La tri korpogardistoj en Afriko [en Esperanto]
- Автор: Рейто Енё
- Год: 2002
- Язык: эсперанто
- Переводчик: L
- Жанр: Другие приключения
Электронная книга - «La tri korpogardistoj en Afriko [en Esperanto]». Краткое содержание книги:
Sankta Dio!
Kvastiĉ venas! Alfonso la Neniulo sendis lin antaŭen! Se la ponto falos, li povas renkonti ilin post tri semajna piedirado ĉe alia ponto.
Ekscitaj momentoj. Kiel ia statuo, senmova kapo de antilopo kaŝrigardas la okazaĵojn el inter la arboj.
La grandega homo venas… Per trankvila kaj fiera irmaniero… La ponto ŝiriĝas… Li alvenis bonŝance, sed nur du plektaĵoj de bastoj, node ligitaj tenas jam la ponton.
Homo ne povos trairi ĝin.
— Atendu! — mi kriis al li. — Ni elpensos ion kaj… Ne!
Li saltas… Per grandegaj paŝoj, unu… du… tri… Ĝi estas ia ekstertera, senpeza kuro, kiel li kuregas saltante al ni.
Li estas ĉi tie! Li atingis nin!
Yvonne premis mian brakon tiel, ke mia koro feliĉe ekbatis malgraŭ la danĝera momento. Ŝi amas min!
Alfonso la Neniulo apenaŭ povis kapti ŝin, ĉar la knabino ekŝanceliĝis…
— Yvonne… Estas nenia problemo — li diris ridante. — Kaj bonvolu kolekti vian forton. Ĝi estis bona antaŭsigno. La bonŝanco estas kun ni.
— Sed ni parolos pri tio alifoje. — interrompas Hopkins la Ŝtipulo kun sia kutima abrupto, — mi jam ŝatus esti en Maroko…
Ni iras plu en la internon de la ĝangalo, dorse al la rivero, en kiu direkto la kompaso signalas nordon. Alfonso la Neniulo kaj Yvonne marŝas malsproksime antaŭ ni. Ni postrestas iomete.
— Mi pensas, ke oni ankoraŭ ne persekutas nin — diras Kvastiĉ kaj rigardas al la forlasita rivero.
Hopkins la Ŝtipulo ŝovas sian manon en la ledan ujon. Kompreneble nenia danĝero povis disigi lin de ĝi. Li elprenas binoklon el tio. Kio ĝi estas?!
— Mi tuj rigardos ĝin — li diras. — Ĉar, dum la Turko malvestis sin por teni la boaton kun Potrien, mi ŝtelis lian binoklon kun ties leda ujo, kaj mi lasis la mian ĉe li. Per tio mi ŝuldis al li pro la cigaroj!
Kaj li levis ĝin al siaj okuloj, sed li tuj ekrikanis.
— Tia fanfaronulo li estas! La binoklo ne havas lensojn. Li kovris la aperturojn per lad-pecoj. Tiuj scintilis de malproksime, kiam li levis ĝin al siaj okuloj.
— Ĉu vi ŝtelis la binoklon de la Turko? — mi demandis.
— Mi vekis nur ŝajnon.
— Kiel?
— Mi vekis tiun ŝajnon en li, ke mia malplena leda ujo, kiun mi lasis tie estas lia. Tiel mi sukcesis interŝanĝi ilin, kaj la binoklo nun estas la mia. Li havas la multe da cigarstumpoj.
Kiom da ŝajn-afero estis en tiu ĉi aventuro!
Vespere i aventuro!
Vespere Yvonne febriĝis, samkiel Levin kaj mi. Ni frostortemis sen kinino. Ĉar la Turko ne povis akiri ĝin. Nia situacio estis senespera.
Tamen mi iris, Ŝtipulo kaj Alfonso la Neniulo portis Yvonne-on sur brankardo, improvizite farita el veltolo, kiam ŝi tute laciĝis, sed Levin faligis ĉion, stumbladis, kantis kaj konstante komandis al bataliono da helpkuiristoj pro la deliro de la tropika febro.
— Staru rekte… Elprenu bak-pleton! Ŝargu meleagron!
Ni konfidis Kvastiĉ-on por konstante kuntreni Levin-on, kiam li jam ne povis stari sur siaj piedoj. Ĉar ne estis halto ĉi tie! Se la nutraĵo elĉerpiĝos en la ĝangalo, tiam estos kapute al ni ĉiuj. Ni kuntrenis Levin-on, preninte lian maleolon, tra dornejoj kaj arbustoj, kiam Kvastiĉ laciĝis, ni duope. Dume ni portis ankaŭ la pakaĵojn, sed estas egale! Nur ĉiam antaŭen, kun la devizo de la legio, kio estas la eterna ordono en ĝangalo kaj en dezerto:
„Marchez ou crevez!”
