Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
Kredu min, Sinjorino! - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Kredu min, Sinjorino!

Электронная книга - «Kredu min, Sinjorino!». Краткое содержание книги:

Tre volonte mi akceptis skribi kelkajn enkondukajn vortojn al tiu ĉi libro de
Cezaro Rossetti.
Tre volonte, ĉar tuj videble temis pri unu el tiuj taskoj, kiujn mi ĉiam multe
ŝatis, nome pri tasko tute kaj perfekte plenumita jam antaŭ ol mi bezonis movi
nur unu fingron!
Fakte, kiu estas la celo de enkondukaj vortoj se ne rekomendi la libron?
Nu, la verko de Cezaro Rossetti, same kiel bona vino, ne bezonas reklamon. Ĝi
laŭdas sin mem. Sufiĉas ĝin ekgustumi…
Tuj mi havis la impreson penetri, ne kiel maldiskretulo, sed kiel invitito, en
privatan rondon de simpatiaj homoj - simpatiaj, tial ke ili estas ne sanktuloj,
sed homoj samŝtofaj kiel vi kaj mu Tie, senceremonie, ni sidiĝis ĉirkaŭ la
familia tablo kun tiu bona onklo Vik, kun liaj amikoj kaj konatoj, kaj mi
plezure ĉeestis rakontadon pri interesaj aferoj el medio ankoraŭ fremda por
multaj el ni.
Certe, kiel vi, ankaŭ mi jam renkontis eksponistojn. Ankoraŭ hodiaŭ, kiam mia
vojo zigzagas sur niaj Parizaj bulvardoj preter la improvizita stando de unu el
tiuj langolertuloj, mi gape haltas kaj ĉiufoje denove miras pri la mil kaj mil
artifikaĵoj, per kiuj tiuj sorĉistoj sukcesas ne nur veki, teni, reteni, kateni
mian atenton, sed ankaŭ iamaniere ŝovi inter miajn surprizitajn fingrojn la
nepre necesan, perfektigitan, patentitan, novan kravattenilon, sen kiu moderna
homo ne povas vivi. Kaj sub la scivola rigardado de l’ ĉirkaŭ­starantoj mi
subite komprenas, kiel urĝe mi bezonas tiun strangan aparaton, kiun mi aĉetas,
hejmen portas kaj… neniam uzos, tial ke inter miaj fingroj ĝi ne estas
uzebla! Pri kio postrestas — nur mallonge — kvazaŭ bedaŭro de tro cedeme
priruzita kliento…
Sed tiun kaj similajn miseksperimentojn kun niaj bulvardaj eksponistoj larĝe
kompensas la ĝojo, kiun mi havis legante ĉi tiun libron.
Kaj pro tio mi estas dankema al Cezaro Rossetti.
1 ... 28 29 30 31 32 33 34 35 36 ... 54
Перейти на страницу:

Ĉe la bushaltejo mi komencis promeni ĝis preter la lastaj urbaj domoj. Tie mi atendis aŭtomobilojn. Mi provis haltigi du-tri sen sukceso. Mi konstatis kial mi malsukcesis. La vojo estas larĝa kaj ebena, kaj la aŭtoj iras rapide kaj ne emas tro abrupte bremsi, kiam mi mansignalas. Se la vojo estus dekliva, mi povus atendi ĉe la supro aŭ ie, kie la aŭtoj nature malakcelas. Do mi aliigu la signaltaktikon. Mi signalos al aŭtoj, kiam ili estos ankoraŭ malproksimaj, por averti la aŭtiston, poste mi mallevos la brakon kaj ĉe proksimiĝo mi donos definitivan haltsignalon. Tion mi provis; sed la aŭto daŭrigis sian vojon, ĉar ĝi estis plena de homoj. Domaĝe. Kiel mi povus vidi, ĉu aŭto estas plena, kiam ĝi estas malproksima? Tiun punkton mi ne povus solvi, krom se mi uzus teleskopon. La ideo, ke persono petus kun teleskopo ĉe la okulo kaj (mi aldonis) radiosendilo por paroli al la aŭtistoj, bildigis tiel farsan spektaklon, ke mi ne povis ne ridi.

