Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Лингвистика » Vortaro de Esperanto 1910
Vortaro de Esperanto 1910 - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Vortaro de Esperanto 1910

Электронная книга - «Vortaro de Esperanto 1910». Краткое содержание книги:

La «Vortaro de Esperanto» de Kazimierz Bein, pseŭdonime Kabe, el la jaro 1910 estas la unua difinvortaro de Esperanto. Kvankam historia vortaro de antaŭ pli ol cent jaroj, ĝi daŭre estas interesa. Ĉefe ĝi helpas al la kompreno de la vort-trezoro de l’ Fundamento de Esperanto, publikigita en 1905. Krome ĝi fariĝis modelo por la posta Plena Vortaro de Esperanto de 1930 / 1934, el kiu evoluis la Plena Ilustrita Vortaro de 1970, 2002 kaj 2005. En tiu kvazaŭnorma verko troveblas spuroj el la Kabe-vortaro ĝis en nia epoko.
Al la korektita dua reeldono estas aldonita la «Listo de Propraj Nomoj», kiujn Kabe proponis en la sama jaro 1910. Estas tre probable, ke Kabe origine planis, ke Vortaro kaj Listo kune formu unu verkon, kiu fine tamen restis torso. La reeldono nun rekonstruas tiun intencon.
(Kabe [t.e. KAzimierz BEin]. Vortaro de Esperanto. Senŝanĝa represo de la eldono Pariza de 1910. Kun enkonduko kaj komentoj de Bernhard Pabst. Stato: 2014-01-05.)
1 ... 13 14 15 16 17 18 19 20 21 ... 125
Перейти на страницу:

Dato. Precize difinita tempo (jaro, monato kaj tago), en kiu okazis aŭ okazos iu fakto: dato de naskiĝo. Dati. Meti, surskribi daton: dati leteron. Datreveno. Jubileo.

Dativo. Kazo, kiu estas formata per la aldono de la prepozicio aclass="underline" Doni al knabo, aparteni al patro, simila al simio.

Daturo (Bot.). Speco de venenaj arboj kaj arbetoj el la familio de l’ solanacoj (Datura stramonium).

Daŭri. Ekzisti pli longe ol unu momenton; ne ĉesi: La sieĝo daŭris tri jarojn. La pluvo daŭras. Daŭro. Tempo, dum kiu io daŭras: fini la laboron en la daŭro de unu horo. Daŭrigi. Senhalte fari, ne ĉesigi, ne interrompi: daŭrigi laboron. Daŭrigo. Daŭrigata laboro, verko: La daŭrigo de nia artikolo aperos en la sekvonta numero.

De. — 1. Prepozicio, per kiu estas esprimata: a) Posedo: domo de l’ reĝo. b) Komenca punkto en la tempo aŭ spaco (en rekta kaj figura senco): de la mateno ĝis la vespero, de Parizo ĝis Barcelono, salti de arbo. De kiu vi ricevis la libron? c) Kaŭzo, aŭtoro de ago: morti de ĉagreno. La urbo estas sieĝata de la malamikoj. d) Kvalito: homo de granda talento. — 2. Prefikso, esprimanta komencan punkton en la spaco, malproksimigon: demeti, desalti.

Debati. Interŝanĝi opiniojn en scienca kunveno, en parlamento. Debato. Interŝanĝo de opinioj en scienca kunveno, en parlamento. Komparu: Diskuti, disputi.

Debeto. — 1. Ŝuldo, ŝuldoj. — 2. Maldekstra flanko de komercaj libroj, sur kiu oni enskribas la ŝuldojn al la posedanto. Debeti. Enskribi en la debeton: debeti ies konton, debeti iun.

Debito. Facila vendado: La komercaĵo havas grandan debiton = estas volonte aĉetata.

Deci. Esti konforma, koncerne la manierojn kaj konduton, al la reguloj de la moraleco kaj bonmoreco: Vi aperas duone senvestigita; ĉu tio decas? Deca. Kiu decas. Dece. En deca maniero.

Decembro. La dekdua, lasta monato de l’ jaro.

Decidi. Post pripenso konkludi, kion oni devas fari: Oni decidis aranĝi en la jaro 1909 du esperantistajn kongresojn. La juĝantaro decidis provizore liberigi la akuziton. Decidema. Kiu facile decidas kiu kategorie decidas: homo ne decidema = ŝanceliĝema.

Decilitro. Dekono de litro.

Decimala. Kiu havas kiel bazon la nombron dek: decimala sistemo, decimala partumo.

Decimetro. Dekono de metro.

Deĉifri. Legi ion, kio estas nelegeble skribita: deĉifri vorton, deĉifri leteron. Deĉifro. Ago de tiu, kiu deĉifras.

