Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Лингвистика » Vortaro de Esperanto 1910
Vortaro de Esperanto 1910 - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Vortaro de Esperanto 1910

Электронная книга - «Vortaro de Esperanto 1910». Краткое содержание книги:

La «Vortaro de Esperanto» de Kazimierz Bein, pseŭdonime Kabe, el la jaro 1910 estas la unua difinvortaro de Esperanto. Kvankam historia vortaro de antaŭ pli ol cent jaroj, ĝi daŭre estas interesa. Ĉefe ĝi helpas al la kompreno de la vort-trezoro de l’ Fundamento de Esperanto, publikigita en 1905. Krome ĝi fariĝis modelo por la posta Plena Vortaro de Esperanto de 1930 / 1934, el kiu evoluis la Plena Ilustrita Vortaro de 1970, 2002 kaj 2005. En tiu kvazaŭnorma verko troveblas spuroj el la Kabe-vortaro ĝis en nia epoko.
Al la korektita dua reeldono estas aldonita la «Listo de Propraj Nomoj», kiujn Kabe proponis en la sama jaro 1910. Estas tre probable, ke Kabe origine planis, ke Vortaro kaj Listo kune formu unu verkon, kiu fine tamen restis torso. La reeldono nun rekonstruas tiun intencon.
(Kabe [t.e. KAzimierz BEin]. Vortaro de Esperanto. Senŝanĝa represo de la eldono Pariza de 1910. Kun enkonduko kaj komentoj de Bernhard Pabst. Stato: 2014-01-05.)
1 ... 80 81 82 83 84 85 86 87 88 ... 125
Перейти на страницу:

Progresi. Iom post iom akiri pli altan gradon, pli fortan evoluon: progresi en la studado, en la servado. La scienco, malsano, brulo progresas. Progreso. Iompostioma akiro de pli alta grado, de pli forta evoluo: progresoj de lernanto, progreso de la civilizacio. Progresema. Kiu amas progreson: progresema estraro. Progresulo. Homo, kiu amas progreson.

Progresio (Mat.). Vico de kvantoj, en kiu ĉiu membro devenas de la antaŭa per la aldono de la sama kvanto aŭ per la multipliko per la sama kvanto: aritmetika progresio, geometria progresio.

Projekcio (Geom.). Bildo de korpo, farita sur ebeno. Projekcii. Fari projekcion.

Projekto. — 1. Unua redakto de propono, de leĝo: projekto de nova regularo. — 2. Desegnaĵo, plano de konstruota domo, maŝino, kun ĉiuj necesaj klarigoj pri la maniero, kosto k.t.p.: projekto de ponto. — 3. Intenco: Kiaj estas viaj projektoj por la somero? Projekti. Fari projekton. Komparu: Intenco, plano.

Proklami. Oficiale konigi al popolo, al publiko: proklami siajn principojn en kunveno; proklami iun reĝo. Proklamo. Vortoj de tiu, kiu proklamas.

Prokrasti. Ne fari tuj, transmeti la plenumon al alia tempo, al alia tago: prokrasti la elektojn ĝis la fino de la jaro; prokrasti la penton ĝis la morto. Prokrasto. Ne tuja plenumo, transmeto de la plenumo al alia tempo, al alia tago. Prokrastema. Kiu amas prokrasti. Prokrastebla. Kiu povas esti prokrastita. Prokrastinda. Kiu meritas esti prokrastita.

Proksima. Apartigita per malgranda distanco tempa aŭ spaca: proksima urbo, proksima tago. Proksime. En proksima distanco. Proksimeco. Eco de tio, kio estas proksima. Proksimigi. Fari ion proksima. Proksimiĝi. Fariĝi proksima, veni proksime. De proksime. De proksima loko. Malproksima. Apartigita per granda distanco spaca aŭ tempa: malproksima lando, malproksima epoko. Proksimulo. Ĉiu homo rilate al ni mem: Amu vian proksimulon, kiel vin mem. Proksimume. Sen preciza kalkulo, se oni ne kalkulas precize: La biblioteko havas proksimume 100 volumojn.

Prokuro. Rajtigo donita de la posedanto de firmo subskribadi en lia nomo: Nia suspektema ĉefo donas al neniu prokuron. Prokuristo. Persono, kiu havas la prokuron: prokuristo de banko.

Prokuroro. Supera juĝa oficisto, akuzanta en la nomo de la ŝtato.

Proletario. {nun: proleto} Homo, posedanta neniun propraĵon, vivanta nur per sia laboro. Proletariaro. Klaso de la proletarioj.

