Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
Sinjoro Tadeo - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Sinjoro Tadeo

Электронная книга - «Sinjoro Tadeo». Краткое содержание книги:

Elektinte unu el la plej karakterizaj pecoj de la pola literaturo, Grabowski liveris al ni mirindan ĉefverkon. Traduki ĉi tiun dekmilversan poemon estis titana laboro. Grabowski faris fidelan tradukon de l’ originalo, ĝin sekvante preskaŭ laŭverse. Tiu traduko estis unu el plej elstaraj verkoj de la frua literaturo en Esperanto.
1 ... 43 44 45 46 47 48 49 50 51 ... 67
Перейти на страницу:
Sed, kvankam malplej krie, buĉo plej teruris Inter kokoj. Kokejon juna Sak enkuris; El ŝtupetoj per laĉo kaptante koketojn, Detirante hirtplumajn, tufajn kokinetojn, Ĉiujn vice sufokas: amase metita Kuŝas bela birdaro, per grioj nutrita. Sak senpripensa! kia vin kaptis furio! Tion al vi neniam pardonos Zofio.
Gervaz’ antikvomore farante disponojn,       ¬790 Al si ordonas doni de kontuŝoj zonojn, Kaj per ili eligas, el Soplica kelo, Barelojn da grizbrando, biero, mielo, Kelkajn tuj senŝtopigas; aliajn nobela Densa aro forrulas al sojlo kastela, Tie ĉiuj kolektas sin por noktkuŝejo, Tie estas fondita Grafa ĉefloĝejo.
Cent fajroj brulas, rostas, bakas kaj kuiras; Viandoj fleksas tablojn, drinkaĵoj fluiras. Nokto estis pasonta trinke, manĝe, kante;       ¬800 Sed vice ekdormetas oni, oscedante, La okulojn estinge nebulo vualas, Kapojn balancas ĉiuj, kie sidis, falas: Kun plado, glaso, kruĉo, aŭ rostaĵa pato. Tiel venkintojn venkis dormo, mortofrato.
1 ... 43 44 45 46 47 48 49 50 51 ... 67
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)