Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
Eŭgeno Onegin - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Eŭgeno Onegin

Электронная книга - «Eŭgeno Onegin». Краткое содержание книги:

«Estas verko apartenanta al la tutmonda literaturo. Estas amrakonto, en kiu finfine la amata heroino ne sekvas la voĉon de la naturo, sed sin fordonas al maljuna princo. Nekrasov faris tre diligentan laboron, plaĉe plaŭdas la rimoj.» (Aso, La Socialisto, 1931, p: 116).
1 ... 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36
Перейти на страницу:

XLI

Ho, kiu korsuferon flaman Ne legus nun kun oportun’ En ŝi kaj Tanjon la iaman En la princin’ ne vidus nun! Kun plej freneza korĉagreno Genuen falis nun Eŭgeno; Ektremis ŝi pro la subit’ Kaj al Onegin sen rapid’, Sen mir’ rigardon ekdirektas… Malsana lia pet-rigard’, Riproĉo muta kun kor-ard’ Esprimas multon, ŝi konjektas. Knabin’ kun revoj, kun bonkor’ En ŝi reestis en ĉi hor’.

XLII

Ŝi lin levigi eĉ ne penas Kaj, rigardante lin kun fid’, Sensentan manon ne forprenas De liaj lipoj kun avid’ … Ŝin kiu penso embarasas?.. Silenta longa paŭzo pasas, Kaj fine diras ŝi al li: «Sufiĉas; staru. Devas mi Al vi sincere diri ĉion. Onegin, ĉu memoras jen Vi tiun horon en ĝarden’, Mi kiam lecionon vian Aŭskultis kiel junnovic’? Hodiaŭ estas mia vic’.

XLIII

«Onegin, tiam pli junaĝa, Pli bona ŝajne estis mi, Kaj mi vin amis; sed domaĝe Al mi respondis kiel vi? Per nura severec’ laŭpova! Ĉu vere? Ja ne estis nova Por vi la amo de knabin’? Kaj nun — ho di’! — frostigas min, Se mi reaŭdas rememore Predikon tiun en plenklar’ … Sed ne akuzas mi vin: ĉar Vi agis tiam noblakore, Vi pravis antaŭ mi laŭ ver’: Do mi vin dankas kun sincer’ …

XLIV

«Ĉu vere? — en provinc-profundo, For de la vanta Mondofam’, Al vi ne plaĉis mi… Kaj nun do Vi kial min pretendas jam? Pro kio nun pri mi vi revas? Ĉu ĉar figuri nun mi devas En rond’ supera laŭ destin’, Ĉar iĝis riĉa mi princin’, Ĉar kriplas l’ edzo pro l’ milito Kaj nin do ŝatas la korteg’? Ĉu ĉar sendube mia pek’ Tuj estus ĉie rimarkita Kaj kronus vin pro mia hont’ Pikanta gloro en la mond’?

XLV

«Mi ploras… Se do Tanjon vian Ĝis nun jam ne forgesis vi, Do sciu: tonon plej glacian, Severon en konversaci’, Se tion regus mi kun pen’ do, Preferus mi al la ofenda Pasi’, plorad’, leterricev’. Al mia infaneca rev’ Kompatis vi almenaŭ tiam, Estimis vi al mia jun’ … Sed nun! — vin kio puŝis nun Al mi? ho, malgravaĵo kia! Kun via koro kaj prudent’ Ĉu eblas esti sklav’ de sent’?

XLVI

«Kaj ja por mi, Onegin, tedas Ĉi tiu luksa efemer’, Moddomo mia riĉposeda, Sukcesoj en la alta sfer’. Ĉi tiun fals-oraĵon tutan, La brilon, bruon vant-diskutan Mi donus tuj por libra bret’ Kaj por sovaĝa ĝardenet’, Por nia simpla kamploĝejo, Por lokoj, kie vin kun ĝoj’, Onegin, vidis mi en foj’, Kaj por trankvila pactombejo, En kiu staras kruc’ en klin’ Sur mia kara vartistin’ …

XLVII

«Kaj tiel eblis la feliĉo!.. Sed estas mia sort-lini’ Jam decidita. Sen sufiĉo Da singardemo faris mi Verŝajne: tamen la patrino Plorpetis tiel min sen fino; Por mi egalis ĉiu lot’ … Mi edziniĝis. Amklopod’, Mi petas vin, nun devas ĉesi; Mi scias: ja en via kor’ Fier’ ekzistas kaj honor’. Mi amas (kial ne konfesi?), Sed la alia edzas min; Do mi fidelos ĝis la fin’.»

XLVIII

Foriris ŝi. Eŭgen’ turmente Tondrefrapite staras nun. En kia uragan’ de sentoj Troviĝas lia korprofund’! Sed jen eksonis spron’ kalkana, La edzo nun de Tatiana Aperis brave, tie ĉi Heroon mian lasu ni, Leganto, en minuto brula Por longe… eĉ por ĉiam. Ĉar Sufiĉe jam ni en erar’ Sekvadis lin. Do ni gratulu Nin reciproke pri la bord’. Jam estas tempo laŭ bonord’!

XLIX

Leganto, kiu ajn, amiko Aŭ malamiko, volas mi De vi disiĝi kun efiko. Adiaŭ do. Se serĉis vi En tiuj ĉi linioj strofaj Ĉu miajn pensojn filozofajn, Ĉu rememorojn dum ripoz’, Spritaĵojn, bildojn laŭ epos’, Ĉu gramatik-erarojn ruze, — Di’ donu, ke eltrovu vi Nun en libreto tiu ĉi Almenaŭ grajnon por amuzo, Por rev’, por kor’, por polemik’. Kaj nun adiaŭ do, amik’.

L

Adiaŭ ankaŭ vi, kunulo, Fidela mia ideal’, Kaj vi, farata kun skrupulo, Laboro mia. En real’ Per vi mi sciis ĉion indan Por la poet’: forgeson blindan De l’ brua viv’ de l’ mondo for, Amik-konsolojn por la kor’. Jam pasis longe de post kiam Eŭgen’ kaj Tanjo-junulin’ Unue ekinspiris min Kaj la romanprojekton mian Mi tra magia revkristal’ Distingis nur sen klar’ en pal’.

LI

Kaj ili, kiuj aŭdis legi Unuajn strofojn en deklam’, For estas aŭ malproksimege, Saadi[249] kiel diris, jam. Sen ili la roman’ finiĝis. Kaj ŝi, el kiu kombiniĝis De Tatiana l’ ideal’ … Ho, multe prenis la fatal’! Feliĉas, kiu vivofeston Forlasis frue, sen ĝis fin’ Eltrinki glason kun la vin’, Ne legis kiu ĝian reston Kaj liberigis sin de ĝi, Samkiel de Onegin mi.
1 ... 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)