La skeleta brigado [en Esperanto]
- Автор: Рейто Енё
- Год: 2002
- Язык: эсперанто
- Переводчик: L
- Жанр: Другие приключения
Электронная книга - «La skeleta brigado [en Esperanto]». Краткое содержание книги:
La viro instinkte retropaŝis.
— Kion… vi deziras?!
— Vi estas senkulpa!
— Vi eraras!!
Ili staris vidalvide tiel, kvazaŭ ili volus interbatadi. “Estas frenezige — pensis la viro. — Tiu knabino scias multe pli el unu melodio, ol mil kaŝpolicistoj kun siaj ĉiuj indikoj kaj lerteco.”
— Silentu! Nun tuj rakontu ĉion! Ĉu vi komprenas? Ho, estas terure! Ve, Dio mia…
— Mi havas nenion diri…
Longa paŭzo. Colette prenas la manon de la viro kaj sincere diras:
— Fécamp… mi ŝatus, se vi estus senkulpa…
La kondamnito n-ro 63 rigardis al la najbara ĉambro.
— Mi komprenas… Atentu min… — flustris la junulino. — Mi neniam forlasos Sorone-on… Tamen… Mi devas scii! Vi estas senkulpa!
— Kial… vi diras tion?!
Nun ŝi staris senpere antaŭ li.
— Vi enamiĝis al mi, Fécamp — ŝi spiras kun tia suferanta, ploranta vizaĝo, ke li ne povis elteni ŝian rigardon.
— De kie… vi scias… — demandis Fécamp malesperiĝinte de la knabino.
— Estas simple… vi estas senkulpa. Sed ankaŭ perfidulo troviĝas ĉi tie.
— Kiu… estas tiu?
— La violono.
Fécamp malgaje rigardis la muzikilon.
— Eble, se mi povus violonludi — flustris la junulino, tiam ankaŭ vi divenus, kion mi ne povas eldiri…
Ili staris kaj rigardis unu la alian.
— Ĉu vi volas scii?… demandis la kondamnito n-ro 63 raŭke. — La veron?!
— Jes…
Li ambaŭmane prenis la manon de la knabino. La sango pulsadis tra lia gorĝo kun varmega elano.
— Colette — li flustris. — Mi estas senkulpa.
Per tiu terure dolora voĉo, kiun oni povas aŭdi nur tre malofte; kiam viro ploras, li ripetas ĝin, plorsingultante, malesperiĝinte:
— Colette… Mi estas senkulpa!!..
Reen al la Hienoj!
Esti homo doloras! Kio doloras, tio estas malbona!
Sed li jam ne estis tiel certa pri ĝi. Li sentis tiel, ke tio, kio nun doloras, ĝi estas pli bona ol ajna ĝojo.
Li fariĝis homo, ĉar li ddenove kredis la suferon, kaj li kredis la oferon, kiu havas nenian sencon, sed tiu sentas sin pli multa, kiu suferas pro ĝi.
Irinte al la fenestro, li rigardis la dezerton, brilantan en la glacikolora lunlumo kaj violonis…
Li longe ludis tion, ke li estas senkulpa.
Deknaŭa ĉapitro
Ili sidis vidalavide unu al la alia.
— Nun vi scias ĉion — finis la malliberulo la historion. Li rakontis ĉion al Colette de la komenco ĝis la fino.
La mano de la virino estis malvarma kaj tremetis. Ŝi karesis la vizaĝon de Fécamp.
— Kiom multe vi suferis!..
— Ŝi rigardis sur la kanbon kun tiom da tenero, kaj tiel malgaje, kvazaŭ ĉio ĉi estus okazinta por ŝi.
— La plej granda sufero estas tio, se iu ŝatus esti malbone, kaj li ne povas fariĝi tia.
— Kial vi ne faris ĝis nun sinceran konfeson?
— Kiu kredus ĝin? Kio estas la pruvaĵo?
— Sed la instanco tiel sekvas falsan spuron!
— Tiu spuro ne estas tiel falsa… Ĉar mi scias, kie troviĝas la aktujo!
Li rigardis rekte en la okulojn de la knabino.
Colette ekstaris. Ŝia pala, laca vizaĝo vibris, kvazaŭ eletro trakurus ŝian haŭton.
— Bonvolu paroli, pli klare…
— Mi scias, kie troviĝas la aktujo!
Colette lace viŝis sian frunton:
— Kial vi sekretas tion?
— Ĉar oni pensas, ke mi estas la farinto. Se nun mi transdonus la rabaĵon, kiel evidentiĝus mia senkulpeco? Tiel mi tamen havas la ŝancon en la probablaj eblecoj de la miliardoj da versioj de la okazaĵoj laŭ la funkcio de senlimeco: kapti la veran murdiston.