Venis alia aŭtomobilo. Mi signalis, atendis kaj denove signalis, kiam la aŭto estis pli proksima. Ĉe la dua signalo mi iris iom en la vojon kaj, kun brako plene etendita antaŭen, mi igis la aŭton halti. Sen peti pardonon, mi diris: "Ĉu vi iras al Preston?" Li jesis, kaj mi diris: "Dankon — ĉu vi komplezus? Mi trafis en embarason." Kaj sen plu diri aŭ heziti, mi eniris. Ni afable parolis dum la veturado, kaj la aŭtisto demandis al mi, kie mi forlasis la difektitan aŭton? Mi klarigis, ke mi ne havas aŭton. Mi konstatis, ke miaj bonkvalitaj vestoj, mia naturŝajna aŭtoritateco kaj eĉ mia hazarda elekto de vortoj supozigis al li, ke mi posedas aŭton. Tia estas la mondo, mi meditis. Oni volonte helpas al homo, kiu ŝajnas ne ekstreme bezoni helpon. Mi vidis ĉifonulojn kaj virojn videble senlaborajn humile peti veturigon kaj sciis, ke ili devas multe klopodi, por ke eĉ ŝarĝaŭtomobilo atentu ilin.

En Preston mi facile "kroĉis," aŭton, kiu portis min partvoje al Liverpool, kaj per tria mi atingis Liverpool pli frue, ol se mi estus irinta buse. La tria aŭtisto estis tre afabla kaj invitis min al botelo da biero kaj sandvi­ĉoj, kiujn li aĉetis en ĉevoja trinkejo.

En Liverpool mi iris rekte al granda magazeno kaj parolis al la fakestro, kiun mi konis tie. Lia nomo estis Priestley. Mi foje eksponvendis en lia fako. Li estis tipo aŭ ridiga aŭ naŭza, depende de la perspektivo de la observanto. Mi tre ofte renkontis similajn tipojn, precipe en magazenoj. Ordinare ili komencas labori kiel simplaj komizoj por kompatinda pago, tuj kiam ili forlasas la lernejon. Post multaj jaroj ili atingas postenon, kiu kunhavas iom da aŭtoritateco, kaj tio parte kompensas tion, ke ili ne ricevas salajron adekvatan al ilia ofico. Ĉar estas granda honoro esti parteto de potenca akcia firmao, ĉu ne? La sento de supereco super la taĉmento da pigmeoj, kiun ili antaŭnelonge forlasis, pufigas ilian memestimon. Ilia tuta parolado celas impresi ilian gravecon sur ĉiun, kiu povas aŭskulti sen oscedi. Naiva aŭskultanto komprenus, ke la potenca kompanio, kiun la imponulo ĉiam nomas per "ni", bankrotus sen la prizorgo de la parolanto. Ordinare tia imponulo legas komercajn gazetojn kaj eĉ parkeras komercajn terminojn, kiujn li nur nebule komprenas, kaj ĉe ĉiu okazo li uzas ilin, ĝuste aŭ mise, por ke la mondo genufleksu antaŭ tia komerca geniulo.

Mi klarigis al Priestley mian deziron eksponvendi la rostkradojn en lia fako. "Ne estas eble," li diris. "Ni aĉetis por dek mil pundoj da varoj kaj ne estas loko, kaj cetere mi decidis fari grandan ŝanĝon en la fako kaj intencas transloki la lignaĵan sekcion al la alia flanko. Mi devas konstante modernigi laŭ la lastdataj komercaj postuloj, stimuli, hm, la debiton kaj teni altaj la akciojn de nia firmao. Ne, mi bedaŭras, ke mi ne povas oferi al vi el nia spaco. Ĉiu kvadrata metro devas esti racie ekspluatata, kaj mi ne povas fari favoron, kiu malutilus nian intereson. Mi havas grandan respondecon, sciu."

"Vi ja estas grava persono," mi diris humile.

"Ho, estas mia laboro," li diris kun pseŭda modesteco. Kun la ofico venas la devoj, sciu."

"Ĝu eble vi, kun via pozicio, povus informi min pri io?"

"Nu, certe, mia knabo; se ĝi ne estas komerca sekreto."

"Pri tio mi fidas al via juĝo," mi diris, dum mi vidis lin ŝveli de momento al momento.

"Ne timu, demandu libere!" li diris grandanime.

"Dankon. Estas jeno: Ĉu via edzino batas vin hejme?"

Kaj antaŭ ol li povis rekonsciiĝi de mia sarkasma bato, mi abrupte forlasis lin. De tiu magazeno mi iris al magazeno Lewis, la plej granda en Liverpool. Sed ankaŭ tie mi malsukcesis. Mi ĉirkaŭvagis en la magazeno dum iom da tempo, pensante kion fari, kiam mi vidis bazarulinon veni al mi salute. Mi juĝis, ke ŝi estas proksimume kvindekjara.

