Eŭgeno Onegin
- Автор: Пушкин Александр Сергеевич
- Год: 1931
- Язык: эсперанто
- Год: Sennacieca Asocio Tutmonda
- Переводчик: Nikolao Vladimiroviĉ Nekrasov
- Жанр: Прочая поэзия
Электронная книга - «Eŭgeno Onegin». Краткое содержание книги:
XXXI
Sed ŝi lin ne atentas vere, Eĉ malgraŭ ke penegas li. Ŝi lin akceptas tutlibere, Al li eldiras vortojn tri, Jen nur renkontas klinsalute, Jen eĉ lin ne rimarkas tute: Neniu estas koketec’ — Ekstrema estus ĝi maldec’. Onegin iĝas nun pli pala; Sed ŝi ne vidas kun kompat’; Onegin velkas, tia stat’ Kondukas ja al ftiz’ fatala. Kaj kuracistoj kun obstin’ Al kuraclokoj sendas lin.XXXII
Sed tiu sendo estas vana; Li pretas eĉ al la renkont’ Kun praavar’, sed Tatiana Lin plue tenas sen respond’. Kaj li obstinas, li suferas, Atingi ion li esperas; Kaj pli kuraĝe ol sanul’ Li skribas en malsana brul’ Leteron nun al la princino. Eĉ kvankam al korespondad’ Li fidis en malmulta grad’, Sed evidente la kulmino Ekpuŝis lin de la sufer’. Jen estas lia do leter’:Letero de Onegin al Tatiana
Mi antaŭvidas ĉion: vin Ofendos mia pent’ intima. Fiero kia malestima Responde do atendas min. Mi kion volas? Kaj eksponas L’ animon mi por kiu pun’? Al kia ĝoj’ kolera donas Pretekston eble mi do nun!XXXIII
Respondo mankas. Li denove: Al dua, tria epistol’ Respondo mankas. Li laŭpove Al klubo venas por konsol’; Ĵus li enpaŝis… ŝi pretere Trairas sen parol’ severe; Hu! kiel estas ŝi ĝis ost’ Plenplena je malvarma frost’! Indignon akran buŝo ŝia Reteni penas kun obstin’! Onegin zorge fiksis sin: Ĉu estas do kompato ia? Ĉu estas larm-makuloj?.. Ne! Kolero nur videblas,ve!..XXXIV
Kaj eble ankaŭ timo iu, Ke oni iel je terur’ La pasintaĵon ne eksciu… Onegin kiun sciis nur… Espero mankas! Li elvenas, Frenezon sian li malbenas — Kaj, eĉ freneza multe pli, La mondon reabdikas li. Kaj en silenta kabineto Li ree ekmemoris nun Pri la hipoĥondri’, en pun’ Pelinta lin el malkvieto De l’ mondo al angulmallum’, Kaptinte lin je la kolum’.XXXV
Eklegis ree li sencele. Li legis Gibbon[239] kaj Rousseau, Manzoni[231], Herder[241], Fontenelle[242]. Madame de Staël, Biĉot[243], Tissot[244]; Skeptikan Bell[245], Chamfort[246] li legis, Libr-elektadon li ne flegis, Kaj rusajn verkojn legis li, Prenante ĉion pli kaj pli: Jen almanakojn, jen ĵurnalojn, Edifas kiuj plu sen fin’, Insultas kie oni min Kaj kie tiajn madrigalojn Por mi mi vidis sen erar’: E sempre bene[247], sinjorar’!XXXVI
Kaj kion? La okuloj legis, Sed pensoj vagis ie for. En la anim’ profunde regis Aspiroj, revoj kaj angor’. Kaj inter liniar’ presita Li legis per okul’ spirita Aliajn vortojn. Ilin nur Li do perceptis ĝis satur’. Kaj ili estis sonĝ-deliroj De la malluma malnovec’, Vizioj de diversa spec’, Minacoj, klaĉoj, antaŭdiroj, Jen de fabel’ absurd-aper’, Jen de knabino amleter’.XXXVII
Kaj sen rapid’ en inercio Ekdormas liaj sent’ kaj mens’, Kaj antaŭ li la Fantazio Kolore ludas kun intens’. Jen vidas li: sur neĝ’ degela, Dormanto kvazaŭ, senŝancela Junulo kuŝas pala tro. Li aŭdas: Nu, li mortis do! Jen malamikojn forgesitajn, Mensogemulojn kun envi’, Perfidulinojn vidas li Kaj kamaradojn senmeritajn, Jen biendomon — tie ĉi Ŝi ree sidas… ĉiam ŝi!..XXXVIII
Li tiel do alkutimiĝis Al tiu fantazia kned’, Ke preskaŭ tute freneziĝis Kaj preskaŭ iĝis eĉ poet’. Jes, vere: al la mekanismo De l’ rusa vers’ per magnetismo Disĉiplo mia sen talent’ Nun preskaŭ trafis kun prudent’. Similis ja al tip’ poeta Li, kiam sidis iam jen En anguleto ĉe kamen’, Murmuretante: Benedetta Aŭ Idol mio[248], dum al flam’ Pantofl’ aŭ libro falis jam.XXXIX
La tagoj flugis: vintromezo Procedis jam al lasta fin’: Sed li ne mortis en frenezo Kaj eĉ ne poetigis sin. Printempe lia spleno pasas: Unuafoje li forlasas, Samkiel neston la marmot’, La ĉambrojn de la sindorlot’ Kaj flugas jen ĉe l’ bordo Neva Matene en glitveturil’. La helvetera suna bril’ Radias sur glaci’ diskreva; Degelas neĝo sur la strat’. Do kien nun en veturad’XL
Onegin celas? Certe vi ja Divenis jam sen multa pen’: Al ŝi, al Tatiana sia Strangulo mia venas jen. Mortule li sin manifestas. Neniu en vestiblo estas. Neniu — en salono; plu Malfermas li la pordon. Ĉu Impresis io lin subite? La mem princino sidas jen Negliĝe kaj kun palmien’, Leteron legas ŝi medite Kaj ploras en silenta mut’, Sin apoginte je kubut’.[239]
E. Gibbon (1737–1794) — fama angla historiisto, aŭtoro de «Historio de la dekliniĝo kaj falo de la Roma imperio».
[241]
Johann Gottfried von Herder (prononcu: Johán Gótfrid fon Herder) — fama germana verkisto (1744–1803).
[242]
Bern. Le Bovier de Fontenelle (1657–1757) — konata franca verkisto.
[243]
Marie-François-Xavier Bichat (prononcu: Mari-Fransuá-Ksavjé Biŝá) — fama franca medicinisto kaj fiziologo (1771–1802), aŭtoro de kelkaj gravaj verkoj pri la anatomio kaj fiziologio, ekzemple «Recherches sur la vie et la mort» (Esploroj pri la vivo kaj la morto).
[244]
Simon André Tissot (prononcu: Tisó) — franca medicinisto (1728–1797), konata pro kelkaj popularaj medicinverkoj.
[245]
Charles Bell (prononcu: Ĉarlz Bel) — fama angla ĥirurgo kaj anatomo (1774–1842), aŭtoro de diversaj sciencaj verkoj.
[246]
Nicolas-Sébastien Roch Chamfort (prononcu: Nikolá-Sebastján-Roŝ Ŝamfór) — franca literaturisto (1741–1794).
[247]
Itallingve, signifas: Estas ĉiam bone.
[248]
«Benedetto» (Benita) kaj «Idol mio» (Idolo mia) — popularaj arioj de tiutempaj italaj operoj.