Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
La neĝa blovado - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La neĝa blovado

Электронная книга - «La neĝa blovado». Краткое содержание книги:

La traduko de «La neĝa blovado» fare de Grabowski estas unu el la plej interesaj verkoj el la frua periodo de la Lingvo Internacia, unu el malmultaj kiuj restas pli bonaj ol la postaj provoj retraduki la novelon de Puŝkin aplikante pli modernajn rimedojn de pli evoluinta Esperanto.
Ĝi ankaŭ estas la unua presita verko esperanta kies aŭtoro ne estas Zamenhofo; do, per tiu verko Esperanto reale apartiĝis disde la persono de sia kreinto kaj pruvis sian kapablon funkcii memstare, sendepende de tiu kreinto.
1 2 3 4 5
Перейти на страницу:

Dua ĉagreno ŝin renkontis. Gavrilo Gavriloviĉ mortis, restigante ŝin heredantino de la tuta havo. Sed la heredo ŝin ne konsolis; ŝi kore dividis la malĝojon de la malfeliĉa Praskovja Petrovna kaj ĵuris neniam apartiĝi de ŝi; ili du forlasis Nenaradovon, la lokon de la malĝojaj rememoroj, kaj forveturis por vivi en la ***a vilaĝo.

Fraŭloj ĉirkaŭadis ankaŭ tie ĉi la amindan kaj riĉan fraŭlinon; sed ŝi donis al neniu eĉ la plej malgrandan esperon. La patrino iam konsilis al ŝi ke ŝi elektu amikon; Mario Gavrilovna balancadis la kapon kaj fariĝis pensema. Vladimiro jam ne vivis: li mortis en Moskvo, tagon antaŭ la eniro de la francoj. Lia memoro ŝajnis sankta por Manjo; almenaŭ ŝi konservis ĉion, kio lin povis rememorigi: la librojn, de li iam legitajn, liajn pentrojn, notojn kaj versojn, kiujn li por ŝi transskribis. La najbaroj, sciiĝinte pri ĉio, miris ŝian konstantecon kaj scivole atendis heroon venkontan fine la fidelecon de tiu ĉi fraŭlina Artemizo[9].

Dume la milito estis finita kun gloro. Niaj regimentoj revenis el la alilando. La popolo iris al ili renkonten. La muziko ludis konkeritajn kantojn: «Vive Henri-Quatre»[10], tirolajn valsojn kaj ariojn el «Ĵokondo»[11]. La oficiroj, kiuj foriris en la militon preskaŭ infanoj, revenis, viriĝintaj de milita aero kaj kun krucoj sur la brusto. La soldatoj ĝoje paroladis inter si, enmiksante ĉiuminute en la lingvon germanajn kaj francajn vortojn. Tempo ne forgesebla! Tempo de l’ gloro kaj de l’ ĝojo! Kiel forte batis la rusa koro ĉe l’ vorto «patrujo»! Kiel dolĉaj estis la larmoj de l’ revido! Kun kia unuanimeco ni unuigis la sentojn de la popola fiereco kaj de l’ amo je l’ regnestro! Kaj por li, kia estis tiu ĉi minuto!

La virinoj, la rusaj virinoj, estis tiam sensimilaj. Ilia kutima malvarmeco perdiĝis. Ilia ĝojo estis efektive malsobriganta, kiam renkontante la venkintojn ili kriadis: hura!

Kaj en la aeron ili ĵetadis la ĉapetojn.[12]

Kiu el la tiamaj oficiroj ne konfesos, ke al la rusa virino li ŝuldis la plej bonan kaj la plej multvaloran rekompencon?..

En tiu ĉi brilanta tempo Mario Gavrilovna vivis kun la patrino en la ***a gubernio, kaj ne vidis kiel la du ĉefurboj[13] festis la revenon de la trupoj. Sed en la distriktaj urboj kaj vilaĝoj la ĉiesa ĝojo estis eble ankoraŭ pli forta. La ricevo de oficiro en tiuj ĉi lokoj estis por li efektiva triumfo kaj al la amanto en frako estis ne plezure en lia najbareco.

Ni jam diris, ke malgraŭ sia malvarmeco Mario Gavrilovna kiel antaŭe estis ĉirkaŭata de fraŭloj. Sed ĉiuj devis foriĝi kiam ekmontris sin en ŝia palaco la vundita husara regimentestro Burmin’, kun la ordeno de s-ta Georgo en la butona trueto kaj «kun interesa paleco» laŭ dirmaniero de la tiamaj sinjorinoj. Li havis ĉirkaŭ dudek ses jarojn. Li alveturis forpermese en siajn vilaĝojn, kiuj estis en la najbaraĵo de la vilaĝo de Mario Gavrilovna.

Mario Gavrilovna multe lin distingis. Apud li ŝia kutima pensemo viviĝadis. Oni ne povus diri, ke ŝi lin koketis; sed la poeto, vidinte ŝian teniĝon, certe dirus:

«Se amor non è, che dunque?»[14]

Burmin’ estis efektive tre aminda juna viro. Li havis tian menson, kia plaĉas al la virinoj: ĝentila kaj observema, senpretenda kaj senzorge mokema. Lia renkontado kun Mario Gavrilovna estis rekta kaj libera; sed kion ajn ŝi dirus aŭ farus, lia animo kaj liaj rigardoj ĉiam ŝin akompanis. Li ŝajnis de karaktero trankvila kaj modesta, sed la famo rakontis, ke antaŭe li estis terura sovaĝulo, kaj tio ĉi ne malutilis al li en la opinio de Mario Gavrilovna, kiu (kiel ankaŭ ĉiuj junaj sinjorinoj senescepte) kun plezuro senkulpigis la malprudentaĵojn montrantajn kuraĝon kaj fajrecon de l’ karaktero.

