Grenej’ — jam for; timante pri longa posteno,
Rikov al palisaro saltas de ĝardeno,
Haltigas rotforkuron, ordigas kaj faras
El vico triangulon: akra kojn’ elstaras
Antaŭen, kaj du flankoj apud palisaro
De l’ ĝarden’ apogiĝas. Prava estis faro,
Ĉar el kastel’ galopas sur lin rajdistaro.
Grafo, kiu gardate en kastelo sidis,
Kiam rusoj forkuris, saltis sur ĉevalon
Kaj aŭdinte pafadon, rajdantojn li gvidis, ¬570
Mem fronte, super kapon levante la ŝtalon.
Rikov ĵus kriis: «Fajron, duonbataliono!»
Sur seruroj trakuris longen fajra zono,
El tricent tuboj kugla ekfajfis zumsono:
Rajdant’ pereis, falis tri vunditaj grave;
Graf’, de ĉeval’ falinta, falis; kuras save
Al li Ŝlosisto krie: de jegroj celpreno
Lasta Horeŝko, kvankam laŭ patrin’-deveno.
Verm’, pli proksima, Grafon korpŝirmas post falo,
Ricevas por li pafon, lin el sub ĉevalo ¬580
Eligas, ne permesas iri tiel are,
Oni pli bone celu, maltrafu avare,
Kaŝu sin post bariloj, putoj, muroj, staloj;
Graf’ kun anar’ atendu tempon por ĉevaloj.
Planojn de Verm’ komprenis kaj plenumis plene
Tadeo. Ligna puto lin kaŝas postene;
Kaj ĉar li sobras, bone el dutubo pafas,
(En aeron ĵetitan florenon li trafas),
Batas terure, ĉefojn elektas por celo:
De lia paf’ unua falis feldvebelo[15], ¬590
El du tuboj serĝentojn du trafas bravulo;
Laŭ galonoj li celas, aŭ al triangulo
Ŝirmanta stabon. Tial Rikov koleretas,
Piedfrapas, de spado tenilon mordetas:
«Majoro Plut, li vokas, kio fine estos?
Baldaŭ el ni neniu ĉe l’ komando restos!»
Do Plut grandakolere al Tadeo vokas:
«Moŝto Pol’, vi hontinde post arbo vin lokas,
Ne timaĉu, eliru mezon, kun honoro
Batali». Kaj Tadeo respondis: «Majoro, ¬600
Se vi tiel kuraĝa estas kavaliro,
Do kial vi vin kaŝas post jegroj-spaliro?
Mi ne timaĉas: iru nur el post barilo;
Mi, doninte survangon, pretas al duelo!
Kial sangverŝi? Inter ni estis kverelo:
Do malpacon decidu spado aŭ pafilo.
Vi elektu armilon, pinglon ĝis kanono,
Aŭ mi vin pafos kiel lupojn, sen pardono».
Dirinte, li elpafis per celtrafa mano
Kaj leŭtenanton frapis apud kapitano. ¬610
вернуться
[12]
La litva «maczuga» estas farata laŭ sekvanta maniero: oni elektas junan kverkon kaj ektranĉas ĝin de supre ĝis malsupre per hakilo, por vundi supraĵe la arbon, distranĉante la mukŝelon. En tiujn entranĉaĵojn oni enmetas akrajn silikojn, kiuj post iom da tempo enkreskas en la arbon kaj formas malmolajn tuberojn. La maĉugoj prezentis dum idolanaj tempoj la ĉefan armilon de la litova pied-ira armeo. Oni uzas ilin iam ĝis nun kaj nomas nasieki (tuber-bastonegoj).
вернуться
[13]
Post la leviĝo de Jasiński (v. la noton [8], Lib. I), kiam la litvaj armeoj cedis en la direkton de Varsovio, la rusoj proksimiĝis al la forlasita urbo Vilno. Generalo Dejov, fronte de la stabo, enrajdis tra la Pinta Pordego (v. la noton [2], Lib. I) en la urbon. La stratoj estis malplenaj, la loĝantaro fermis sin en la domoj. Tiam iu urbano, rimarkinte kanonon forlasitan en strata angulo, ŝarĝitan per kartoĉoj, celturnis ĝin al la pordego kaj elpafis. Ĉi tiu unu pafo savis tiam Vilnon. Generalo Dejov pereis, kun li kelkaj oficiroj; la restintoj, timante embuskon forcedis de la urbo. La nomo de tiu urbano ne estas certe konata.
вернуться
[14]
Indulgo, konservo de vivo soldata.