La skeleta brigado [en Esperanto]
- Автор: Рейто Енё
- Год: 2002
- Язык: эсперанто
- Переводчик: L
- Жанр: Другие приключения
Электронная книга - «La skeleta brigado [en Esperanto]». Краткое содержание книги:
La glaso falis el liaj sensentaj fingroj, kaj ĝi disrompiĝis. Fécamp uzis la paŭzon rapide forlasi la ĉambron. Certe li vane atendus.
Atinginte la finon de la koridoro, li aŭdis, ke la leŭtenanto ankoraŭ parolas.
Vespriĝis, kaj la kontoro, la ŝtuparejo, la deĵorĉambro e§is, kiel malplena barelo.
Kie ili estas?
La korto estas plena de homoj. En la mezo de la fortikaĵo estas ebentretita placo. Ili prepariĝis! Li rigardis en la ĉambron de la kapitano. Sirone sidis ĉe la tablo kaj dormis, antaŭ li kuŝis koverto, Sajnas, ke li volis alpoŝtigi ĝin, kaj dume li ekdormis. Fécamp paŝis tien. Ĉu li veku lin? Sed dume li ĵetis rigardon sur la koverton…
Glacia tolpor trakuris lin ĝis lia kalkano.
— Kio ĝi estas?!
Jen tio estis skribita sur la koverto?
Komisiite de Colette de Cheyne mi sendis ŝian raporton al la Sekreta servo pere de aparta kuriero el Bahr El Sudan.
kapitano Sirone
Ĝi estis fermita koverto!
Estis skribite en ies angulo: 90. C. d. C.
Do Colette de Cheneyestas la komisiitino de la Sekreta servo n-ro 90!
Nun li sentis tiel, ke li freneziĝis!
Ke li devas ridi kaj saltadi! Rompi, frakasi, sed konstante ridante. Ĝi jam vibris en lia gorĝo, buŝangulo, kaj se ĝi eksplodos… tiam li ne plu regos siajn nervojn.
Li staris kun kunpremitaj pugnoj, profunde spirante, kun fermitaj okuloj por venki sian nekonatan, teruran internan instigon.
Poste li eliras sur siaj piedpintoj. Tiel oni ne ekscios, ke li estis ĉi tie. Kaj oni ne eksciu tion.
Kaj… li ne plu volis esti homo! Ne estas bezonate! Koro! Sento! Memoro: ĉio… ĉio forpasu!
Rouen, kies vivon li savis!
Kaj Colette, kiu komediis tiom da delikata malgajo, tiom da tenera instigo, tiom da larmaj ekrigardoj de neesprimebla sento.
Ne estas bezonate! Ĉui ĉi estas Carew! Ĉio! Ĉio!
Li tuj iras al Berlac.
Li proponos sian helpon! Fluu la sango, tondru la armiloj, falu la larmoj!
Ne bezonatas honoro, heroismo, esti bona eĉ tiam, kiam ĝi estas sensenca!!
Kaj li volis iri…
Sed liaj kruroj kvazaŭ estus el ŝtono. Li nur staris… Li nur trenis sin pene. Ho, ve! Kiel terure!
Malesperiĝinte, ĝemante li apogiĝis al la pordofosto.
Kia suferego: li ne povas esti malbona!
Multaj ebriaj soldatoj estis en la fortikaĵo. La gardostarantoj senkaŝe drinkis brandon, la ĉefkapolaro ridaĉis, kaj lia kamizolo ne estis butonumita
Magiron kaj aliaj soldatoj kunaranĝis en la deponejo la ekipaĵon de la leĝera marŝkolono ĝis Egipto. Cent sepdek kilometroj.
Gerard, la ftiza konstru-entreprenisto jam apenaŭ povis treni sin kaj skelete maldikiĝis. Terura tusado skuis lin.
— Gerard… — Fécamp haltigis lin. — Ĉu vi scias, kio estas okazonta?
— Neniu scias el la malliberuloj. Sed ĉiu diras, ke io okazos.
— Kiel vi opinias pri tio?
— Li spasme tusadis. Sangostrio aperis en lia buŝangulo. Li eklevis sian ŝultron kun langvora rideto.
— Tion…
— Sciu… ne tia dezerto estas la tuta lando… Kiel ajn estas la aferoj nun… Ni apartenas al tiu ĉi loko… Oni kruele traktas nin, sed ni ne povas prinei, ke ni estas francoj.
— Mi multe pensi pri tio. Vi pravas, mi opinias tiel.
— Li ne povis daŭrigi. Ili sidis silente.