Prologo. Unua parto de literatura verko, koniganta al la leganto la antaŭajn faktojn.

Promeni. Piediri, rajdi, veturi por plezuro. Promeno. Ago de tiu, kiu promenas. Promenanto. Persono, kiu promenas. Promenejo. Loko, kie oni promenas.

Promesi. — 1. Diri al iu, ke oni faros, kion li deziras: promesi veni; promesi donacon al infano. — 2. Doni motivon por espero: La vetero promesas longe daŭri; multe promesanta juna poeto. Promeso. Vortoj de tiu, kiu promesas. Komparu: Konsenti.

Promontoro. Alta roko, superstaranta la bordon de maro: Gibraltaro estas konstruita sur promontoro.

Pronomo. Vorto, anstataŭanta la nomon de persono aŭ objekto: mi, ĝi, tiu.

Propagando. Peno disvastigi, popularigi ideon, doktrinon: propagando de abstinenco. Propagandi. Fari propagandon: propagandi Esperanton. Propagandisto. Homo, kiu sin okupas per propagando. Komparu: Agiti.

Propedeŭtiko. Elementara scienco kaj la metodo instrui ĝin.

Proponi. Prezenti ideon, projekton plenumotan, objekton akceptotan proponi al iu rekompencon por la servo; proponi reformojn. Propono. Vortoj, objekto de tiu, kiu proponas.

Proporcia (Mat.). Pligrandiĝanta aŭ plimalgrandiĝanta tiom, kiom pligrandiĝas aŭ plimalgrandiĝas alia kvanto: La pezo kaj la volumeno estas proporciaj. Proporcio. — 1. Rilato de la partoj inter si kaj al la tuto: la proporcioj de konstruaĵo. — 2. (Mat.). Du egalaj rilatoj, kunigitaj per la signo de la egaleco: 15 : 5 = 3: 1. Proporcie. En proporcia maniero.

Propra. Ekskluzive apartenanta al iu, ies mem: propra loĝejo. Mi ripetas al vi liajn proprajn vortojn! Propreco. Eco, apartenanta ekskluzive al io, karakterizanta ion: La proprecoj de la solidaj korpoj. Propraĵo. Tio, kio apartenas ekskluzive al iu: La saĝulo portas kun si sian tutan propraĵon. Proprigi al si. Fari ion sia propraĵo.

Proskripcio. Senrajta ekzilo en la tempo de milito aŭ de ribelo.

Prospekto. Presaĵo, anoncanta la programon kaj planon de nova gazeto, verko, entrepreno. Komparu: Anonco, avizo, reklamo.

Prospero. Sukcesa stato, sukcesa evoluo. Prosperi. Esti en sukcesa stato, sukcese evolui: Nia societo bone prosperas. Prospera. Kiu prosperas. Malprospero. Malsukcesa stato, malsukcesa evoluo: Plena malprospero devigis la kompaniulojn likvidi la fabrikon. Malprosperi. Esti en malsukcesa stato, malsukcese evolui. Malprospera. Kiu malprosperas.

Prostitui. Instigi, devigi virinon al malĉasta vivo por mono: La fripono prostituis sian propran filinon. Sin prostitui. Malĉaste vivi por mono.

Protagonisto. Unua, ĉefa batalanto por nova ideo.

Protekti. Helpi kandidaton, aspiranton, ŝirmi per sia rekomendo kaj influo: protekti iun al ofico. Protekto. Ago de tiu, kiu protektas. Protektanto. Homo, kiu protektas. Protektato. Homo, kiu estas protektata.

Protektorato. Rilato inter du ŝtatoj, el kiuj la pli potenca protektas en la eksteraj aferoj la malfortan, kiu estas parte dependa de ĝi: Tuniso estas sub la protektorato de Francujo.

Protesti. Energie deklari sian malkonsenton, malaprobon: protesti kontraŭ arbitra agado de estraro. Protesto. Vortoj de tiu, kiu protestas. Protestanto. — 1. Homo, kiu protestas. — 2. Adepto de la protestantismo.

Protestantismo. Religio, aperinta en la XVIª jarcento, kiel protesto kontraŭ la katolika eklezio.

Protokolo. Mallonga raporto pri fakto, redaktita tuj, post kiam ĝi okazis; resumo de diskutoj kaj decidoj de kunsido, redaktita en la kunsidejo: polica protokolo pri ŝtelo; protokolo de kunsido.

1 ... 80 81 82 83 84 85 86 87 88 ... 125
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)