Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
Sinjoro Tadeo - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Sinjoro Tadeo

Электронная книга - «Sinjoro Tadeo». Краткое содержание книги:

Elektinte unu el la plej karakterizaj pecoj de la pola literaturo, Grabowski liveris al ni mirindan ĉefverkon. Traduki ĉi tiun dekmilversan poemon estis titana laboro. Grabowski faris fidelan tradukon de l’ originalo, ĝin sekvante preskaŭ laŭverse. Tiu traduko estis unu el plej elstaraj verkoj de la frua literaturo en Esperanto.
1 ... 53 54 55 56 57 58 59 60 61 ... 67
Перейти на страницу:
Kaj demandis pri pastro prepost’ maltrankvile, Kaj vokis al Ŝlosisto: «Mi petas humile, Restu; baldaŭ mi finos, apenaŭ mi fortas Fini. — Sinjor’ Ŝlosisto — ĉi nokte mi mortas!»
«Kion frato? ekkriis Juĝist’: ja, laŭ vide, Vundo negranda. Kion? al prepost’ rapide? Malbonbandaĝo? tuj al doktoro! unue El apoteko…» Pastro diris: «Frat’, malfrue! Mi tie havis pafon malnovan, ĉe Jeno[7:4], Malbone sanigitan, gratite — gangreno.       ¬790 Mi konas vundojn: sango — nigra, fulgohava Kvazaŭ; doktoron? vane; sed afer’ malgrava: Unu fojon ni mortas, animon fordonas — Sinjor’ Ŝlosist’, mi devas fini, vi pardonas!
«Estas merit’, ne voli nacia kulpulo Resti, kvankam vin nomis naci’: perfidulo! Kaj precipe en homo, kiel mi, fiera.
«Nom’ „perfidul’“ gluiĝis, kiel pesto vera, Al mi. Forturnis kapojn de mi civitanoj, Forkuradis malnovaj amikoj, kompanoj;       ¬800 Timemaj, evitante, salutis defore; Eĉ kampul’, judo, kvankam kapklinis laŭmore, Sed deflanke min mokis ridete, trabore. „Perfidul’!“ en oreloj sonis, rebatiĝis Eĥe en dom’, en kampo, tuttagon volviĝis Antaŭ mi, laŭ makul’ en malsana okulo; Kaj tamen mi ne estis landoperfidulo.
«Moskvo min opiniis sia aliĝinto, Soplic’ ricevis bienparton post mortinto; Targovicanoj poste volis honorigi[20]       ¬810 Min per ofic’. — Se volus mi min moskvuligi! — Satan’ konsilis… — Estis mi en riĉa stato: Se mi moskvulo iĝus, plej granda magnato Serĉus mian protekton, eĉ nobelofrato Eĉ popolaĉ’ facile landanojn postponas[21], Kaj pli feliĉajn Moskvo-servantojn — pardonas! Mi sciis tion, tamen — mi ne povis…
«Mi forkuris el lando!… Kaj kie mi ne estis! kion ne suferis?
