Kredu min, Sinjorino!
- Автор: Rossetti Cezaro
- Язык: эсперанто
- Жанр: Классическая проза
Электронная книга - «Kredu min, Sinjorino!». Краткое содержание книги:
Cezaro Rossetti.
Tre volonte, ĉar tuj videble temis pri unu el tiuj taskoj, kiujn mi ĉiam multe
ŝatis, nome pri tasko tute kaj perfekte plenumita jam antaŭ ol mi bezonis movi
nur unu fingron!
Fakte, kiu estas la celo de enkondukaj vortoj se ne rekomendi la libron?
Nu, la verko de Cezaro Rossetti, same kiel bona vino, ne bezonas reklamon. Ĝi
laŭdas sin mem. Sufiĉas ĝin ekgustumi…
Tuj mi havis la impreson penetri, ne kiel maldiskretulo, sed kiel invitito, en
privatan rondon de simpatiaj homoj - simpatiaj, tial ke ili estas ne sanktuloj,
sed homoj samŝtofaj kiel vi kaj mu Tie, senceremonie, ni sidiĝis ĉirkaŭ la
familia tablo kun tiu bona onklo Vik, kun liaj amikoj kaj konatoj, kaj mi
plezure ĉeestis rakontadon pri interesaj aferoj el medio ankoraŭ fremda por
multaj el ni.
Certe, kiel vi, ankaŭ mi jam renkontis eksponistojn. Ankoraŭ hodiaŭ, kiam mia
vojo zigzagas sur niaj Parizaj bulvardoj preter la improvizita stando de unu el
tiuj langolertuloj, mi gape haltas kaj ĉiufoje denove miras pri la mil kaj mil
artifikaĵoj, per kiuj tiuj sorĉistoj sukcesas ne nur veki, teni, reteni, kateni
mian atenton, sed ankaŭ iamaniere ŝovi inter miajn surprizitajn fingrojn la
nepre necesan, perfektigitan, patentitan, novan kravattenilon, sen kiu moderna
homo ne povas vivi. Kaj sub la scivola rigardado de l’ ĉirkaŭstarantoj mi
subite komprenas, kiel urĝe mi bezonas tiun strangan aparaton, kiun mi aĉetas,
hejmen portas kaj… neniam uzos, tial ke inter miaj fingroj ĝi ne estas
uzebla! Pri kio postrestas — nur mallonge — kvazaŭ bedaŭro de tro cedeme
priruzita kliento…
Sed tiun kaj similajn miseksperimentojn kun niaj bulvardaj eksponistoj larĝe
kompensas la ĝojo, kiun mi havis legante ĉi tiun libron.
Kaj pro tio mi estas dankema al Cezaro Rossetti.
Sheffield — Ŝefild
Shetland — Ŝetland
Shiftit — Ŝiftit
Smart & Co. — Smart and Ko
Stanley — Stanle
Stevenson — Stivenson
Stockton — Stokton
Sunday Referee — Sande Referi ("Dimanĉa Arbitranto")
Sunderland — Sandoland
Sydney — Sidne
Taytown — Tetaŭn
Turner — Tarner
Waverley Market — ŬeVerli Market
Wellington — Ŭelington (armeestro kiu venkis Napoleonon ĉe Waterloo)
West Hartlepool — Ŭest Hatlepul
Whitechapel — Ŭajtĉapel
Williams — Ŭiljamz
Woolton — Ŭulton
Woolworth — Ŭulŭos
KLARIGO DE KELKAJ NEKUTIMAJ VORTOJ KAJ ESPRIMOJ
(P.V. = troviĝas en la Plena Vortaro.)
adios — (hispane) adiaŭ
adios, amigo — (hisp.) adiaŭ, amiko
amblo — (P.V.) figure: malrapida, korprula iro de homo
a rivederci — (itale, pr.: a rivederĉi) ĝis revido
Baĥo — (latine: Bacchus) dio de vino
bireto — (P.V.) lana platĉapo
cinq — (france, pr.: sank) kvin
comment ça va? — (france, pr.: koma sa va?) kiel vi fartas?
dix — (france, pr.: dis) dek
eskapi — (P.V.) sukcese forkuri
entre nous — (france, pr.: antre nu) inter ni
furzi — (P.V.) ellasi intestajn gasojn, plej ofte kun bruo kaj malbonodoro
genug davon — (germane) sufiĉe de tio
glugli — fari la bruon de akvo fluanta el botelo
ĝis’i — adiaŭi, diri "ĝis" (= ĝis la revido!)
ĝis revidersehen — bonhumora kunmikso de esperanta "ĝis revido" kaj germana "auf Wiedersehen"
hunjo — hundino
Jeanne dArc — (pr. Ĵan d’Ark) fama franca heroino, militistino, sanktulino
Kaisa hai, sahib — (hinda) Saluton, sinjoro!
kojonoj — (familiare) testikoj
kresĉendo — (muzike, P.V.) kreskanta, plilaŭtiĝanta
kriĉo — sono simila al krio de akcipitro
kurtaĝo — (P.V.) procentaĵo pagata al makleristo
manekeno — model(in)o demonstranta robojn k.s.
mein alter kumpel — (germane, pr.: majn alter kumpel) mia malnova kamarado (Kumpel = ministo)
morna — preme malhela, preme malgajiga
n’est-ce pas — (france, pr.: nespa) ĉu ne?
nupto — geedziĝo
’om da pundoj — (dialekta imito) tiom da pundoj
paneo — (P.V.) malfunkcio de motoro
plonĝi — sin ĵeti en akvon
pluso — (slange) profito
pojno — manartiko
povra — mizera, malriĉa, kompatinda
pundo — (angle: pound, pr.: paŭnd) laŭ la angla monsistemo unu pundo (= unu funto sterlinga) enhavas 20 ŝilingojn; unu ŝilingo enhavas 12 pencojn
rara — (P.V.) malofta
rekvizitoj — bezonaĵoj, teatraj akcesoraĵoj
riz-kureo — hinda raguo kuirita kun kureo, t.e. miksaĵo de pipro, zingibro kaj aliaj spicoj kun rizo
sakri — (P.V.) blasfemi
salamo — speco de kolbaso
sombra — malhela
’sponi — (dialekta imito) eksponi
spuro — postsigno
ŝalti — komuti
tenaca — elaste alteniĝema
veni, vidi, vici — (latine) mi venis, vidis, venkis (laŭdire la militraporto de Julio Cezaro invadinta Britujon)
zo’o — zoologia ĝardeno