"Vik," ŝi vokis, "kiel vi fartas? Kia feliĉo renkonti vin! Vi ja promesis, ke vi loĝos ĉe mi, se vi venos al mia hejmurbo."

Ni manpremis, sed mi tute ne rekonis ŝin, kaj dum ŝi parolis, mi klopodis rememori kie ni renkontiĝis.

"Estas longa tempo, de kiam mi laste vidis vin," ŝi daŭrigis. "Mi neniam forgesos la tempon, kiam vi estis kaptita inter la ferstangoj de la turniĝanta kradpordo en Birmingham, kaj oni diris, ke nur forĝisto povus liberigi vin. Ĉu vi ne memoras ke vi diris, ke nur dank al la lasta mikroskopa ŝanceto vi sukcesis eltiri vin?"

Nun mi memoris pri ŝi tre nebule, sed mi estis tro distrita por emi daŭrigi la konversacion.

"Jes, jes," mi diris. "Dankon, mi certe venos al vi, sed momente mi estas tro okupita kaj havas gravan rendevuon, do vi devas pardoni min. Sed mi revidos vin denove, antaŭ ol mi forlasos Liverpool."

Kaj mi iris rekte, kvazaŭ mi devus rapidi al iu speciala celo.

En alia parto de la magazeno mi haltis kaj pripensis mian situacion. Mi decidis, ke mi devos tuj trovi regulan laboron, kiu lasos al mi tempon por klopodi la starigon de propra komerco. Sed ordinara laboro estis preskaŭ netrovebla. Estis milionoj da senlaboruloj, kaj multaj ne laboris dum jaroj. Ĉu mi provu ĉe la firmao Lewis? La afero estas senespera. Estas centoj, eble miloj, kiuj longe atendis tian laboron. Kian ŝancon mi havus? Kaj krome mi bezonas laboron urĝe. Sed eble, se mi provus akiri oficon tre respondecan, estus ŝanco. Por la oficoj, kiuj ne postulas grandan sperton, estas multaj kiuj aspiras, sei eble ĉe la supro… ne, eĉ tie ne. Cetere mi ne posedis antaŭan sperton pri tia laboro, nek atestilojn. Provi estus nur vana klopodo. Sed unu el miaj maksimoj venis al mia helpo: Kial timi neon? Mi decidis provi.

La supera ĉefo ĉe Lewis estis s-­ro Marquis, kiu estas nun Lordo Woolton, kaj mi iris rekte al lia kontoro. Sekretariino baris la vojon. Mi diris al ŝi, ke mi deziras alparoli s-­ron Marquis; sed ŝi demandis, pri kio temas mia afero. Mi hezitis, ĉar pera interrilato ne sukcesus; do mi demandis, ĉu ŝi volus porti skriban komunikon de mi al li. Ŝi diris ke jes, do mi skribis ĝin. Mi memorigis lin, ke li parolis iam tre laŭde pri mi al iu, kaj ke mi nun proponas mian servon por estra ofico, sed ke tiu ofico devas esti en Glasgovo. Mi starigis la kondiĉon por doni gravecon al mia propono kaj, krome, mi emis reiri al Skotlando. Sed malgraŭ miaj elektemaj postuloj mi estis preta balai la kelon, se nur mi povus enspezi.

La sekretariino revenis kaj diris, ke mi eraris, turnante min al s-­ro Marquis, sed mi devas turni min al s-­ro Hooper, kiu pritraktas tiajn aferojn.

"Mi certe ne faros tion," mi diris indignete. "Oni miskomprenas. Mi ne serĉas laboron, mi proponas mian servon. Se mi iros al s-­ro Hooper, mi estos kiel vicostaranto inter centoj, kiuj serĉas vivrimedon."

"Ne," ŝi diris. "Ne estas tiel. Sinjoro Hooper aŭdiencas sole personojn por estraj postenoj."

Mi rolis nedecide, hezitis iom konsiderante, poste mi diris cedeme: "Bone, mi iros al li. Bonvolu anonci min."

Sinjoro Hooper ĝentile envenigis min en sian kontoron. Ni parolis dum iom da tempo, kaj li diris: "La sola inda ofico, kiu troviĝas en Glasgovo, estas kiel estro de la nova restoracio, kiun ni inaŭguros tie. Ankaŭ via kuirista sperto utilos por tiu posteno, kaj se vi iros al s-ro Leek, vi povos uzi mian personan rekomendon."

1 ... 28 29 30 31 32 33 34 35 36 ... 54
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)