoro de banko, de liceo.

Direktorio. — 1. Direkcio. — 2. Provizora registaro en Francujo dum la revolucio (1795-1799).

1 ... 15 16 17 18 19 20 21 22 23 ... 125
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)