Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Прочая поэзия » Eŭgeno Onegin (Fragmentoj)
Eŭgeno Onegin (Fragmentoj) - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Eŭgeno Onegin (Fragmentoj)

Электронная книга - «Eŭgeno Onegin (Fragmentoj)». Краткое содержание книги:

Аннотация

Eŭgeno Onegin (Fragmentoj)
1 ... 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12
Перейти на страницу:

6

XXI
L' poemon savis la hazardo; mi ĝin konservas en kajer': “Ho kial dronis en la tardo la ora tag' de primaver'? Kaj kion portos nova tago? Apenaŭ helpus la imago, mi vane kaptas per okul' la svagajn bildojn tra nebul'. Ĉu min mortiga sago pikos, aŭ preterflugos, je fortun' — egale! Ĉio bonas nun, al ĉio tempon sort' indikos: Benatas tago en seren', benatas de tenebro ven'!
XXII
“Aŭrore sunradio helos, triumfos tago super ter'; sed mi — probable, mi degelos en kripta ombro, en mister', kaj la memoron pri l' poeto englutos malrapida Leto. Forgesos tuta mondo min, sed vi ĉu venos, bel-virgin', por larmi super tombo frua kaj pensi: ja min amis li, al mi dediĉis kun pasi' aŭroron de la vivo ĝua!.. Alvenu, ho amik' de l' kor': nin benus nupto kaj amor'!..”
XXXIII
Agrablas vere — epigrame koleron veki de l' fiul'; agrablas vidi: li malame, klininte l' kornojn, en spegul' rigardas sin, kaj diri hontas, ke tie li sin mem renkontas; agrablas, se por infami' li stulte muĝos: estas mi! Eĉ pli agrablas — en trankvilo prepari ĉerkon por rival', kaj celi al la frunta pal' je la distanco de ĝentilo; sed al prapatroj sendi lin ne tre agrablos jam en fin'.

7

XXXIII
Se ni pli zorgos pri stimulo por bona kler', kun nobla cel', en estonteco (laŭ kalkulo de la filozofi-tabel', post kvin jarcentoj) vojoj, klare, ĉe ni ŝanĝiĝos senkompare: ŝoseoj ĉie tra Rusland' plektiĝos en abunda kvant'. Per larĝaj arkoj pontoj feraj transpaŝos super la akvar'; disigos montojn ni; sub mar' aperos volboj plenfieraj, kaj ĉiu pasaĝer-staci' disponos je restoraci'.
1 ... 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)