Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Прочая поэзия » Eŭgeno Onegin (Fragmentoj)
Eŭgeno Onegin (Fragmentoj) - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Eŭgeno Onegin (Fragmentoj)

Электронная книга - «Eŭgeno Onegin (Fragmentoj)». Краткое содержание книги:

Аннотация

Eŭgeno Onegin (Fragmentoj)
1 ... 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12
Перейти на страницу:

7

XXXIV
Nun aĉas niaj vojpavimoj, putradas pontoj en forges', en la stacioj — puloj, cimoj malhelpas dormon per agres'; manĝejoj mankas. Nur stabile prezlisto pompas, senutile sur muro pendas ĝi: incit' kaj vana mok' por apetit'. Kaj dume vilaĝan'-ciklopo ĉe forĝa flam' kun ruĝa hel' kuracas flegme per martel' kreaĵon sveltan de Eŭropo, benante sulkojn ĉe vojrand' kaj kavojn de la patroland'.
XXXVIII
Kastel', adiaŭ, atestanto de l' eksa glor'. Ne haltu, nu! Jam blankas fostoj ĉe la rando de l' urbo. Laŭ Tverskaja plu kaleŝo flugas trans kavetoj. Preteras budoj, inoj, sledoj, lanternoj, buboj, apotek', vendistoj, buĥaran'-uzbek', palacoj, temploj kaj ĝardenoj, butikoj kun diversa var', bulvardoj, turoj, kozakar', kabanoj, modaj magazenoj, balkon', leonoj ĉe pordeg', sur krucoj — da monedoj greg'.

9

XIII
Lin ekobsedis maltrankvilo, neretenebla vojaĝem' (turmenta, vere, vivostilo, ne multaj ĝin elektas mem). Do li forlasis la bienon, de kampoj kaj arbar' serenon — kun sanga ombro en imag', hantinta lin je ĉiu tag', kaj ekvojaĝis li sencele, kun sola sento en obsed'; sed ankaŭ pro vojaĝoj ted' subpremis baldaŭ lin kruele; samkiel Ĉackij, por final' revenis li — de ŝip' al bal'.
XIV
Sed jen la homamas' ektremis flustreto kuris tra la hal'… Al la mastrino dam' alvenis ŝin sekvis grava general'. Ŝi estis tute ne rapida, ne parolema kaj ne frida, sen arogeco por impres', sen pretendemo je sukces', sen afektetoj laŭ la rolo, sen la imita fals-kondut'… Kviete simplis ŝi en tut', aspektis ŝi kiel simbolo du comme il faut…
1 ... 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)