«Ĝis Dio kuracilon malkaŝis konsole:       ¬820 Pliboniĝi kaj tion ripari bonvole, Laŭ eble, kio…
«Tablestridin’, kun edzo vojevodo, kune Iris en Siberion, tie mortis june: Lasis en land’ filinon, la malgrandan Zonjon. Mi ordonis eduki ŝin…
«Pli ol pro amo, eble mi pro stultfiero Mortigis: do humilo, en monaĥa sfero. Pro l’ gento mi fiera iam kuraĝulo, Mallevis kapon, Vermo fariĝis, kvestulo,       ¬830 Ĉar kvazaŭ verm’ en polvo…
«Al Patrujo malbonan ekzemplon mi donis, Kiu per bonaj ekzemploj repagon bezonis, Per sango, oferiĝo…
«Mi batalis por lando. Tie ne gloramo Min pelis kontraŭ glavoj, kontraŭ pafoj-flamo. Memor’-agrablaj estas, pli ol batalilaj Laŭtaj verkoj, la verkoj silentaj, utilaj, Kaj suferoj, pri kiuj neniu…
«Al mi prosperis ofte penetri limzonojn,       ¬840 Kaj kolekti informojn, porti ĉefordonojn, Formi konspirojn. — Konas ja Galicianoj[22] Ĉi monaĥan kapuĉon — kaj Grandpolujanoj! Dum jar’ mi ĉarojn puŝis en fortikaĵ’ prusa; Kaj miajn ŝultrojn vundis bastonado rusa; Mi iris Siberion; poste Aŭstrianoj En Ŝpilberg[23] min en kelojn fosis, al laboro, En carcer durum[24], tamen mirakle Sinjoro Min savis, kaj mi mortas inter samlandanoj Kun Sakramentoj. —       ¬850
«Eble eĉ nun mi pekis, antaŭ Dia trono, Per leviĝo-akcelo, super ĉef-ordono! Penso, ke gent’ soplica armiĝos unue Kaj en Litvo Postkuron[6:9] lanc-fiksos plej frue, Ĉi penso… ŝajnas esti pura…
«Venĝon vi havas! tranĉis vi, ilo de Dia Puno, per glav’ intencojn de tutvivo mia: Vi konspirofadenon ŝpinitan konfuzis! Grandan celon, por kiu mi vivon foruzis, Lastan mian, en mondo, teran senton, planon,       ¬860 Kiun mi flegis, kiel plej karan infanon, Vi mortigis — kaj mi vin pardonis el koro! Vi…»
«Ke egale pardonu ankaŭ Di-Sinjoro! Diris Ŝlosist’; atendas vi je viatiko: Mi ne estas skismano, nek Luter-amiko; Mortanton malĝojigi, jen peko laŭ scio. Mi ion diros, certe konsolos vin tio: Kiam sinjoro mia falis, mort-vundite, Kaj mi, genue, super lia brust’ klinite,       ¬870 Glavon trempis en sangon kaj venĝon ĵur-diris: Li, kap-skuante, manon al pordeg’ eltiris, Al via flanko signis krucon en aero, Kvazaŭ dirus: al Jacek mi pardonas morton. Mi komprenis, sed flamis tiel per kolero, Ke neniam pri l’ kruco mi eldiris vorton».
Interparolon rompis malsanul’-suferoj; Kaj poste venis longa hor’ da silentado. Oni atendas pastron. — Ektondris huf-feroj, De spireganta Jankjel aŭdiĝas frapado:       ¬880 Grava leter’! al Jacek farmisto ĝin donas; Jacek al frato laŭte ĝin legi ordonas. Leter’ de Fiŝer, kiu estis tiam ĉefo De pol-armea stabo, sub princo Jozefo[26], Sciigas, ke sekreta decid’ primilita Jam estas de francestro al mond’, anoncita; Ke kunvokita Granda Sejmo Varsovia Kaj la konfederita Klasar’ Mazovia La aligon de Litvo tuj proklami volas.
Jacek, aŭskulte, preĝojn mallaŭte parolas.       ¬890 Li alpremis al brusto benitan kandelon, Esperlumajn pupilojn levis en ĉielon Kaj diris kun ĝularmoj en okul’ radia: «Nun, Sinjor’, iru pace for servisto via!» Ĉiuj genuis; antaŭ sojl’ ektintis io — Sonorileto: venis preposto kun Dio.
Ĵus nokto jam foriris; tra blanka ĉielo Roza, kuras unua sunradia helo, Falas tra vitroj kiel sagoj briliantaj, Sur lit’, de malsanulo-kap’, refleksiĝantaj:       ¬900 Vizaĝon kaj tempiojn orumis lumzono, Ke li mirbrilis, kiel sanktulo en krono.
1 ... 53 54 55 56 57 58 59 60 61 ... 67
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)