Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Лингвистика » Vortaro de Esperanto 1910
Vortaro de Esperanto 1910 - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Vortaro de Esperanto 1910

Электронная книга - «Vortaro de Esperanto 1910». Краткое содержание книги:

La «Vortaro de Esperanto» de Kazimierz Bein, pseŭdonime Kabe, el la jaro 1910 estas la unua difinvortaro de Esperanto. Kvankam historia vortaro de antaŭ pli ol cent jaroj, ĝi daŭre estas interesa. Ĉefe ĝi helpas al la kompreno de la vort-trezoro de l’ Fundamento de Esperanto, publikigita en 1905. Krome ĝi fariĝis modelo por la posta Plena Vortaro de Esperanto de 1930 / 1934, el kiu evoluis la Plena Ilustrita Vortaro de 1970, 2002 kaj 2005. En tiu kvazaŭnorma verko troveblas spuroj el la Kabe-vortaro ĝis en nia epoko.
Al la korektita dua reeldono estas aldonita la «Listo de Propraj Nomoj», kiujn Kabe proponis en la sama jaro 1910. Estas tre probable, ke Kabe origine planis, ke Vortaro kaj Listo kune formu unu verkon, kiu fine tamen restis torso. La reeldono nun rekonstruas tiun intencon.
(Kabe [t.e. KAzimierz BEin]. Vortaro de Esperanto. Senŝanĝa represo de la eldono Pariza de 1910. Kun enkonduko kaj komentoj de Bernhard Pabst. Stato: 2014-01-05.)
1 ... 18 19 20 21 22 23 24 25 26 ... 125
Перейти на страницу:

Efekto. Impreso de arta objekto, de spektaklo, kiu forte altiras la atenton, kortuŝas: efekto de dramo, de pentraĵo, de parolado.

Efektiva. Kiu vere ekzistas, ne ŝajna: La efektiva nombro de Esperantistoj estas multe pli granda, ol tiu de l’ enskribitaj en la adresaroj. Efektivigi. Plenumi, realigi: efektivigi planon. Efektiviĝi. Plenumiĝi, realiĝi.

Efemera. Mallongedaŭra, rapide pasanta: La beleco estas efemera.

Efiki. Kaŭzi rezultaton: Post longa uzado la medikamentoj ne efikas plu. Ekzemplo efikas pli bone ol admonoj. Efiko. Ago de tio, kio efikas, rezultato de la agado. Efika. Kiu havas efikon. Efikeco. Eco de tio, kio efikas. Senefika. Kiu restas sen efiko.

-Eg. Sufikso, esprimanta pli altan, pli fortan gradon: pordo de ĉambro, pordego de domo; varma akvo = kies temperaturo estas iom pli alta, ol nia, varmega akvo = proksima al la bolado.

Egala. — 1. Same granda, sama, ne diferenca: egala nombro, egala talento. — 2. Kies partoj ne diferencas unuj de alia: egala voĉo, egala paŝado. Egalaĵo. Du egalaj grandoj, kunigitaj per la signo de la egaleco: A=B. Egaleco. Eco de tio, kio estas egala. Egali. Esti egala: Du grandoj, kiuj egalas trian, egalas unu la alian. Egaligi. Fari ion egala: egaligi la ŝancojn. Egaliĝi. Fariĝi egala. Egalvalora. Havanta saman valoron. Komparu: Analogia, parenca, simila.

Egoismo. Memamo, malvirto de persono, kiu zorgas nur pri si mem; kontraŭo de altruismo.

Egoisto. Persono, kiu amas nur sin mem, kiu zorgas nur pri si mem.

Eĥo. Sono, klare reflektita de malproksima supraĵo: eĥo de montoj.

-Ej. Sufikso, esprimanta lokon, destinitan por io: preĝejo, lernejo.

Ek-. Prefikso, esprimanta komencon de ago, momentan agon: eksalti, ekkrii.

Ekipi. Provizi per ĉio necesa, precipe por batalo: ekipi regimenton, ekipi ŝipon.

Eklektika. Kiu elektas el politikaj, filozofiaj doktrinoj tion, kio ŝajnas plej taŭga, plej proksima al la vero: eklektika aŭtoro, eklektika filozofio.

Eklektikismo. Sistemo, filozofio eklektika: Viktoro Cousin estas la ĉefo de la spiritualista eklektikismo.

Eklezio. — 1. Religia dogmaro: La katolika eklezio. — 2. Anaro de religio: forigi el eklezio per ekskomuniko.

Eklipso (Astr.). Mallumiĝo de astro: kompleta, parta eklipso de la suno, de la luno.

Ekliptiko (Astr.). Orbito de la ŝajna rondiro de la suno ĉirkaŭ la tero.

