Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
Kien ci iras? - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Kien ci iras?

Электронная книга - «Kien ci iras?». Краткое содержание книги:

Internacie ĉi tiu verko estas la plej fama romano de la pola literaturo, kvankam en Esperantujo «Marta» kaj «Faraono» estas pli aŭtoritataj.
La pola originalo titolita «Quo vadis» (latine tio signifas «Kien ci iras?») unue aperis en 1896. Ĝi temas pri la frua kristanismo sub la romia imperiestro Nerono. Ĝi akiris tutmondan sukceson, estas tradukita en pli ol 57 lingvojn kaj eldonita en pli ol 70 landoj. En la jaro 1905ª la aŭtoro ricevis Nobel-premion pri literaturo «pro eminentaj verkistaj atingoj en epika literaturo».
En 1933 sub la sama latina titolo aperis la esperanta traduko de la romano fare de Lidja Zamenhof’ (1904–1942), la plej juna filino de d-ro Esperanto. Krom la evidenta arta valoro de la verko, tiu traduko prezentas grandan intereson filologian, ĉar la tradukistino fidele kaj kohere esperantigis la verbajn aspektojn de la originala teksto pollingva. Pli detale pri tio, kaj pri la problemo de nomoj propraj oni povas legi en la reta komentario de Sergio Pokrovskij.
En la pola originalo abundas latinaĵoj (komencante per la romantitolo). Tamen Senkeviĉo multajn latinaĵojn uzas en asimilita (poligita) aŭ duonasimilita (transliterita) formo. Lidja Zamenhof’ koherigis la tekston per konsekvenca latinigo. Ĉi tiu revizio koherigas inversmaniere, per esperantigo. Krome, en la reviziita eldono estas korektitaj tradukaj kaj lingvaj eraroj. La ŝanĝo en la tradukprincipo postulis ŝanĝon de la titolo. Tamen la verbosistemo de la verko restas netuŝtita.
1 ... 37 38 39 40 41 42 43 44 45 ... 150
Перейти на страницу:

Kaj intertempe ni mortigas homojn, se ili nin iel ĝenas. La kompatinda Torkvato Silano jam estas ombro. Li malfermis siajn vejnojn antaŭ kelkaj tagoj. Lekanio kaj Licinio kun timo akceptas la konsulajn oficojn, la maljuna Trazeo ne evitos morton, ĉar li kuraĝas esti honesta. Tigeleno ne sukcesis ĝis nun havigi por mi la ordonon, ke mi malfermu miajn vejnojn. Mi estas ankoraŭ bezona, ne nur kiel elegantiæ arbiter, sed ankaŭ kiel homo, sen kies konsiloj kaj gusto la ekskurso en Aĥajon povus ne sukcesi. Ofte mi tamen pensas, ke pli aŭ malpli frue la fino devas esti tia, kaj ĉu ci scias, kion mi tiam deziras? Jen, ke la Kuprobarba ne ricevu tiun mian vazon el Murho[201], kiun ci konas kaj admiras. Se en la momento de mia morto ci estos apud mi, mi donos ĝin al ci, se ci estos for, mi ĝin frakasos. Sed dume ni havas ankoraŭ antaŭ ni la ŝuistan Beneventon, la olimpan Grekujon kaj Faton, kiu difinas al ĉiu vojon nekonatan kaj neantaŭvideblan.

Restu en sano kaj dungu Krotonon, aŭ oni duafoje forrabos de ci Ligian. Ĥilonidon, kiam ci lin ne plu bezonos, sendu al mi, kie ajn mi estos. Eble mi faros el li alian Vatinion kaj eble konsuloj kaj senatanoj iam tremos antaŭ li, kiel ili tremas antaŭ la nuna kavaliro Aleno. Valorus ĝisvivi tiun spektaklon. Kiam ci reakiros Ligian, sciigu min pri tio, por ke mi oferu por vi ambaŭ paron da cignoj kaj paron da kolomboj en la ĉi-tiea ronda templeto de Venero. Iam mi vidis en sonĝo Ligian en ciaj brakoj, serĉanta ciajn kisojn. Zorgu ke la sonĝo estu aŭgura. Neniaj nuboj estu sur cia ĉielo, kaj se ili estos, havu ili la koloron kaj aromon de rozo. Restu en sano. Adiaŭ!»

1 ... 37 38 39 40 41 42 43 44 45 ... 150
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)