Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Лингвистика » Vortaro de Esperanto 1910
Vortaro de Esperanto 1910 - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Vortaro de Esperanto 1910

Электронная книга - «Vortaro de Esperanto 1910». Краткое содержание книги:

La «Vortaro de Esperanto» de Kazimierz Bein, pseŭdonime Kabe, el la jaro 1910 estas la unua difinvortaro de Esperanto. Kvankam historia vortaro de antaŭ pli ol cent jaroj, ĝi daŭre estas interesa. Ĉefe ĝi helpas al la kompreno de la vort-trezoro de l’ Fundamento de Esperanto, publikigita en 1905. Krome ĝi fariĝis modelo por la posta Plena Vortaro de Esperanto de 1930 / 1934, el kiu evoluis la Plena Ilustrita Vortaro de 1970, 2002 kaj 2005. En tiu kvazaŭnorma verko troveblas spuroj el la Kabe-vortaro ĝis en nia epoko.
Al la korektita dua reeldono estas aldonita la «Listo de Propraj Nomoj», kiujn Kabe proponis en la sama jaro 1910. Estas tre probable, ke Kabe origine planis, ke Vortaro kaj Listo kune formu unu verkon, kiu fine tamen restis torso. La reeldono nun rekonstruas tiun intencon.
(Kabe [t.e. KAzimierz BEin]. Vortaro de Esperanto. Senŝanĝa represo de la eldono Pariza de 1910. Kun enkonduko kaj komentoj de Bernhard Pabst. Stato: 2014-01-05.)
1 ... 76 77 78 79 80 81 82 83 84 ... 125
Перейти на страницу:

Plendi. Esprimi per vortoj sian doloron, malkontentecon: La malsanulo plendas pri kapdoloro. Infano plendas al la patrino kontraŭ kamarado. Plendo. Vortoj de tiu, kiu plendas. Plendanto. Homo, kiu plendas.

Pleonasmo. Vorto aŭ esprimo, samsenca kun la ĵus dirita, kaj tial superflua.

Pleto. Plata vazo, sur kiu oni portas telerojn, glasojn. Komparu: Plado.

Pleŭronekto (Zool.). Fiŝo el la vico de la ostfiŝoj, kun rondforma, plata korpo (Pleuronectes).

Plezuro. Tio, kion oni volonte vidas, aŭskultas, partoprenas: Granda urbo liveras multajn plezurojn, kiujn ne ĝuas la vilaĝanoj.

Pli. Partikulo, kiu metite antaŭ adjektivo aŭ adverbo formas la komparativon: pli certa, pli kare. Malpli. En pli malalta grado: malpli fortika, malpli kare. Plimulto. Pli granda parto, pli granda partio: La absoluta plimulto devas superi la duonon de la voĉoj. Plibeligi, pligrandigi, plilongigi. Fari ion pli bela, pli granda, I pli longa.

Pliko (Med.). Malsano, karakterizata de neforigebla implikiĝo de la haroj, kaŭzita de la malpureco.

Plombo. Substanco por plenigi truon en dento. Plombi. Plenigi per plombo.

Plori. Eligi larmojn: plori de doloro, de ĉagreno. Ploreti. Eligi larmojn kaj mallaŭtajn plendajn sonojn. Ploregi. Eligi larmojn kaj laŭtajn, malesperajn sonojn.

Ploto (Zool.). Manĝebla fiŝo el la familio de l’ karpoj (Leuciscus rutilus).

Plu. Partikulo, montranta daŭrigon de ago aŭ stato, kaj kun nea vorto ĉesigon de ago aŭ stato: Ĉu vi intencas min moki plu? Ne ploru plu.

Plugi. Per speciala ilo, tirata de bovoj aŭ de ĉevaloj, malfirmigi la teron, fari sulkojn en la tero, por ĝin prepari al la semado.

Plugilo. Ilo por plugi.

Plumo. — 1. Tubeto kun lanugo, el kiuj konsistas la kovraĵo de la korpo de l’ birdoj. — 2. Birda plumo kun akrepintita kaj laŭlonge distranĉita ekstremo, por skribi. — 3. Ŝtala, maldika peceto kun akrepintita kaj laŭlonge distranĉita ekstremo, por skribi. Plumingo. Tenilo, en kiun oni enmetas skriboplumon. Senplumigi. Senigi birdon je la plumoj, forŝirante ilin.

Plumbo (Ĥem.). Pb. Ĥemia elemento, bluete-griza peza metalo, uzata por kugloj.

