Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
La neĝa blovado - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La neĝa blovado

Электронная книга - «La neĝa blovado». Краткое содержание книги:

La traduko de «La neĝa blovado» fare de Grabowski estas unu el la plej interesaj verkoj el la frua periodo de la Lingvo Internacia, unu el malmultaj kiuj restas pli bonaj ol la postaj provoj retraduki la novelon de Puŝkin aplikante pli modernajn rimedojn de pli evoluinta Esperanto.
Ĝi ankaŭ estas la unua presita verko esperanta kies aŭtoro ne estas Zamenhofo; do, per tiu verko Esperanto reale apartiĝis disde la persono de sia kreinto kaj pruvis sian kapablon funkcii memstare, sendepende de tiu kreinto.
1 2 3 4 5
Перейти на страницу:

– Ĝi ĉiam ekzistis, – interrompis kun viveco Mario Gavrilovna, – mi neniam povis esti via edzino …

– Mi scias, – respondis li trankvile, – mi scias ke iam vi amis, sed la morto kaj tri jaroj da plorado … Bona, kara Mario Gavrilovna! ne penu forpreni de mi la lastan konsolon: la penson, ke vi konsentus fari mian feliĉon, se… Silentu, pro Dio, silentu; vi min turmentas. Jes, mi scias, mi sentas, ke vi estus mia, sed … mi plej malfeliĉa kreitaĵo, mi estas edzigita!

Mario Gavrilovna ekrigardis lin kun miriĝo.

– Mi estas edzigita, – daŭrigis Burmin; – mi estas edzigita jam la kvaran jaron, kaj mi ne scias, kiu estas mia edzino, kaj kie ŝi estas, kaj ĉu mi devas ŝin iam revidi!

– Kion vi parolas? – ekkriis Mario Gavrilovna; – kiel tio estas mirinda! Daŭrigu! mi rakontos poste … sed daŭrigu, estu tiel bona!

– Je l’ komenco de l’ 1812ª jaro, – diris Burmin’, – mi rapidis Vilnon, kie troviĝis nia regimento. Alveninte unu fojon sur ian poŝtan stacion malfrue en la vespero, mi ordonis kiel eble plej rapide jungi la ĉevalojn kiam subite levis sin terura neĝa blovado; la poŝtestro kiel ankaŭ la postiljonoj konsilis al mi, ke mi atendu. Mi ilin obeis; sed ia nekomprenebla maltrankvilo min ekreĝis; ŝajnis, ke iu min puŝas. Dume la neĝa blovado ne trankviliĝadis; mi ne povis min teni, mi ordonis ree jungi la ĉevalojn kaj forveturis, malgraŭ la blovado. Al la postiljono ŝajnis pli bone veturi trans la rivero, kio devis plimallongigi nian vojon per tri verstoj. La bordoj estis kovritaj de neĝo; la postiljono transveturis flanke de la loko, kie ni devis elveturi sur la vojon, kaj tial ni nin ektrovis en nekonata kampo. La blovego ne ĉesadis; mi ekvidis lumeton kaj ordonis veturi tien. Ni alveturis en vilaĝon; en la ligna preĝejo estis lumo. La preĝejo estis malfermita; post la barilo staris kelkaj glitveturiloj, antaŭ la enirejo paŝadis homoj. «Tien ĉi! Tien ĉi!!» – ekkriis kelkaj voĉoj. Mi igis la postiljonon antaŭveturi. «Sed permesu, kie vi estis tiel longe? – diris al mi iu, – la fianĉino sin trovas en sensenta estado; la pastro ne scias, kion fari; ni jam estis pretaj veturi reen. Eliru ja pli rapide!» Silente mi elsaltis el la glitveturilo kaj eniris en la preĝejon, malforte prilumitan per du aŭ tri kandeloj. Knabino sidis sur la benko en malluma angulo de la preĝejo; alia frotis ŝiajn tempiojn. «Glor’ al Dio, – ŝi diris: – fine vi alveturis! Vi preskaŭ mortigis la fraŭlinon!»

Maljuna pastro proksimiĝis al mi kun la demando: «Ĉu vi ordonas komenci?» – «Komencu, patro, komencu», mi respondis senpense. Oni levis la knabinon. Ŝi al mi ŝajnis ne malbela …

Nekomparebla, nepardonebla knabeco… mi staris apud ŝi antaŭ la pupitro[16]; la pastro rapidis; tri viroj kaj la servantino subtenadis la fianĉinon kaj estis okupataj nur per ŝi. Oni nin edzigis. «Kisu vin», – oni diris. Mia edzino turnis al mi sian palan vizaĝeton. Mi volis ŝin kisi … Ŝi ekkriis: «Ho ne estas li, ne li!» – kaj falis sen sentoj. La atestantoj direktis sur min la terurigitajn okulojn. Mi turniĝis, eliris el la preĝejo sen malhelpo, ĵetis min en la glitveturilon kaj ekkriis: «For! Antaŭen!»

– Dio mia! – ekkriis Mario Gavrilovna, – kaj vi ne scias kio fariĝis pri via kompatinda edzino?

– Mi ne scias, – respondis Burmin’, – mi ne scias, kiel oni nomas la vilaĝon, kie mi edziĝis; mi ne memoras, el kia stacio mi veturis. En tiu ĉi tempo mi tiel malmulte konsciis la gravecon de mia krima ŝerco, ke, forveturinte de la preĝejo mi ekdormis, kaj revekiĝis la sekvan matenon, jam sur la tria stacio. La servanto, kiu estis tiam kun mi, mortis en la milito, tiel ke mi ne havas eĉ la esperon trovi la virinon, je kiu mi ŝercis tiel terure, kaj kiu estas nun tiel terure venĝita.

– Dio mia, Dio mia! – diris Mario Gavrilovna, kaptinte lian manon: – Tio estis vi? kaj vi min ne rekonas?

Burmin’ ekpaliĝis … kaj ĵetis sin al ŝiaj piedoj …

F i n o
вернуться

[16]

pupitro (ruse «налой», propre «аналой») – Ĉi tie temas pri kirka tablo kun dekliva supra tabulo, kiu staras antaŭ la altarejo, kaj sur kiun oni metas diservan libron aŭ ikonon; ĝuste ĉirkaŭ tiu pupitro okazas la ortodoksa geeziĝa rito; Zamenhofo kaj Grabowski ĝin konfuzas kun altaro. PIV ial nomas ĝin «ĥorpupitro» – tute maltrafe kaj absolute malkonvene por kirko ortodoksa: ĝi neniel ajn rilatas al ĥoro. Malpli maltaŭga estas la traduko en CEED: «legpupitro» por traduki la anglan «lectern» – tamen jam simpla «pupitro» tute sufiĉas.

1 2 3 4 5
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)