Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
Kredu min, Sinjorino! - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Kredu min, Sinjorino!

Электронная книга - «Kredu min, Sinjorino!». Краткое содержание книги:

Tre volonte mi akceptis skribi kelkajn enkondukajn vortojn al tiu ĉi libro de
Cezaro Rossetti.
Tre volonte, ĉar tuj videble temis pri unu el tiuj taskoj, kiujn mi ĉiam multe
ŝatis, nome pri tasko tute kaj perfekte plenumita jam antaŭ ol mi bezonis movi
nur unu fingron!
Fakte, kiu estas la celo de enkondukaj vortoj se ne rekomendi la libron?
Nu, la verko de Cezaro Rossetti, same kiel bona vino, ne bezonas reklamon. Ĝi
laŭdas sin mem. Sufiĉas ĝin ekgustumi…
Tuj mi havis la impreson penetri, ne kiel maldiskretulo, sed kiel invitito, en
privatan rondon de simpatiaj homoj - simpatiaj, tial ke ili estas ne sanktuloj,
sed homoj samŝtofaj kiel vi kaj mu Tie, senceremonie, ni sidiĝis ĉirkaŭ la
familia tablo kun tiu bona onklo Vik, kun liaj amikoj kaj konatoj, kaj mi
plezure ĉeestis rakontadon pri interesaj aferoj el medio ankoraŭ fremda por
multaj el ni.
Certe, kiel vi, ankaŭ mi jam renkontis eksponistojn. Ankoraŭ hodiaŭ, kiam mia
vojo zigzagas sur niaj Parizaj bulvardoj preter la improvizita stando de unu el
tiuj langolertuloj, mi gape haltas kaj ĉiufoje denove miras pri la mil kaj mil
artifikaĵoj, per kiuj tiuj sorĉistoj sukcesas ne nur veki, teni, reteni, kateni
mian atenton, sed ankaŭ iamaniere ŝovi inter miajn surprizitajn fingrojn la
nepre necesan, perfektigitan, patentitan, novan kravattenilon, sen kiu moderna
homo ne povas vivi. Kaj sub la scivola rigardado de l’ ĉirkaŭ­starantoj mi
subite komprenas, kiel urĝe mi bezonas tiun strangan aparaton, kiun mi aĉetas,
hejmen portas kaj… neniam uzos, tial ke inter miaj fingroj ĝi ne estas
uzebla! Pri kio postrestas — nur mallonge — kvazaŭ bedaŭro de tro cedeme
priruzita kliento…
Sed tiun kaj similajn miseksperimentojn kun niaj bulvardaj eksponistoj larĝe
kompensas la ĝojo, kiun mi havis legante ĉi tiun libron.
Kaj pro tio mi estas dankema al Cezaro Rossetti.
1 ... 45 46 47 48 49 50 51 52 53 54
Перейти на страницу:

Nu, jen kia situacio! Du samlandanoj, kiuj havas elekton inter kvar naciaj lingvoj kaj pli aŭ malpli scias tri el ili, sed tute ne povas konversacii. Absurda embaraso! Ni staris unu kontraŭ la alia senvorte. Mi sentis min kiel idioto, kaj al mi ŝajnis, ke ankaŭ li spertas la samon. Tute senespere, tamen por iel daŭrigi la mortantan konversacion, mi demandis:

"Ĉu vi parolas Esperanton?" "Jes!" li kriis.

Kia ĝojo! Ni iris kune al Lyons-kafejo kaj babilis intime pri hejmlandaj aferoj dum preskaŭ du horoj, kaj ni parolis tiel nature, ke mi tute ne konsciis, ke mi babliladas per neŭtrala lingvo kun mia fremda samlandano!

Ĉe disiĝo ni aranĝis revidiĝon. Kiam ni renkontiĝis, ni kune vizitis Londonan Esperantan klubon. La nivelo de Esperanto tie estis bona, la klubanoj estis tre viglaj, kaj ni forte ĝuis la kunvenon.

Kaj nun, kara leganto, vi vidis, ke la vivo de bazarulo estas vojo zigzaga kaj epizoda, sen formo kaj sen kohero. Al tia historio estas malfacile meti taŭgan finon; do permesu, ke mi solvu ĉi tiun problemon arbitre kaj senplue per skribo de la sigela vorto:

FINO.

EPILOGO

Ŝiru vin en du partojn, la mondo trian postulos.

10.XII.1949.

Kara Ernesto,

Mi ricevis vian leteron, en kiu vi instigas min finverki la romanon. Restis verkotaj nur iaj 30-40 paĝoj; nur… sed vi ne povos kredi, kiel tiuj 30 paĝoj staris al mi en la gorĝo! Certe vi pensas, se oni jam skribis pli ol 200 paĝojn, ke oni povas streki senpene — kvazaŭ parafon ĉe letero — la bagatetajn 40, kiuj kompletigos la verkon! Vi skribas al mi:

"Vi, kiu pionire kaj persiste ellaboris la komencon kaj la ceteran pliparton de via kroniko, kaj eĉ en groteske malfacilaj cirkonstancoj — dum trajnvojaĝoj, en busoj, dum noktoj kiam negocaj zorgoj forpelis la dormon, - ĉu vi nun volas halti hipnote antaŭ la fino? Kia kunikla timo nun paralizas viajn nervojn, ke vi ne povas tion malmultan fari, kio kondukos vian laboron el stumpa manuskripto al kompleta verko?"

