Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Лингвистика » Fundamenta krestomatio
Fundamenta krestomatio - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Fundamenta krestomatio

Электронная книга - «Fundamenta krestomatio». Краткое содержание книги:

Frua kolekto da diversaj iam modelstilaj verkoj en Esperanto,
originalaj kaj tradukitaj. (Nun tiu kolekto ne plu estas modelstila,
pro ties multaj eraroj; sed ĝi ja havas la historian valoron de
literatura monumento.)
«Ĉiuj artikoloj en la Fundamenta Krestomatio estas aŭ skribitaj de mi mem, aŭ — se ili estas skribitaj de aliaj personoj — ili estas korektitaj de mi en tia grado, ke la stilo en ili ne deflankiĝu de la stilo, kiun mi mem uzas.» (El la Antaŭparolo de Zamenhofo).
En la Krestomatio unue aperis la Esperanto-versio de la Fundamenta gramatiko.
Malgraŭ sia epiteto, ĉi tiu Krestomatio ne apartenas al
la Fundamento de Espesranto (kvankam ĝi entenas
unu ties tekston, la fundamentan Ekzercaron).
1 ... 81 82 83 84 85 86 87 88 89 ... 99
Перейти на страницу:
II Milaroj da steloj de l’ blua ĉiel’ Bril-lumas per fajr-iluminoj, Rigardas kun varmo, kun amo, kun saĝ’ Kiele okuloj virinaj. Rigardas la maron, kaj tiu ĉi mar’ Fosfore radias purpuron Kaj balanciĝetas, kaj ondo post ond’ Elĝemas voluptan plezuron. La veloj ne bruas ĉe l’ masto de l’ ŝip’, Rulitaj de la ŝipanaro, Sed lumas lanternoj sur ĝia ferdek’ Kaj sonas muzik’ sur la maro. Ŝipano muzikas per granda tambur’ Kaj la kuiristo per fluto, La ŝipa piloto — per violonĉel’, Kaj Smisen — trumpet’ per dufuta. Kaj cento da negroj, la seksoj en kun’, Krietas kaj saltas kaj dancas, Post ĉia eksalto la fera katen’ Sin brue kaj takte balancas. La negroj saltadas kun bruo kaj ĝoj’ Kaj iam negrin-belulino Alpremas plen-nudan amikon al si Kun voluptemeco senfina. La ekzekutisto kun gaja rigard’ Gvidadas la ordon sur ŝipo, Li estas de l’ balo la «Maître des plaisirs» Kaj danci invitas per vipo. Sonadas trumpeto, krakadas tambur’, Laŭtiĝas la bruo sovaĝa, Kaj ĉie vekiĝas la monstroj de mar’ Dormintaj en dormo malsaĝa. Duone-dormante alvenas skvalar’ En centoj, pikata de miro, Rigardas la ŝipon kun granda konfuz’, Ĉu eble montriĝos akiro. Sed ili rimarkas: la horo de l’ manĝ’ Ne estas ankoraŭ sonita, Kaj ĉiu oscedas per larĝa buŝeg’, De dentoj-segiloj plantita. Sonadas trumpeto, krakadas tambur’, La negroj dancadas sen fino, La skvaloj mordegas la vostojn al si Pro la malsatego obstina. Mi pensas, al ili ne plaĉas muzik’ Kiele al ĉia fripono. «Ne kredu al malmuzikema brutul’,» Eldiris poet’ Albiona. Sonadas trumpeto, krakadas tambur’, La negroj senlace baletas, Ĉe l’ alta fokmasto Minheer van Kek Rigardas ĉielon kaj petas: «Pro Kristo! konservu, plej sankta Sinjor’, La vivon al miaj sovaĝaj, Se ili ekpekis, vi scias, ho Di’, Ke ili ja estas malsaĝaj. «Pardonu Vi ilin, pro amo al Krist’, Mortinta por savo de l’ tero, — Ĉar se al mi restos ne pli ol tricent, Pereos la tuta afero.»
A. Kofman
1 ... 81 82 83 84 85 86 87 88 89 ... 99
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)