— Kiel mi divenis ĝin, tiel ankaŭ aliulo vidos la veron!
— Antaŭ la milita tribunalo neeblas vilonoludi — respondis Fécamp kaj ridetis acerbe. Li metis siajn manojn dorsen kaj apogis sin al la muro. — La farinto estas sportisto. Ĝi donas esperon al mi. Se li perdos iam, kaj oni arestos lin, li konfesos ĉion.
Colette prenis la vizaĝon de la malliberulo n-ro 63 inter siajn mamplatojn, kaj ŝi flustris tiel deproksime:
— Ĉu vi scias? Kiu li estas?
— Carew!
Carew… Ili silentis. Muŝkaptanta laceto subite ŝtelglitis ĝis la plafono, kaj ĝia makzelo klaketis. Ĝi enbuŝigis ion.
— De kie vi scias, kie estas la aktujo?
La vizaĝo de la kondamnito n-ro 63 fariĝis griza kaj morna. Kvazaŭ li donus al grava persono sepulton en funebra ceremonio.
— Ĉe la Skeleta brigado… la mesaĝo de mia malnova, bona amiko subite solvis la enigmon.
— Kiu?
— Nome Jakobo, ĝi estas kapro. Domaĝe, ke ĝi ne rajtas konfesi.
— Bonvolu paroli kompreneble.
— Jakobo, la kapro, tiun teruran matenon kuŝis senviva sur la planko en la kafejo de Bochur. La Trumpetisto, Kiu Havas Amikon rakontis al mi ĉe la Skeleta brigado, ke post mia aresto li vidis la kapron. Ĝi vivis. Li mem tondis la beston.
— Daŭrigu! Kaj?
— Se la kapro, kiu tiam kuŝis senviva, poste ĝi reviviĝis, nur povas okazi tiel, ke ĝi narkotiĝis pro io. Certe pro mia verda moskitovualo, ĉar ĝi ofte puŝpiketis tion per sia nazo.
— Carew.
Li kapjesis.
Iam li studis medicinon. Tial en la oazo Ulogi li laboris en la hospitalo je la peto de la kuracisto.
— Kloroformo…
— Jes. Li ŝtelis dormigilon el la hospitalo, kaj helpe de sia parfumilo li aspergis mian moskitoreton per narkotiko, kaj li trankvile foriris, en burnuso por efektivigi la krimon. Aŭrore li jam denove estis apud mi.
— Kie estas la aktujo?
— Vi rajtas solvi tiun mirindan sekreton… — Li brakumis la knabinon.
Ŝi afliktite rigardis la viron, kun buŝo, kurbiĝanta je ploro.
— Atentu min, Colette. Estas tiel eksterordinare, kio okazis al tiu aktujo, tiel nekredeble… fantastike…
Tiam korpo falis en la ĉambron, sterniĝinte sur la planko, kun granda bruo.
Ligert estis tiu, havanta simptomojn de leĝera alkoholismo.
— Tiu impertinentulo ebriiĝis, kaj lia kurfunkcio estas sufiĉe malbona — diris Minkiew (ĉar li estis, kiu faligis la skribiston).
Ligert ronkis, sed tiel timige, kiel ĉasanta leopardo, eksaltonta. Colette estis ĝenita, eĉ ŝi mem ne sciis kial, kaj ŝi ŝeliris el la ĉambro.
Fécamp provis helpi al la kuracisto.
— Je via ordono, mi zorgos transporti la skribiston en la hospitalon.
— Li jam zorgis pri tio, kaj ĝi sukcesis tro bone. Sed se mi portos lin ĝis la hospitalo, kaj ni supozu, ke mi faligos lin nur dudek foje, kio estas senbaza optimisto, lia kranio minimume krevos.
La kondamnito n-ro 63 facilmove levis la pezan korpon.
Minkiew fingre tiradis sian kolumon dekstre, kaj li turnadis sian kapon dekstren.
— Vi estas forta homo, kiel bruto — li diris kun alta rekono. — Mi volas doni al la deliktulo nur kamforan injekton.
— Mi portos lin en la hospitalon.
— Kial?
— Kien mi kuŝigu lin?
— Sub la tablon.
Ligert ronkis indiferente, kaj Minkiew ordonis pere de la interna telefono:
— Alportu kamforon, seninfekigilon, vaton… Kiel? Portu lin en la lavĉambron! Li ne estos sekcita… La stomakulcerulon kuŝigu sur tiun liton… Kaj rigardu sub la hospitala taglibro, ĉu troviĝas tie sveda kronad-poŝtmark-serio! — Demetinte la aŭdilon, li mediteme pinĉetis siajn lipharojn. — Nekredeble, ke tiuj kronad-poŝtmark-serioj estas ĉiam suspektindaj. Kiom da altvaloraj poŝtmarkoj, tiom da falsaj troviĝas inter ili.