Nu bone, vi jam ne bezonos plendi ĉar jen — iele­-iome, duone malbone — mi almetis la finon. Sed vi ne havas imagon pri la malfaciloj, kiuj plagis min lastatempe! Sciu, la nuntempaj dungitoj tute ne havas la kvaliton nek spiriton de la antaŭmilitaj. Ili estas pli fieraj, pli kapricaj, malpli laboremaj. Sed ekster tio ŝajnas, ke lastatempe iu aparta koboldo de misŝanco min sieĝis.

Ĉu iam ajn vi spertis, ke dum certa tempospaco ĉio kontraŭa okazas ĝis punkto, kiam oni diras al si: "Nun ne povas okazi io plua," kaj tamen kontraŭaĵoj daŭradas ? Tion mi spertis dum la du lastaj semajnoj. Aro da ĝenaĵoj, neniu el ili per si mem grava, inundis min. Mi lastatempe dungis proksimume dudekon da laborantoj, kaj al ĉiu senescepte io okazis. Kvin malnovaj forlasis min pro diversaj kaŭzoj. Kelkaj novaj estis netaŭgaj, kaj mi devis maldungi ilin. Unu ebriiĝis kaj estis forĵetata el magazeno, unu bonan alia firmao forŝtelis; du bonaj enamiĝis tiel forte, ke dise mi ne povas laborigi ilin, kaj kune ili uzas la labortempon rigardante en okulojn unu de alia, kaj mi nepre devos maldungi ilin. Du vere malsaniĝis en momento, kiam ili devis komenci laboron. Alia, kiu nepre devis deĵori en magazeno, estis tenata hejme de sia edzino. Unu viro, kiu enamiĝis, sabotis gravan magazenan aranĝon por esti ĉe sia amatino, kiu estis en alia urbo ktp. ktp. Sen troigo, tiaj sciigoj venis al mi du­-trifoje ĉiun tagon senescepte, kaj mi devis per telefono kaj telegramo kaj mem­iro ŝtopi la breĉojn. Tiel rapide okazis ĉio ke mi ne havis tempon sciigi Birrell, kaj li ne scias kiuj laboras ĉe ni nek kie ili estas. Eĉ dimanĉe frumatene la telefono alarmas.

Hieraŭ sinjorino, kiu tre ŝatis la laboron, kiu bone laboris (kaj plurfoje diris, ke ŝi esperas, ke ŝi taŭgos, ĉar ŝi volas daŭrigi kaj tre bezonas la monon ktp.), iris al poŝtoficejo kaj simple malaperis. Mi ne scias, ĉu ŝi mortis aŭ perdis la memoron… Mi kuras de urbo al urbo kaj laboris en du aŭ tri urboj en sama tago. La zorgoj kaj misaventuroj estas efektive fantastaj — mi ne povas priskribi al vi eĉ la duonon de ili.

Bonvolu do konsideri ĉion ĉi kaj legu indulge mian pene akuŝitan verkon, de kiu mi nun definitive liberiĝas.

Via, Vik.

POSTNOTO

La supra letero iom montras, kiel malavare Cezaro Rossetti konsumis siajn grandajn energiojn. Je la 6­a de Majo 1950 li subite kolapsis en sia hejmo kaj du tagojn poste li mortis, havante aĝon de 48 jaroj.

PROKSIMUMA PRONONCO DE PERSONAJ NOMOJ KAJ DE KELKAJ ANGLAJ VORTOJ:

Aberdeen — Aberdin

Alex Nicol — Alek Nikol

Ayr — Er

Bank Hey Street  — Bank Hej Strit

Berwick–on–Tweed  — Berik–on–Tŭid

Birmingham — Bo’mingam

Black — Blak

Blackie — Blaki

Blackpool — Blakpul

Bournemouth — Bo’nmaŭt

bricks — briks

Brighton — Brajton

British Toy Co. — Britiŝ Toj Kampani’ (Brita Ludil­-Kom­panio)

Buckie — Baki

Bums — Barnz

Caernarvon — Kajrnarvon

cement — sement

Chesterfield  — Ĉestofild

Cohen — Koen

Cornwal — Kornŭol

demonstrator — demonstretor

Fairley — Ferle

Falmouth — Falmaŭt

Fife — Fajf

George — Ĝorĝ

Hooper — Huper

Hughes — Hjuz

Ideal Homes — Ajdil Homz

Japlac — Ĝaplak

Jeff — Ĝef

Jersey — Ĝerze

Jock — Ĝok (skota mal ongigo de Johano, per kiu la angloj kutime kromnomas skotojn)

Joe — Ĝo

Jones — Ĝonz

Leeds — Lidz

Leek — Lik

Lewis — Luis

Liverpool — Liverpul

Lottie — Loti

Luigi — Luiĝi

Lyons — Lajnz

Mac — Mak

Mackey — Makaj

Margy — Marĝi

Market Street — Market Strit

Marquis — Markŭis

Mary — Meri

Michael O’Hara — Majkl Ohara

Micky — Miki

Middiesborough — Midlzbra

Mosley Street — Mozle Strit

Nairn — Nern

Newcastle — Njukasl

Orkney — Orkne

Park Lane — Pak Lejn

Peterhead — Piterhed

Petticoat Lane — Petikot Lejn

Plurtown — Plurtaŭn

Premo Cooker Co. — Premo Kuker Kampani

Priestley — Pristle

Ralph — Ralf

Richard — Riĉard

Rogers — Roĝerz

Sandhaven — Sandheven

Scott — Skot

Shaw — Ŝo

1 ... 45 46 47 48 49 50 51 52 53 54
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)