Sed pli ol ĉio… (pli ol lia karesemo, pli ol la interesa paleco, pli ol la bandaĝita mano) la silentado de la juna husaro vekadis ŝian scivolon kaj fantazion.

Ŝi ne povis ne konscii tion, ke ŝi multe al li plaĉas; kredeble ankaŭ li kun sia sprito kaj kono de la homoj povis jam ekvidi, ke ŝi lin elektis: kial ĝis nun ŝi ne vidis lin apud siaj piedoj kaj ne aŭdis lian konfeson? Kio lin retenadis? La timemo, neapartigebla de l’ efektiva amo, la fiereco aŭ la koketado de lerta amisto? Tio ĉi estis por ŝi enigmo. Pensinte bone, ŝi decidis, ke la timemo estis sole la kaŭzo, kaj intencis kuraĝigi lin per pli granda atenteco kaj, laŭ la okazoj, ankaŭ per karesado. Ŝi preparadis la plej neesperatan elnodiĝon kaj malatendeme atendis la minuton de la romaneca klariĝo. La sekreto, kia ajn ĝi estus, ĉiam premas la virinan koron. Ŝiaj militaj operacioj havis la deziritan finon: almenaŭ Burmin’ fariĝis tiel pensema kaj liaj nigraj okuloj kun tia fajro haltadis sur Mario Gavrilovna, ke la decida minuto ŝajnis jam proksima. La najbaroj paroladis pri la edziĝo kiel pri fakto jam finita, kaj la bona Praskovja Petrovna ĝojadis, ke ŝia filino fine trovis por si indan fianĉon.

La maljunulino sidis unu fojon sola en la gastĉambro, dismetante kartojn (la grande patience), kiam Burmin’ eniris en la ĉambron kaj tuj demandis pri Mario Gavrilovna.

– Ŝi estas en la ĝardeno, – respondis la maljunulino; – iru al ŝi, kaj mi vin tie ĉi atendos.

Burmin’ foriris kaj la maljunulino faris la signon de l’ kruco kaj ekpensis: «Nun eble la afero hodiaŭ finiĝos!»

Burmin’ trovis Marion Gavrilovna’n apud la lageto sub la saliko, kun libro en la manoj kaj en blanka vesto, kiel efektiva heroino de romano. Post la unuaj demandoj Mario Gavrilovna intence ĉesis subteni la interparolon, fortigante tiel la ambaŭflankan embarason, el kiu oni povis liberiĝi nur per subita kaj decida klarigo. Tiel ankaŭ fariĝis. Burmin’, sentante la malfacilecon de sia pozicio, diris, ke li serĉis jam longe la okazon por malkovri al ŝi sian koron, kaj postulis minuton da atento. Mario Gavrilovna fermis la libron kaj mallevis la okulojn por signo de l’ konsento.

– Mi vin amas, – diris Burmin’, – mi vin amas pasie… (Mario Gavrilovna ruĝiĝis kaj mallevis la kapon ankoraŭ pli multe.) Mi agis sengardeme, cedante al la dolĉa emo, al la emo vidi kaj aŭdi vin ĉiutage… (Mario Gavrilovna rememoris la unuan leteron de St. Preux.[15]) Nun estas jam tro malfrue batali kontraŭ mia sorto; la rememoro pri vi, via aminda sensimila imago, de nun estos la turmento kaj la konsolo de mia vivo; sed al mi ankoraŭ restas plenumi la malfacilan devon, malkovri al vi la teruran sekreton kaj meti inter ni netrapaŝeblan barilon …

вернуться

[9]

Vidvino de la galikarnasa reĝo Maŭzolo; ŝi ordonis konstrui monumenton Maŭzoleon (laŭ la nomo de la forpasinta edzo), kiu estis konsiderata kiel unu el la sep «mirakloj de l’ mondo». La nomo Artemizo (Αρτεμισία) fariĝis simbolo de la ideala edzino, kiu restas fidela al la edzo eĉ post lia morto.

вернуться

[10]

T.e. «Vivu Henriko la Kvara» (france). Kupletoj el la komedio de franca poeto Ch. Collet (1709–1783) «Henriko la 4ª en ĉasado» (1779).

вернуться

[11]

«Joconde aŭ serĉanto de aventuroj» – komedia opero de franca komponisto I. Nicolo (1775–1818).

вернуться

[12]

Citaĵo el la komedio «Malfeliĉo esti tro sprita» (1825) de rusa dramverkisto, poeto kaj diplomato Aleksandro Gribojedov (1795–1829).

вернуться

[13]

Kvankam komence de la 18ª jc Peterburgo fariĝis registara ĉefurbo de Ruslando, Moskvo tamen retenis kelkajn funkciojn ĉefurbajn (interalie la eklezian).

вернуться

[14]

Itale: «Se ne amo, kio do ĝi estas?». La komenco de verso el la 132ª soneto de F. Petrarko (1304–1374).

вернуться

[15]

St. Preux /sen-pre/ – protagonisto de la romano de J.-J. Rousseau (1712–1778) «Julia, aŭ la nova Heloiza» (1761). La vortoj de Burmin’ estas pruntitaj el letero de St. Preux al Julia.

1 2 3 4 5
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)