Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 145 146 147 148 149 150 151 152 153 ... 322
Перейти на страницу:

Li streĉis suben la du belformajn brakojn kaj donis po longfingran manon al la hobitoj. La tutan tagon ili kunpromenis en la arbaro, kantante kaj ridante; ĉar Rapidtrunko ofte ridis. Li ridis kiam aperis la suno de post nubo, li ridis kiam ili alvenis rojon aŭ fonton: tiam li kliniĝis kaj malsekigis plaŭde siajn piedojn kaj kapon per akvo; li ridis kelkfoje pro ia bruo aŭ flustro inter arboj. Kiam ajn li vidis sorpujon li haltis kelkan tempon elstreĉinte siajn brakojn, kantis kaj balanciĝis dumkante.

Je noktiĝo li kondukis ilin al sia enta domo: nenio krom muskokovrita ŝtono starigita sur gazoneroj sub verda teramaso. Sorpujoj kreskis cirkle ĉirkaŭ ĝi, kaj troviĝis akvo (kiel en ĉiuj entaj domoj), fonto bobelanta el la teramaso. Ili interparolis kelkan tempon, dum mallumo kovris la arbaron. Ne malproksime la voĉoj de la Entmuteo estis ankoraŭ aŭdeblaj; sed nun tiuj ŝajnis pli profundaj kaj malpli lakonaj, kaj de tempo al tempo iu granda voĉo leviĝis en alta kaj rapidiĝanta muzikeco dum la aliaj forvelkis. Sed apud ili Bregalado parolis milde en ilia propra lingvo, preskaŭ flustre; kaj ili sciiĝis, ke li estas popolano de Haŭtŝelo, kaj la tereno, en kiu ili loĝis, estis perfortita. Tio ŝajnis al la hobitoj tute sufiĉe klarigi lian “rapidecon” almenaŭ rilate la orkojn.

— En mia hejmo estis sorpujoj, — diris Bregalado, mallaŭte kaj malĝoje, — sorpujoj, kiuj enradikiĝis kiam mi estis entido, antaŭ multaj multaj jaroj en la kvieto de la mondo. La plej maljunaj estis plantitaj de la entoj en provo komplezi la entedzinojn, sed tiuj rigardis ilin, ridetis kaj diris, ke ili scias, kie kreskas floraro pli blanka kaj fruktoj pli riĉaj. Tamen neniuj arboj el tiu raso, la popolo de la Rozo, tiom belas laŭ mi. Kaj tiuj arboj kreskis, kreskadis ĝis ĉies ombro similis verdan halon, kaj iliaj ruĝaj beroj en la aŭtuno estis ŝarĝo, belo kaj mirindaĵo. Birdoj kutimis veni tien multnombre. Mi ŝatas birdojn, eĉ kiam ili babilaĉas; kaj la sorpujoj disponas pli ol sufiĉe da beroj. Sed la birdoj iĝis neamikecaj kaj avidaj kaj ŝiris la arbojn, teren ĵetis la fruktojn kaj ne manĝis ilin. Poste venis orkoj kun hakiloj kaj fortranĉis miajn arbojn. Mi venis kaj vokis ilin laŭ iliaj longaj nomoj, sed ili ne vibris, ili nek aŭdis nek respondis: ili kuŝis mortintaj.

Ho Orofarna, Lasemista, Karnemirja! Ho sorpoarbo, ĉe la hararo la floroj kiom blankis! Ho aorpoarb, mi vin vidis ĉarmi, kiam somer’ ne mankis, la ŝelo helis,folioj belis, tre mildis voĉa sono: kaj jen surkape kiom tre frape or-ruĝis via krono! Ho sorpoarboj, jam mortaj haroj sekas kaj grizas lame; la kron’ kaputas, la voĉo mutas, silenta porĉiame. Ho Orofarna, Lasemista, Karnemirja!

La hobitoj endormiĝis aŭdante la mallaŭtan kantadon de Bregalado, kiu ŝajnis lamenti multlingve pri la pereo de la arboj, kiujn li amis.

Ankaŭ la postan tagon ili pasigis en lia societo, sed ili ne vagis malproksime de lia “domo”. La pliparton de la tempo ili sidis silente sub ŝirmo de la teramaso, ĉar la vento pli malvarmis, kaj la nuboj estis pli densaj kaj pli grizaj; malmultis la sunlumo, kaj malproksime la voĉoj de la entoj ĉe la Entmuteo plu leviĝis kaj subeniĝis, foje laŭtaj kaj fortaj, foje malaltaj kaj malĝojaj, foje pli rapidaj, foje malrapidaj kaj solenaj kiel mortkanto. Venis la dua nokto, kaj daŭre la entoj konklavis sub hastaj nuboj kaj intermitaj steloj.

La tria tago aŭroris malbela kaj ventoplena. Je sunleviĝo la entaj voĉoj leviĝis bruege kaj poste fordampiĝis denove. Kun pasado de la mateno, la vento malfortiĝis, kaj la aero iĝis atendeme peza. La hobitoj povis vidi, ke Bregalado aŭskultas atente, kvankam por ili en la kavaĵo de lia enta domo la sono de la Entmuteo mallaŭtis.

Venis la posttagmezo, kaj la suno, irante okcidenten al la montaro, elsendis longajn flavajn radiojn inter la fendetoj kaj truetoj de la nuboj. Subite ili konstatis, ke ĉio tre kvietas; staris la tuta arbaro en aŭskulta silento. Kompreneble, la entaj voĉoj ĉesis. Kion tio signifis? Bregalado estis staranta rekte kaj streĉite, rerigardante norden al Derndinglo.

