Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Лингвистика » Fundamenta krestomatio
Fundamenta krestomatio - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Fundamenta krestomatio

Электронная книга - «Fundamenta krestomatio». Краткое содержание книги:

Frua kolekto da diversaj iam modelstilaj verkoj en Esperanto,
originalaj kaj tradukitaj. (Nun tiu kolekto ne plu estas modelstila,
pro ties multaj eraroj; sed ĝi ja havas la historian valoron de
literatura monumento.)
«Ĉiuj artikoloj en la Fundamenta Krestomatio estas aŭ skribitaj de mi mem, aŭ — se ili estas skribitaj de aliaj personoj — ili estas korektitaj de mi en tia grado, ke la stilo en ili ne deflankiĝu de la stilo, kiun mi mem uzas.» (El la Antaŭparolo de Zamenhofo).
En la Krestomatio unue aperis la Esperanto-versio de la Fundamenta gramatiko.
Malgraŭ sia epiteto, ĉi tiu Krestomatio ne apartenas al
la Fundamento de Espesranto (kvankam ĝi entenas
unu ties tekston, la fundamentan Ekzercaron).
1 ... 80 81 82 83 84 85 86 87 88 ... 99
Перейти на страницу:
Kaj Iftah rigardas al sia ofero,       Al sia unuavidato … Subite… ho, tio ĉi estas ne vero …       Ŝi estas — filino l’ amata! La sola filino! Jehovo ĉiela! Ho, kia malico de l’ sorto kruela!
Kaj Iftah ĝemegas, disŝiras la veston       Kaj cindron sur kapon surŝutas, Kaj inter la viroj, volantaj ĝojfeston,       Li vortojn terurajn balbutas … Kaj ĉio mutiĝas. En kelke da horoj La Izraelujon ekprenas doloroj.
«Ne ploru, ho patro, ĉesigu la ĝemon       Kaj estu do viro ĝis fino. Vi faris promeson ne malsingardeman,       Ĉar kion signifas fraŭlino Kompare je miloj da viroj, savitaj Per la heroaĵoj, de Dio donitaj?
«Vi faris promeson glorindan, ĉar savo       De miloj per unu ofero Eterne estados faraĵo multbrava,       Belega, mirinda afero, Kaj timos nacioj la Izraelanojn, Ĉar ili ne ŝparas eĉ proprajn infanojn.
«Vi donu ekzemplon, plenumu la vorton,       Sciigu l’ amatan popolon, Ke ĝoje mi prenas nun tiun ĉi sorton,       Ke mi ne bezonas konsolon. Multegaj fraŭlinoj ekzistas, mi scias, Ĉe ni, kiuj mian mortiĝon envias.
«Nur unu malĝojo min pikas en koro —       Ke vi nun izola ekrestos, Ke en maljuneca kruela doloro       Ĉe vi parenculo malestos, Al vi li ne diros parolojn kunsentajn, Al vi li ne kombos la harojn arĝentajn.
«Ho, ve al mi! Kvankam brilados la nomo       De Iftah en ĉiu nacio, Sed Iftah ekmortos, kun li — lia domo:       Mi iras senfrukta al Dio. Ho ve al mi, patro! Vi nepon ne konos, Konsoloj el buŝo parenca ne sonos.
«Nun, patro amata, kun la amikinoj       Mi iros sur montojn najbarajn, Ni tie sur suproj, ĉe ŝtonaj ruinoj       Sonigos malĝojajn gitarojn Kaj kun la plorantaj eksonoj sonoraj Ni kantos pri miaj animaj doloroj:
«Ke mi ne ekĝuis la edzajn karesojn,       Ne portis infanon sub koro, Ne povis pliigi patrujajn sukcesojn       Per filoj, kovritaj de gloro, Ke mortas nun mia virgeco floranta Kun ĝojo multnombra, en ĝi troviĝanta.»
Ne trono altega sin levas sur placo, —       Sin levas altega lignaro; Ne krioj de ĝojo bruadas en spaco, —       Bruadas kaj ĝemas viraro, Kaj tie, en blanka vestaĵo el lino, Silente sursidas palega fraŭlino.
La viroj ĝemegas, la viroj sopiras,       Virinoj en larmoj plendronas, Sed Iftah kun torĉo brulanta aliras       Kaj fajron al lignoj aldonas, La lignoj ne volas kaj kontraŭ sin metas, Sed Iftah obstinas kaj pajlon enĵetas.
Kaj jen ekkriegis l’ amaso popola,       Kaj eĥo eksonis en valo. Bruliĝis subite la aro tremola       Leviĝis fumega vualo, Ekblovis, ekfajfis ventego kruela, L’ oferon alprenis al si la ĉielo. —
Kaj jen ĉiujare la izraelinoj       Kunvenas por plori sur montoj Kaj tie ĉi brilas la fajr’-iluminoj,       Sonadas malgajaj rakontoj, Kaj laŭte aŭdigas sonado de ĥoroj. L’aero pleniĝas de ĝemoj kaj ploroj
La izraelinoj parolas pri l’bela       Fraŭlino brulig-oferita Kaj dankas fervore al sankta ĉielo       Por venko de ĝi donacita, Kaj sendas al Dio petegojn humilajn Forigi de l’lando terurojn similajn.
A. Kofman
1 ... 80 81 82 83 84 85 86 87 88 ... 99
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)