La skeleta brigado [en Esperanto]
- Автор: Рейто Енё
- Год: 2002
- Язык: эсперанто
- Переводчик: L
- Жанр: Другие приключения
Электронная книга - «La skeleta brigado [en Esperanto]». Краткое содержание книги:
— Ĝi estas La Vojo!
— Antaŭ kvin jaroj… Tiam ni vidis tiun Aperturon… Sed ŝtono kaj… baraĵo: ĝi ne havas finon. Muro! Kaj ĉi tie ni laboris sekrete, nokte… Ni larĝigis la aperturon… Ni diris, ke ĝi malfermiĝas nenien. Kaj ni admiris, ke ni havas sekreton… Ni volis vivi. La baraĵo… la ŝtono kaj la muro… nun ne estas…
La Dudentulo, Kiu Havas Ĉapelon iris antaŭe, kaj Fécamp sekvis lin. Ĝi estis mallarĝa, serpentuma, dekliva vojo. Post dudek minutoj ili atingis tute mallarĝan aperturon. Oni povis traŝoviĝi nur glitante ventraltere. Ĝi estis ĉe la piedo de la roko, ĝuste ĉe la rando de la dezerto. Videbliĝis malgranda peco de la tero, lumigita de la suno.
— Kial vi ne foriris? — demandis Fécamp.
La Dudentulo staris malgaje.
— Kien?… Tiam jam estis tiel. La Sekreto estas grava… Ni sciis la vojon de la liberiĝo. Ni kredis La Pordon kaj gardis ĝin.
— Sed liberiĝi estas bone. Vivi en La Valo.
Li skuis sian kapon malgaje.
— Ne… Ni estas en sekureco ĉi tie.
— Kial?
— Mi ne scias. Sed ni estas en sekureco ĉi tie. Ni devas resti… Skeleta brigado, skeleta kapo, skeleto… Oni ne ŝatas la skeletulojn en La Valo. Oni kaptas kaj insultas lin… Li estas malsama ol la aliaj…
Fécamp kliniĝis kaj elŝoviĝis tra la malgranda aperturo. Poste li mallaŭte ekkriis kaj rapide rerampis.
La Dudentulo, Kiu Havas Ĉapelon, rigardis lin.
— Ĉu vi ne iras? Ĉi vi volas nokte?
— Nek nokte. Kaj neniam.
— Kial?
— Estas sekure ĉi tie.
Ili reiris. Fécamp ne diris al ili, ke tiu elirejo kondukas en la internon de la fortikaĵo, ĉar ĝi estas ĉe la limo de la betona aerodromo, kie konstante postenas pikedo.
Kial ili ne kredu, ke la Pordo Malfermiĝas Ien?
Fécamp sidis sur roko kaj rigardis la stelojn. La Ruĝharulo, Kiu Havis Aktujon diris:
— Vi tamen devas iri.
— Vi estas Pugno. Forta Pugno. Vi vivos kaj portos sciigon — diris alia Aĝulo.
— Ne estas sciigo — respondis Fácamp malgaje. — La Alteria Serĝento sciis tion. Li mortis. Ankaŭ mi mortos. Ankaŭ vi.
— Iu devas liberiĝi. Ke oni sciu.
La Blindulo, Kiu Havas Lampon kapjesis.
— Oni devas scii tion.
La vento blovis fajnan polvovualon, kaj ĝi sidis sur ilian vizaĝon. La Aĝo foriris. Ĉiu iraĉis al sia dormoloko. Kokro, La Trumpetisto, Kiu Havas Amikon, nur nun venas al Fécamp. Li ne ŝatis la aliajn.
La memoro de La Valo ĉiam pli fortiĝis en Korko. Reviviĝis la vorto. Li memoris kaj parolis. Kaj kio estas eĉ pli stranga, li jam povis aŭskulti.
Vesperto preterflugis ilin uluante.
— Fécamp… — diris Korko. Mi nun pensadis. Estis kanto. La kantinestro kantis ĝin ĉiam.
Li zumkantis mallaŭte. Tre malgaje, kaj li metis sian montrofingron sur sian fermitan, maldekstran okulon. Fécamp eligis spiretojn kun malfermita buŝo. Lia zigomo jam elstariĝis… Ĝi jam aperis malantaŭ la velkanta karno.
— Kial vi estas tia? Pri kio vi pensas? — demandis Fécamp.
— Nun mi ĉiam revadas pri la trumpeto — li diris. La Trumpeto estas bona. Ĝi tre doloras… Ho!.. Blovi La Trumperon… Tio estus pli bona, ol multe da akvo…
La lunlumo falas tien kun subite aperanta lumfasko, ĝuste sur ilin, kaj kiel ĝi disvastiĝas rapide; la altplataĵo fariĝas blanka, brilanta ebeno, kiel glacio, sub la enigmaj, ombraj montopintoj.
Li formis funelon el siaj manoj, kaj li provis imiti la Alarmon per apenaŭ aŭdebla, ŝuŝa, stertora blovo!
— Tra… raa… Tra… raa…
Ridinda kriĉado de pavo eliĝas el lia gorĝo: li senspiriĝas.