Marŝi aŭ morti
Kiam ni estis en la densejo, komenciĝis la manbatalo kontraŭ la dornoj, klematidoj, kun la dikaj, volvantaj rotangoj, sub la turo-altaj, misformaj arbotrunoj, larĝaj kiel elefantoj. En konstanta duonlumo, kien la sunoradioj neniam atingas, kaj ĉiu planto kreskas per sinuaj, koŝmaraj formoj. La abundkreska, interplektiĝinta flaŭro de la ĝangalo strangolas unu la alian, kaj sur la flaviĝinta korpo de la mortigita kontraŭulo ĝi altengrimpas, konjektante la lumon.
La sinkema grundo de la arbaro, havanta penetran odoron, estas plena de mistikaj insektoj, grimpuloj. Ni batas, tranĉas la sarmentojn, arbustojn, kunplektiĝintajn branĉojn, triope, ĉar ankaŭ Kvastiĉ estas laca fari tion. Nek legiano, havanta ĝeneralan korpkondiĉon, sufiĉas al tio, nur tri tiuloj, kiel ekzemple mi.
Tranĉinte vojon kun sanganta haŭto, per morta fortostreĉo, ni kuntrenas la aliajn. Levin jam ne parolas. Sur lia flava vizaĝo estas du ruĝaj makuloj, kiel surfalintaj, grandaj farbo-makuletoj. Liaj malpuraj, blankaj haroj kovras liajn nigrajn okulkavojn tra lia frunto, kaj li nur spiregas.
Sur senarbejo, kie ni ekripozas, Kvastiĉ rigardas la maleolon de Levin. Ĝi estas iomete ŝvelinta.
— Tio signifas kormalfortecon — diras la kuracisto. — Mi opinias, ke li jam ne longe eltenos.
Kiel rilatas la koro al la maleoloj? Ĉu Kvastiĉ estas ebria?
— Ni do bivakos — diras Neniulo.
— Kio okazos al ni, se elĉerpiĝos la nutraĵo? — demandas Ŝtipulo.
— Mi tute ne scias tion. Ĉu ni lasu lin ĉi tie morti, kiel hundon? Li estis kun ni.
— Hm… Vi pravas.
— Ni ne devas longe bivaki — diras la sinjoro Profesoro mallaŭte, kaj li palpas la pulson de Levin.
— Kio okazis?
— Agonio. Antaŭmorta stato. Li do estas preta.
Yvonne kuŝas malpli proksime, frostotremanta sur tendotolo, iu nekonata insekto pikis Hopkins-on, kaj nun granda, blua tubero pusas sur lia nuko.
Alfonso la Neniulo detiras la botojn de Yvonne kaj masaĝas ŝiajn piedojn. Ĉirkaŭ ni premege striktiĝas la malluma, timige demsa profundo de la ĝangalo. Ĝi estas muta, senmova, mistika densejo…
— Prenu… dekagramon… da butero… — flustras Levin kaj ĝemete suspiras. — Dio… mia… La granda Levin… nun ĉi foje… Li bruldifektis sian langon!.. Nnu! Dankon!..
Preskaŭ kompreneme li ĉirkaŭrigardas per siaj brilantaj, viziaj okuloj kaj ridas amare.
— Kio estas… amiko — mi demandas kun kunpremiĝinta gorĝo.
— Sinjoro! Nun estas nenio!.. La granda Levin… manĝos, kion li kuiris… Pfuj… kiel brulgusta vivo ĝi estis… Kaj mia Disinjoro… Oni priservis… kiel deserton… tiun malbenitan Kongo… landon…
Li rafalas kaj stertoras. Ni trinkigas lin. Ni nun ne mezuradas la malmulte da akvoprovizon. Li trinkas, kiom li volas. Ĝi fluas eĉ sur lia kolo.
Tamen ni sidas strange, ankaŭ Hopkins… Ej, vidu jam… la maniema, maljuna Levin, tiel forte ligiĝis al nia koro. Kial?
Li estis kun ni… Ĝi tre gravas ĉi tie, se ni povas diri pri iu, ke: „Li estis kun ni…” Tio enhavas ĉion en si…
Tre alte, super la fabele grandegaj arbokronoj eble troviĝas maldensa parto, ĉar nun stelo rigardetas malsupren, kvazaŭ responde al nia premega maltrankvilo, jen, tiel altae, brilaj kaj ĉiam samformaj fenomenoj estas super ni, kiel la steloj! La steloj certe signifas ian bonan solvon, feliĉan, finan surprizon, kiam la vivo estas tiel sencela, malgaja, unutona, kaj precipe ĝi jam estas estingiĝanta.
Kvastiĉ suprentiras la palpebron de Levin. Li rilumas ĝin per la poŝlampo kaj murmuras enigman vorton.
— Methastasis… — kaj li aldonas ankaŭ en la alia faklingvo. — Estingiĝas lia meĉo…
Aŭrore ni enterigis Levin-on, apud Kongo, en la ĝangalo. La faman, grandan Levin-on. Kaj nun, ŝajnas, ke li kunportis en la tombon sian sekreton, kiun li gardis kun fierega rideto, kun dignosento de arkiduko, kiam ni interesiĝis pri tio.