Pluskvamperfekto. Tempo de la verbo, montranta agon aŭ staton, finitan antaŭ alia ago aŭ stato, jam pasinta: Kiam li estis fininta sian laboron, li foriris.

Pluŝo. Teksaĵo, similanta la veluron, sed kun pli longaj haroj. Pluŝa. El pluŝo.

Plutokratio. Riĉularo.

Pluvo. Akvo de l’ gutiĝinta atmosfera akva vaporo, falanta teren: Post la pluvo venas la bela vetero. Pluvi. Fali (pri la pluvo): Nuboj kovris la ĉielon, baldaŭ pluvos.

Pneŭmatiko (Fiz.). Parto de la fiziko pri la gasoj. Pneŭmatika. Kiu koncernas la pneŭmatikon: pneŭmatika maŝino, pneŭmatika ringo.

Po. Prepozicio, por esprimi kvanton, koncernantan aparte ĉiun objekton, personon el multaj: La patro donis al la infanoj po 3 pomoj (ĉiu infano ricevis 3 pomojn). La velocipedisto veturis po 200 kilometroj en ĉiu tago (ĉiutage li veturis 200 kilometrojn).

Podagro (Med.). Malsano, karakterizata de ŝvelo de artikoj de l’ piedo kaj kaŭzata de la trouzado de alkoholaĵoj kaj de spicitaj manĝaĵoj.

Podio. Malgranda levita horizontala ebeno el tabuloj, por pli bone vidi ĉirkaŭe, por esti pli facile videbla kaj aŭdebla. Komparu: Estrado.

Poemo. Romano en versoj.

Poento. Ludsigno, valoranta unuon.

Poeto. Poezia verkisto.

Poezio. Arto prezenti en harmonia lingvo la belon kaj altajn ideojn. Poezia. De poezio, havanta la ecojn de l’ poezio.

Pokalo. Trinkvazo, supre pli larĝa, ol ĉe la bazo.

Polemiko. Presa disputo. Polemiki. Prese disputi.

Polico. Ŝtata institucio, gardanta la publikan ordon kaj sendanĝerecon. Policisto, policano. Membro de la polico. Policestro. Ĉefo de la polico.

Poliedro (Geom.). Korpo, limigita ĉiuflanke de ebenoj, sin reciproke renkontantaj. Poliedra. Havanta formon de poliedro.

Polifona. Konsistanta el kelke da malsamaj muzikaj voĉoj, ne unisona.

Poligamio. Multedzeco: La multedzeco estas malpermesita en ĉiuj civilizitaj landoj.

Poligono (Bot.). Vegetaĵo el la samnoma familio; el ĝiaj semoj oni faras grion kaj farunon (Poligonum).

Poligonacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj senpetalaj vegetaĵoj: poligono, rabarbo, okzalo.

Poligloto. Homo, parolanta multe da lingvoj: La kardinalo Mezzofanti estis la plej fama poligloto.

Polikliniko. Lernado de la praktika medicino en la loĝejoj de l’ malsanuloj sub la kontrolo de l’ profesoroj.

Polimero. Ĥemia komponaĵo konsistanta el la samaj elementoj kaj je la sama proporcio, kiel alia komponaĵo, sed kun alia molekula pezo.

Polipo (Zool.). Mara besto el la tipo de la vegetbestoj, sin fiksanta ĉe senmovaj objektoj.

Poliso. Dokumento, atestanta asekuron.

Politeismo. Kredo je multaj dioj.

Politeisto. Kredanto je multaj dioj.

Politekniko. Scienco pri la teknikaj profesioj. Politeknika. De politekniko, kiu koncernas la politeknikon: politeknika lernejo.

Politiko. Arto regi ŝtaton. Politika. De la politiko, kiu koncernas la politikon. Politikisto. Homo, kies specialo estas la politiko.

Polko. Bohema kaj pola rondodanco.

Polucio (Med.). Senvola elfluo de l’ vira semo dum la dormo.

Poluri. Fari ion glata kaj brilanta per frotado: poluri lignon, poluri ŝuojn. Komparu: Emajlo, glazuro, lako.

Poluso (Geom.). Ekstremo de la akso de sfero: la polusoj de la tera globo.

Polvo. Subtilaj liberaj eroj de seka korpo, precipe de la tero. Polva. De polvo, el polvo: polva nubo.

Pomo (Bot.). Frukto de l’ pomarbo. Pomarbo. Arbo el la samnoma familio (Pirus malus).

1 ... 76 77 78 79 80 81 82 83 84 ... 125
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)