Iliado
- Автор: Гомер
- Серия: Biblioteko de la Lingvo Internacia Esperanto #76
- Год: 1895
- Язык: эсперанто
- Год: Presejo de W. Tümmel
- Переводчик: Abram Kofman
- Жанр: Прочая поэзия
Электронная книга - «Iliado». Краткое содержание книги:
La traduko ne kompletas. Laŭ la “Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto” de Geoffrey Sutton, daŭrigo (ĝis la Kanto Naŭa) aperis en 1897.
Ĉi tiu bitlibro entenas ĉion aperintan en la Nurnberga eldono (1895), do la kantojn 1ª–5ª kaj la komencon de la kanto 6ª (ĝis la verso 313ª).
Ĉi tiu bitlibro entenas ĉion aperintan en la Nurnberga eldono (1895), do la kantojn 1ª–5ª kaj la komencon de la kanto 6ª (ĝis la verso 313ª).
Перейти на страницу:
«Kiu el dioj, vi ruza, al vi sian donis konsilon? 540
Ĉiam plaĉas al vi ricevadi sekretajn decidojn,
Dum mi malestas de vi, kaj neniam al mi vi diras
Vole eĉ unu vorton de tio, pri kio vi pensas.»
Al ŝi respondis la patro de la homaro kaj dioj:
«Hero, ne penu vi ĉiujn miajn pensojn sciiĝi, 545
Ĉar tio estas ne ebla por vi eĉ, por mia edzino.
Certe, neniu el dioj kaj homoj sciiĝos pri tio,
Antaŭ ol vi, kio estas por vi permesata sciiĝi;
Tamen do, kion mi volas aparte de dioj decidi,
Vi min ne devas demandi, vi min ne devas esplori.» 550
Hero la bovookula ree respondis al Zeŭso:
«Ho, kiajn vortojn eldiris vi, Kronido terura!
Mi ja neniam ĝis nun vin demandis aŭ esploradis,
Tute trankvile decidas vi ĉion, kion vi volas.
Sed mi nun timas en koro, ĉu vin ne ekkonvinkis 555
L’ido de griza Nereo, l’arĝentapieda Tetido:
Ĉe vi sidante, ŝi viajn ĉirkaŭprenadis genuojn.
Al ŝi vi eble promesis per kapobalanco Aĥilon
Ekglorigi kaj multajn Aĥajojn ekstermi ĉe l’ ŝipoj?»
Al ŝi respondis dirinte Zeŭso la nubkolektulo: 560
«Stranga, vi ĉiam suspektas, ne povas de vi mi kaŝiĝi,
Sed vi nenion atingos, nur malproksimiĝos de koro
Mia, kaj tio por vi estos ja pli terura ankoraŭ.
Se tio estos, fariĝos tio laŭ mia deziro,
Sidu do vi nun trankvile kaj miajn ordonojn obeu! 565
Ĉar malcerte tuta diaro Olimpa vin helpos,
Se kontraŭ vin nevenkeblajn miajn manojn mi uzos».
Tiel li diris, kaj Hero la bovookula ektimis,
Sidis silente, koleron en sian koron bridinte,
Kaj eksopiris la Uranidoj en Zeŭsa palaco. 570
Jen nun eldiris Hefesto, la glora artisto, favore
Pri sia kara patrino Hero, diino blankmana:
«Estos certege malbone kaj fine ne elsufereble,
Se vi tiel malice malpacos por la mortemaj
Kaj inter dioj vi semos ribelon. Ne ĝuos ja pli ni 575
Ĝojon festenan, se reĝos malpaco. Al mia patrino
Mi nun konsilas (kvankam ŝi mem havas multan prudenton)
Al kara patro obee submeti sin, por ke li ree
Ne ekkoleru, kaj pli ne konfuzi nin dume festeno.
Ĉar se li, la Olimpano tondronĵetanta, ekvolos, 580
Li nin deĵetos de tronoj; li estas pli forta ol ĉiuj.
Sed vi lin volu per vortoj delikataj moligi
Kaj refariĝos favora baldaŭ al ni l’Olimpano».
Tiel dirinte, leviĝis li kaj pokalon dufundan
Donis al sia patrino kara kaj diris la vortojn: 585
«Kara patrino, elportu malĝojon malgraŭe sufero,
Ke mi vin, ho, la plej kara, ne vidu per propraj okuloj
Baldaŭ batata; ĉar vana, kiel ajn volus mi, estos
Mia helpo, ĉar Zeŭson kontraŭi estas ne eble.
Ĉar jam antaŭe, kiam fojon mi volis vin helpi, 590
Kaptis li min ĉe l’ piedo, de sojlo la sankta min ĵetis.
Tutan la tagon mi flugis suben kaj dum sunsubiro
Mi sur Lemnoson surfalis, havante malmulte da vivo,
Sed la Sintoj ricevis la subenfalinton amike.»
Tiel eldiris li, kaj ekridetis Hero blankmana 595
Kaj ridetante ŝi prenis de sia filo pokalon.
Li do al ĉiuj ceteraj senmortaj, irante de dekstre,
Dolĉan nektaron enverŝis, el la kaliko ĉerpante,
Kaj inter dioj feliĉaj eksonis ridado senfina,
Kiam ili lin vidis kuradi kaj rekuradi. 600
Ĝis sunsubiro festenis ili dum tuta la tago,
Kaj nenio mankis al koroj dum festenado
Bonaranĝita: nek sonoj belegaj de liro Apola.
Nek l’ harmonia kantado de Muzoj, kantantaj alterne.
Sed kiam ekestingiĝis la lumo de l’ suno brilega, 605
Ĉiu el ili foriris dormi en sian loĝejon,
Kiun al ĉiu lamapieda artisto Hefesto
Ekkonstruis per sia multescianta prudento.
Zeŭso do tondronĵetanta iris al sia kuŝejo,
Kie li ofte kuŝadis sub ago de dormo la dolĉa. 610
Tien veninte, li dormis, kaj apud li—Hero orkrona.
Перейти на страницу: