La tri korpogardistoj en Afriko [en Esperanto]
- Автор: Рейто Енё
- Год: 2002
- Язык: эсперанто
- Переводчик: L
- Жанр: Другие приключения
Электронная книга - «La tri korpogardistoj en Afriko [en Esperanto]». Краткое содержание книги:
Eble Fort Lamy jam ne estis malproksime. Kaj ni klopodis diste eviti la fortikaĵon. Kvankam ĉio estis elĉerpiĝonta ĉe ni, kaj Yvonne havis konstante febron. Ankaŭ mi frostotremas en la sufoka varmego de la ĝangalo.
— Ni devas liveri la knabinon en Fort Lamy-on — diras Alfonso la Neniulo al mil
— Ankaŭ mi samopinias…
— Kvastiĉ! Ankaŭ vi malfacile eltenas la vojon. Akompanu la knabinon al Fort Lamy, kaj anonciĝu memvole tie.
— Kial oni volas malliberigi min ĉiam?
— Nenio malbona okazos al vi. Ŝi estas la filino de generalo — mi diras. — Yvonne estas la filino de Duron-Monte.
— Kion vi rakontas? — demandas Neniulo. — Kio estas tiu nomo Monte?
— Se oni ĵetis la patron de la generalo en la maron laŭ tiu nomo, tiam ankaŭ li nomiĝas tiel.
— Kia idiotaĵo ĝi estas?
Nun ankaŭ Hopkins la Ŝtipulo eksplodis.
— Ankaŭ mi scias tiel! Vi parolis pri tio, kiam vi preskaŭ ĵetis la generalon en la akvon en sako.
Alfonso la Neniulo rigardis sur nin, poste li diris nenion. Ŝajnas, ke ankaŭ li komprenis, ke ni pravas. Li nur ŝatas diskuti kaj instrui.
— Ĉu vi volis mortigi la generalon? — interesiĝis Kvastiĉ.
Alfonso la Neniulo komencis kriegi pro nekonata kaŭzo:
— Se vi ne ĉesigos tiun stultaĵon tuj, mi batos iun je la kapo.
— Vi diris tion — rekriegis Hopkins la Ŝtipulo. — Ne rigardu nin ĉiujn iditoj!
Neniulo senvorte lasis nin tie. Jes, la afero estas nun ĝena por li.
Ni portis la knabinon duope, ŝanĝante unu la alian. Ŝi ne tro malfortiĝis, ŝi estas nur febra. Se ni havus kininon, ŝi povus daŭrigi la vojon kun ni. Sed tiel ŝi tre malfortiĝas pro la ferbro. Ni tranĉas la ĝangalon, portas la knabinon kaj helpapogas Kvastiĉ-on. Ĝis kiam ni eltenos kun tia mankohava ekipaĵo?
— Haltu! — krias Alfonso la Neniulo. La lianojn tranĉantaj bajonetoj malleviĝas. — Homoj.
La miraklo! Ĉu homoj en la ĝangalo? Sed la okuloj kaj la oreloj de Alfonso la Neniulo estas tre delikataj instrumentoj.
— Atendu — li diras, kaj surventriĝinte li jam forglitas sub la tunelo de la rampaj plantoj. Pasas pli ol dek minutoj. Yvonne vidis la okazaĵon. Ŝi volis ekparoli, sed Neniu Alfonso estas tiel rapida, kiel sciruro, aŭ plie kiel leopardo. Nun la knabino premas sian manon sur sian bruston, kvazaŭ subpreminte siajn korbatojn kaj rigardas en tiun direkton, kie Alfonso la Neniulo malaperis… Fine ekbueto… La hispano denove staras antaŭ ni.
— Soldatoj bivakas ĉi tie… Teknika taĉmento faras ekzercojn. Ili havas kvar tendojn.
— Nu, kaj kiel plu?
— Kvastiĉ akompanos Yvonne-on tien.
— Mi ne iros — diras la knabino.
— Mi ne toleras kontraŭdiron! Nun mi estas la generalo. Gravas la letero.
Yvonne ekridetas.
Alfonso la Neniulo haste ŝovis sian manon en la poŝon kaj elprenis la sigelitan koverton.
— Jen ĝi estas!
— Ĝi ne estas la raporto. Dum vi prepariĝis al la vojo, sinjoro Boulanger flustris al mi, ke li prenis la veran koverton al si.
Ni kunrigardis konsternite.
— Li diris tion — daŭrigis Yvonne, kaj ni sidis konsternitaj, — ke li fuĝos verspere per la etŝpura vartrajno, kaj el la fiŝista haveno de Kongo post sep tagoj li estos Matadi. Sed li ne volis diskuti kun vi. Se mia patro volas, li kunportos la leteron, sed nu tiam, se ni donos nian honorvorton, ke ni diris nenion al vi. Mi promesis silenti dum tri tagoj. Nun jam mi rajtas paroli.
Alfonso la Neniulo malfermis la koverton.
Elfalis el ĝi la kuirlibro, eldonita fare de la disĉiploj de Levin kaj letero.
„Karaj Knaboj!
Mi ne fidas vin! Nek Neniulon, nek aliulon. Foje vi ne atentis min. Vi estas agresemaj. Ŝinketo, la tromemfida idioto jam transdonis gravan skribaĵon al virinaĉo. Tial mi kunportos la raporton de la generalo. Trajne estos pli sekura, vi ĉiuj scias tion. Vespere. Kiam la kapitano kaj la unuokululo dormos. Mi fuĝos. Per trajno. Sur la privata branĉtrako. Multajn sukcesojn ankaŭ al vi.
Kun alta estimo:
mi bele trompis vin.”
Ni sidis tie, kvazaŭ ni estus batitaj je la kapo.
— Estis superflue sekreti tion. Ankaŭ mi aprobintus ĝin — diris Alfonso la Neniulo, — se la Turko estus rakontinta, kion li volas. Lia vojo estas pli rapida kaj sekura.
La okuloj de Yvonne ekbrilis.
— Mi estas feliĉa, ke vi ne koleras lin.
Tio estas troigo, ĉar Hopkins la Ŝtipulo maĉis ŝoson de palmo tiel, kvazaŭ ĝi estus la kolo de la Turka Sultano.
Yvonne flate karesis la neprizorgitan mentonon de nia demoraliziĝinta, dika amiko.
— Vidu… mi jam ne havis tempon por denove diskuti… Kara Hopkins, vi ne la raporton portas. Vi faras multe pli gavan aferon… La tri korpogardistoj reviviĝis por stari malegoisme apud malfortan, kompatindan virinon.
Hopkins ruĝiĝis, palpebrumis kaj viŝis la ŝviton de sur sia frunto pro la karesado.
— Ja — li diris — ne tial, sed la Turko, tiu… li ĉiam sekis ian nekompreneblan vojon… en lian kapon… ĉiam venas ia eksterordinara ideo…
Kaj li komencis tusadi, ĉar li hazarde glutis palmopeceton.
— Se la afero statas tiel — diris Alfonso la Neniulo, — mi devas konfesi eĉ tion, ke ni havis ne multe da espero por atingi vive la destinlokon de la letero.
— Ĝi certas — diris Hopkins. — Ankaŭ mi sciis tion.
— Nehavante la leteron, ni do povas anonciĝi ĉe la soldatoj, kaj ni atendos, kiel plenumiĝos nia sorto. Mi pensas, ke ni ne devas timi, precipe, se la Turka Sultano senprobleme sukcesos kunporti la raporton de la generalo.
— Ankaŭ mi vidas tiel — mi diris aprobe, sed post matura konsiderado.
— Sed ne perfidu min — diris Yvonne. — La filino de generalo Duron ne ŝatus, se disvastiĝus en la societaj rondoj, ke ŝi vagis en la ĝangalo kun kvar viroj. Ĉar nur mi scias, ke la tri korpogardistoj estis ĉirkaŭ mi kaj ilia kavalira amiko.
— Nia kavalira amiko ĝuste nun dormis, kaj lia rondforma kapo, pendanta sur lian bruston faletadis dekstren-maldekstren. Ni ekiris iom malbonhumore. La ĝangalo maldensiĝis en la direkto de la senarbejo. Subite Hopkins puŝpikis min je la trunkoflanko:
— Ĉu vi komprenas tiun aferon rilate la tri korpogardistojn? — li demandis mallaŭte.
— Hm… ĝi estas tiel… — mi koleriĝis. — Vi estas tre malklera, Ŝtipulo! Tiaĵon oni devas scii.
— Vi lernis tiun trukon de la kompatinda Levin.
— Ĉu vi pensas, ke mi ne scias tion?
— Jes.
— Nu bone. La Tri Korpogardistoj rolas en teatraĵo, kiu temas pri tio, ke oni malliberigas la patron de noblaanima virino, kaj tri suboficiroj, devenintaj el bonfamaj familioj donas parton de ilia soldo al ŝi por manĝi kaj loĝi, dume la maljunulo, plenuminte la du trionon de sia puno ricevas subkondiĉan malliberigon pro lia bona konduto, sed li devas anonciĝis en la policejo ĉiusemajne… Sed vi ne konas tiun teatraĵon.
— Ĉu tiun? — mi demandas moke. — Ni ludis ĝin kune! Sed kio okazis al la diamanto kaj la poŝhorloĝoj, kiujn ili kunportis el Londono?
— Ĝi estas la sceno de la ĉeftraktado, kiam oni metas la krimdokumentojn antaŭ la patron. Vi devus scii tion.
Baldaŭ ni aŭdis voĉojn tute proksime, poste gardostaranto paŝis antaŭ nin.
— Halt! Qui va la!
Post kvin minutoj ni staras en iu tendo. Teknikistaj soldatoj faris ekzercojn ĉi tie, du oficiroj kun malgranda taĉmento. Ili muntis kablojn sur la senarbejo kaj telefonis unu al la alia de sur iu palmo al la alia.