La altplataĵo estas tia, kiel fdorlasita batalkampo. La senmove dormantaj skeletuloj impresas timige, kiel disĵetitaj ĉifonoj kaj dentoŝiritaj kadavroj.
— Carew!! — diris Korko subite. Fécamp ektremetis:
— Kio estas pei Carew?
Io strangolis lin. Tiu ĉi vespero estas pli malbongusta kaj pli sinistra, ol la aliaj…
Korko ridaĉas. Poste li babilas vigle, ekscitite.
— Tiu Carew estis ŝercema bubo. Li petis la moneron de mi, por ke li gajnu vinon de vi per la ludo Ĉu fronto aŭ dorso… ĉu vi memoras? Ni drinkis kune… Vi suprenĵetis ĝin… kaj vi pagis!.. Haha… Mi multe ridegis tiam…
— Kial vi devis ridegi pri tio, se iu pagas kelkajn litrojn da ruĝa vino?
— Ĝi estis bona ŝerco… Carew petis la moneron de mi. Tiu monero estas ĉe mi… mi gardas ĝin… Kiel amuleton.
Fécamp konsterniĝis. Li renkontas tiun centimon en la mezo de la dezerto, kiu decidis, ke lia sorto estu sufero kaj mizero anstataŭ vivo.
— Montru ĝin — li flustras raŭke.
— Jen prenu… — diris Korko. — Sed redonu mian amuleton… Ĝi defendas min…
Li transdonis ĝin rikanante. Fécamp rigardis tion… Bruna monero. La trivita aglo estas sur ĝi. Sur tiu ĉi flanko estas ĝuste Fronto.
Fronto! Li turnis ĝin…
Poste li sentis tiel, ke la malluma Afrika firmamento subite falas sur lin kun terura knaro-krako.
Ankaŭ sur la alia flanko de la monero estis Fronto!
Li tenis en sia mano maloftan, misaĵon de la monfarejo. La presmaŝino premis Fronto-n sur ambaŭ flankojn de la centimo.
— Carew petis ĝin de mi por priŝerci vin… — diris Korko rikanante. Ni ĉiuj sciis, ke la monero estas fuŝaĵo, nur vi ne…
Kion fari, se ies tragedio estas forrabita?
Kion fari, se iu kredas tion, ke li estas preta morti, perei, suferi pro sia eminenta karaktero, sed subite evidentiĝas, ke li estas nur stulta, liginda frenezulo? Ke li ne estas heroo, sed pajaco?
Li ne estas kompatinda, sed ridinda!
Li staras ne en diboĉanta tempesto kun nekovrita kapo, sed en la mezo de areno, kaj oni ridaĉas pri li. Dume li mortas… Sed eĉ pri tio oni tiel multe povas ridi!
La fantasmagorio de la ŝanceliĝanta ĉielo, ondanta pejzaĝo kaj la flagrante dissolviĝinta aero malaperis. Fécamp kvietiĝis. Li viŝis sian frunton.
— Diru — li ekparolis, kaj dum kelkaj sekundoj li sentis tiel pro timego, ke li mutiĝis, ĉar nur krakanta flustrado eliĝis el lia gorĝo, — ĉu Carew tial petis… de vi… la moneron… ke li trompu min?
— Jes… li diris, ke vi repaciĝos… Kaj li trompos vin… Ke vi pagu la vinon… Kiam li demandos, kiu havas kvin centiman moneron, tiam mi pruntedonu al li la falsan centimon… Sur kies ambaŭ flankoj estas Fronto… Ĝi estos bona ŝerco, kiam ni diros tion al vi.
Li ĉirkaŭrigardis… Ĉie estas rokoj kaj dezerto.
Pesto, fetoro, varmego, krueleco…
Kaj la monero…
Haha!
Li ridegis foren sonorante, ke la dormantoj vekiĝis por momento. Hieno respondis de ie el la profundo.
Li denove sentis voĉon en sia gorĝo.
Ankaŭ Korko ridaĉis. Li pensis, ke Fécamp estas gaja…
— Antaŭ ol ni eniris en la kantinon, li priparolis kin mi la ŝercon, ĉar li vidis ĉe mi la moneronsur ambaŭ flankoj kun Fronto. - diris Korko. — Li priŝercos vin, ke vi pagu. Por ĉio.
— Jes… Tiam mi pagis por ĉio — diris Fécamp trenate.
Lia voĉo estis tia, kvazaŭ falsa monero falus klakante sur la tablon.
Ĉu fronto aŭ morto…
Dekkvara ĉapitro
Ili laboris…
Fécamp tre ŝanĝiĝis. Nun jam li estis en tia animstato ĉi tie, kvazaŭ li estus pasiginta jarojn ĉe la Skeleta brigado. La Valo mortis en li. La lampoj estingiĝis en lia koro: la prezentado finiĝis. Sed la vivivolo multobliĝinte luktis en li. Vivi! Vivi ĉiumaniere! Sed ĝi ne estis la praa instinkto de la vivteno. Se tiu densa, varma sangofonto de la deziro ŝprucis el praa fonto, tiam la atavisma instinkto de sangvenĝo vekiĝis en li. Mortigi!