Dediĉi. — 1. Donaci sian verkon al iu kaj fari pri tio surskribon: «Al S° M. respektplene dediĉas la aŭtoro». — 2. Fervore uzi, fervore oferi: dediĉi sian laboron por la bono de aliaj; sin dediĉi al la politiko.

Dedukti. Fari konkludojn el la tuto pri la detaloj. Dedukto. Konkludo, farata el la tuto pri la detaloj.

Defendi. Helpi tion, kio estas atakata: defendi iun kontraŭ io; defendi per armiloj; defendi per vortoj. Defendo. Ago de tiu, kiu defendas. Defendanto. Homo, kiu defendas: defendantoj de sieĝata urbo.

Deficito. Tio, kio mankas, por ke la elspezoj ne superu la enspezojn: La kompanio fermis la jaron per deficito da 10 000 fr.

Definitiva. Konkluda, fina, decida: definitiva respondo. Definitive. En definitiva maniero.

Degeli. Fluidiĝi de la varmo: Sur altaj montoj la neĝo neniam degelas. Degelo. — 1. Stato de tio, kio degelas; fluidiĝo, kaŭzita de la varmo. — 2. Varma vetero post frosto: Dum la degelo la koto kovras la stratojn.

Degeneri. Perdi la kvalitojn de la raso aŭ speco, perdi fizikan aŭ moralan valoron: La krimuloj estas degenerintaj homoj. Degenero. Stato de tiu, kiu degeneras. Degenerigi. Forpreni fizikan aŭ moralan valoron, senigi je la kvalitoj de la raso aŭ speco: La alkoholo degenerigas.

Degradi. Senigi iun je la rango; malaltigi ies rangon: degradi oficiston, degradi oficiron.

Deĵori. Plenumi la servon en difinita tago aŭ nokto konforme al antaŭpreparita serva ordo: Deĵori ĉiun trian nokton. Deĵoranto. Persono, kiu deĵoras.

Dek. Nombro 10. Deko. Substantiva formo de dek: dek soldatoj, deko da soldatoj.

Dekadenco. Komenco de ruino: dekadenco de literaturo, de bonmoreco.

Dekagramo. Dek gramoj.

Dekametro. Dek metroj.

Dekano. — 1. Ĉefo de eklezia distrikto, konsistanta el kelke da paroĥoj. — 2. Ĉefo de fakultato.

Deklami. Voĉe legi aŭ diri memore versaĵon aŭ alian literaturan verkon, speciale zorgante pri la oratora akcento; paroli kun emfazo. Deklamo. Ago de tiu, kiu deklamas.

Deklari. Oficiale, solene konigi. Deklaro. Oficiala, solena konigo.

Deklaracio. Oficiala, solena komunikaĵo: La deklaracio de Bulonjo.

Deklinacio. Gramatika ŝanĝo de l’ substantivoj, adjektivoj kaj pronomoj laŭ la kazoj kaj nombroj.

Deklivo. Supraĵo, klinita al la horizonto: deklivo de monto. Dekliva. Klinita al la horizonto. Komparu: Abrupta, kruta.

Dekoracio. — 1. Artistaj ornamaĵoj: dekoracio de domo, de ĝardeno. — 2. Pentritaj toloj, prezentantaj domojn, arbojn, k.t.p. sur la scenejo. — 3. Ordeno: ricevi dekoracion.

Dekreto. Decido, ordono de supera ŝtata povo: Dekreto de reĝo. Dekreti. Decidi, konigi per dekreto.

Dekstra. Kiu troviĝas ĉe la flanko, kontraŭa al la flanko de l’ koro. Dekstre. Ĉe la dekstra flanko. Dekstren. Al la dekstra flanko. Maldekstra. Kiu troviĝas ĉe la flanko de la koro. Maldekstre. Ĉe la maldekstra, flanko. Maldekstren. Al la maldekstra flanko. Maldekstrulo. Kiu uzas ordinare la maldekstran manon anstataŭ la dekstra.

Delegi. Sendi iun, kiel reprezentanton: delegi por la kongreso. Delegito. Persono delegita.

Delegacio. Delegitaro.

Delikata. — 1. Ne forta, facile malbonigebla, facile rompebla: delikata sano, delikata instrumento, delikata vazo. — 2. Ne vulgara, de alta kvalito: delikata viando. — 3. Sentema; evitanta ofendi aliajn per sia konduto: delikata homo. Delikateco. Eco de tio, kio estas delikata. Maldelikata. Forta, nefacile malbonigebla. — 2. Vulgara de malalta kvalito. — 3. Nesentema; ofendanta aliajn per sia konduto. Komparu: Subtila.

Delfeno (Zool.). Speco de raba mambesto, vivantaj en la maroj, longa ĝis 3 m. el la familio de l’ balenoj (Delphinus delphis).

1 ... 13 14 15 16 17 18 19 20 21 ... 125
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)