— Diru, Gerard, ĉu toviĝas ĉi tie kelkaj homoj je kiuj ni povas kalkuli? Kiuj estas sufiĉe frenezaj al tio, ke ili defendu sian malliberecon, riskante eĉ sian vivon?
— Mi pensas… troviĝas.
— Kolektu tiujn ĉirkaŭ la pumpilo. La gardistoj ne ĝenos vin.
Kion li volis? Eĉ li mem ne sciis tion. Baldaŭ li pensados kaj faros ion. Li reiris en la kontoron kaj eksidis. Sonorado. Li levis la telefonon.
— Teknika taĉmento antaŭ Bekzat — anonciĝis voĉo. — Ni atendas la freŝajn trupojn.
— Alo! — krias la kondamnito n-ro 63. — Tuj informu la plotonon. Oni atakos ilin el dorsdirekto! Kaj…
La interparolo rompiĝis!
Ne estas kurento…
Mallumiĝis. Subite, senteble, neatendite vesperiĝis, kvazaŭ nubo kovrus la sunon, sed ĉi tie neniam estas nubo kaj pluvo.
Nek vintro, nek somero.
Nur seka, varmega suferego.
La pordo malfermiĝis en la mallumo, sed neniu envenis.
— Kiu estas tiu?! — demandis Fécamp.
Nenia respondo. Kiu povas esti tiu?
La pordo fermiĝas.
La viro kvazaŭ estus batita je la brusto! Li sentas leĝeran, fajnan odoron.
— Kiu estas tiu?… — li demandis denove, sed ve, Dio mia, li bone scias…
La bonodora, nevidebla iu staris antaŭ li.
— Colette… — li balbutaĉas timeme.
Kion fari nun? Delikata ektuŝo vibras sur lia hararo.
Colette karesislin.
— Kiom vi suferas…
Li ne povis ekparoli. Ĝi estas tiel terure neimagebla… Colette… Tia komediulino!
— Mi konatiĝis kun kapitano Sirone en Romo, kiel kunlaborantino de la Sekreta servo, kaj mi fariĝis lia fianĉino. Mia patro estas altranga oficiro, kaj kiam mi hazarde solvis krimon pri spionado, li ne kontraŭis, ke mi servu Francion tiel. La raporto de Rouen faris min scivolema. Li preskaŭ diris tion, ke vi estas eminenta soldato… Tiel mi venis ĉi tien, ĉar la maltrankviliga sanstato de mia fianĉo estis bona okazo. Mi ne mensogis al vi, mi nur prisilentis, ke mi estas membro de la Sekreta servo.
Li prenis la manon de la knabino. Tiel volonte li estus mortinta nun pro tiu virino…
Colette paŝis tute proksime al li.
— Via senkulpeco evidentiĝos!
— Colette… kial… vi kredas… kial vi estas ĉi tie?
La mano de la junulino tuŝis lian vizaĝon.
— Mi amas vin.
Estis mallumo. Ili jam ne vidis unu la alian.
— Ĉu Sirone?
— Jes. Mi scias… — Ŝi malgaje kapbalancis, kaj ŝiaj haroj falis iom antaŭen, ke kelkaj el tiuj tuŝetis la buŝon de Fécamp. — Mi estos edzino de Sirone. Se li iam liberiĝos de tie ĉi. Sed vi estas tiu homo, lasola viro el la viroj en la mondo, kun kiu mi povus esti feliĉa.
La pordo malfermiĝis. Subite!
La kapitano envenis. Nur ĝis la sojlo.
— Hej! Fécamp… Ĉu vi estas sola?
Li sentis la korbatojn de la virino kaj la pezan spiregon de la kapitano en la mucida, varma mallumo.
— Jes.
Paŭzo. Iom da suspirado. Ŝajnas, ke la kapitano fartas pli bone, kaj li jam eĉ drinkis.
— Tiam do… nu… — li iomete ekŝanceliĝis — kunportu vian violonon, vi, porko…
— Jes.
— Ni amuziĝos. Ĉu vi komprenas?!
Ili restis solaj… Milda, virina buŝo ĝemas tute proksime antaŭ lia vizaĝo.
Ili kisis unu la alian…
La kapitano ankoraŭ ne sciis, kio okazas en la fortikaĵo. Li tiam vekiĝis el sia dormo. Kiam Fécamp venis kun sia violono, li staris trankvile, enpensiĝinte.
Insektoj kuradis sur la tablo. Kaj sennombraj aro da muŝkaptantaj lacertoj diskuris timiĝinte.
Dikaj ratoj el- kaj eniris malrapide tra la pordo. De tempo al tempo io flugadis ululante antaŭ liaj okuloj.