Eklogo. Idilio (en la antikva poezio).

Ekonomo. Administranto de domo, de bieno.

Ekonomio. Sistema ordo kaj ŝparemo en la elspezoj, en la administrado kaj mastrumado de domo, de monaj aferoj. Ekonomio politika. Scienco pri la produktado kaj dividado de la sociaj riĉaĵoj. Ekonomiisto. Scienculo, studanta la politikan ekonomion.

Ekrano. — 1. Kadro sur piedoj kun tuko, starigata antaŭ kamenoj. — 2. Kadro kun blanka tuko aŭ simple streĉita blanka tuko, sur kiun oni ĵetas luman bildon de objekto.

Eks-. Prefikso: iama; kiu estis, sed ne estas plu: eksoficiro.

Ekscelenco. Titolo de generaloj kaj civilaj altranguloj: Lia ekscelenco, la ministro de la eksteraj aferoj.

Ekscentra. — 1. Havanta malsaman centron: Du cirkloj estas ekscentraj, se unu ĉirkaŭas la alian, sed ĉiu havas apartan centron. — 2. Kies centro de turnado ne koincidas kun la geometria centro: Ekscentraj aparatoj estas uzataj en la vapormaŝinoj. Ekscentre. En ekscentra maniero. Ekscentreco. Eco de tio, kio estas ekscentra.

Eksceso. Tio, kio transpasas la limojn de leĝeco, bonmoreco, sobreco: ekscesoj de tirano, ekscesoj en la manĝado kaj trinkado.

Eksciti. Kaŭzi vivan agadon de io: eksciti la nervojn, eksciti la scivolemon. Ekscito. Tio, kio ekscitas: La kuracisto ordonis al la malsanulo eviti ĉiujn ekscitojn. Eksciteco. Stato de tiu, kiu estas ekscitita. Komparu: Inciti, instigi, stimuli.

Ekskluzive. — 1. Esceptinte ĉion alian: Li laboras ekskluzive por Esperanto. — 2. Ne kalkulante, ne enhavante: De Januaro ĝis Aprilo ekskluzive = Januaro, Februaro kaj Marto.

Ekskomuniki. Forigi per malbeno el la anaro de eklezio. Ekskomuniko. Ago de tiu, kiu ekskomunikas: la papa ekskomuniko.

Ekskremento. Digestitaj substancoj, eligitaj el la besta organismo.

Ekskurso. Malgranda vojaĝo, promeno por plezuro, por scienca celo: ekskurso sur montojn, botanika ekskurso.

Ekspansio. Okupo de pli vasta spaco, disvastiĝo: ekspansio de gaso, kolonia ekspansio de ŝtato, Ekspedi. Sendi al difinita loko: ekspedi leteron, komercaĵon, armeon.

Eksperimento. Esploro de fenomeno, produktata de la esploranto mem: La refrakton de la radioj de la lumo oni esploras per eksperimentoj, la eklipsojn de la suno — per observoj.

Eksperto. — 1. Homo tre sperta en io: Eksperto en la modo. — 2. Specialisto elektita de juĝantaro por esplori aferon kaj diri sian opinion pri ĝi: kuracisto eksperto.

Ekspertizo. Esploro de eksperto.

Eksplodo — 1. Subita kaj brua formiĝo de granda kvanto da gasoj: eksplodo de pulvo. - 2. Fig.: eksplodo de kolero, de ĝojo. Eksplodigi. Kaŭzi eksplodon: eksplodigi bombon. Eksplodema. Kiu facile eksplodas: Pulvo, nitroglicerino, melinito estas eksplodemaj substancoj.

Ekspluati. — 1. Fari uzon de io, havi profiton de io: ekspluati fabrikon, ekspluati siajn kapablojn. — 2. Uzi por si la fruktojn de ies laboro sen sufiĉa rekompenco: ekspluati subulon. — 3. Trouzi: ekspluati ies paciencon. Ekspluato. Ago de tiu, kiu ekspluatas.

Eksporti. Transporti en la eksterlandon la produktaĵojn de la industrio: Francujo eksportas multe da vino. Eksporta. Kiu eksportas: eksporta komerco. Eksporto. Ago de tiu, kiu eksportas. En Anglujo la importo superas la eksporton. Eksportanto. Persono, lando, kiu eksportas: La ĉefaj eksportantoj de la greno estas: Argentino, Unuigitaj Ŝtatoj, Rusujo.

Ekspozicio. Kolekto de produktaĵoj de artoj aŭ de industrio, kunmetitaj en speciala salono aŭ konstruaĵo, por esti rigardataj de la publiko: ekspozicio de belartoj, universala ekspozicio.

1 ... 18 19 20 21 22 23 24 25 26 ... 125
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)