Tiam aŭdiĝis krake kriego sonora: ra-hum-ra! La arboj vibris kaj kurbiĝis kvazaŭ ventobato trafus ilin. Sekvis alia paŭzo, kaj poste marŝmuziko komenciĝis kiel solenaj tamburoj, kaj super la ruliĝantaj taktoj kaj batoj ŝveliĝis voĉoj kantantaj alte kaj forte.

Ni venas kure kuntambure: ta-runda runda runda rure! La entoj venis: ĉiam pli proksime kaj pli laŭte leviĝis ilia kanto:
Ni venas korne kaj tambure: ta runa-runa runa rure!

Bregalado levis la hobitojn kaj elpaŝis el sia domo.

Postnelonge ili vidis alproksimiĝi la marŝantan linion: la entoj svingiĝis antaŭen al ili grandpaŝe suben laŭ la deklivo. Arbobarbo antaŭis, kaj proksimume kvindek kunuloj sekvis lin po du egalpaŝe piede, batante la takton sur la koksoj per siaj manoj. Kiam ili alproksimiĝis, videblis la ekbriloj kaj flagroj en iliaj okuloj.

— Hum, hom! Jen ni venas kun eksplodo, jen ni venas finfine! — vokis Arbobarbo ekvidante Bregaladon kaj la hobitojn. — Venu, aliĝu al la Entmuteo! Ni ekiras. Ni ekiras al Isengardo!

— Al Isengardo! — la entoj kriis multvoĉe.

— Al Isengardo!

Al Isengardo! malgraŭ gardo de l’ ĉirkaŭaj ŝtonaj pordoj; al Isengard’ enforta ard’ dum ŝtone nudas ĝiajfortoj, ni iras, iras al milito, disfaligi ĝin kun spito; ĉar brulas trunk’ kaj branĉoj brulas,forno muĝas — al milito! Al land’ agaca marŝ’ minaca, ni tambure venas, venas; al Isengard’ minace venas! Minace kaj milite venas!

Tiel ili kantis marŝante suden.

Bregalado brilokule aliĝis apud Arbobarbo. La maljuna ento nun reprenis la hobitojn kaj surŝultrigis ilin, kaj tiel ili rajdis fiere antaŭ la kantanta trupo kun batantaj koroj kaj kapoj alte tenataj. Kvankam ili atendis, ke okazos io finfine, mirigis ilin la ŝanĝiĝo envolvinta la entojn. Tio ŝajnis nun tiel subita, kiel la elverŝiĝo de tajdo delonge barita de digo.

— La entoj finfine decidiĝis iom rapide, ĉu ne? — Grinĉjo riskis diri post kelka tempo, kiam la kantado momente ĉesis kaj aŭdiĝis nur la batado de manoj kaj piedoj.

— Ĉu rapide? — diris Arbobarbo. — Hum! Jes ja. Pli rapide ol mi atendis. Efektive mi ne vidis ilin tiel agititaj jam treege longe. Ni entoj ne ŝatas agitiĝi; kaj ni neniam agitiĝas, krom se estas al ni klare, ke niaj arboj kaj niaj vivoj troviĝas en granda danĝero. Tio ne okazis en la Arbarego depost la militoj inter Saŭrono kaj la Homoj de l’ Maro. Estas la orka agado, la malrespondeca hakado — rárum — sen eĉ la malinda senkulpigo de fajronutrado, kiu kolerigis nin; kaj la perfido far la najbaro, kiu devus helpi nin. Sorĉistoj devus kompreni pli bone: ili ja komprenas pli bone. Ekzistas neniu malbeno en la elfa, la enta, aŭ en la lingvoj de homoj sufiĉe severa por tia perfido. Bas Sarumano!

— Ĉu vi efektive rompos la pordegon de Isengardo? — demandis Gaja.

— Ho, hm, nu, ni ja povus, vidu! Vi eble ne scias, kiom ni estas fortaj. Eble vi aŭdis pri troloj? Ili estas potence fortaj. Sed troloj estas nur surogatoj, kreitaj de la Malamiko en la Granda Mallumo, moke je la entoj, kiel orkoj estas surogataj elfoj. Ni estas pli fortaj ol troloj. Ni estas kreitaj el la ostoj de la tero. Ni povas disspliti ŝtonon samkiel arbradikoj, nur pli rapide, multe pli rapide, se niaj mensoj agitiĝis! Se ni ne estos dehakitaj aŭ fajre detruitaj aŭ sorĉitaj, ni povos disfendi Isengardon je splitoj kaj fende diserigi ĝiajn murojn.

— Sed Sarumano klopodos malhelpi vin, ĉu ne?

— Hm, ha, jes, tiel estas. Tion mi ne forgesis. Efektive mi longe pripensis tion. Sed, vidu, multaj entoj estas pli junaj ol mi, je multaj arbovivoj. Nun ili ĉiuj estas agititaj, kaj ilia menso direktiĝas al unusola afero: disrompo de Isengardo. Sed baldaŭ ili komencos pensi denove: ili trankviliĝos iom, kiam ni sorbos nian vesperan trinkaĵon. Kian soifon ni havos! Sed lasu ilin nun marŝi kaj kanti! Longa vojo estas irota kaj antaŭ ni estas tempo por pensado. Valoras, ke ni ekiris.

1 ... 145 146 147 148 149 150 151 152 153 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)