Naciismo: studo pri deveno, evoluado kaj sekvoj
- Автор: Карлинский Семён Аркадьевич
- Год: 1930
- Язык: эсперанто
- Год: SAT
- Жанр: Политика
Электронная книга - «Naciismo: studo pri deveno, evoluado kaj sekvoj». Краткое содержание книги:
Laŭ la antaŭparolo, «Kvankam ĉi tiu libro formas per si mem unu tuton, la leganto devas tamen scii, ke ĝi estas la unua parto de pli ampleksa, trivoluma verko. La dua parto estos titolita „Internaciismo“ kaj la tria „Sennaciismo“. La unua parto sekve iel estas nur la elmeto de l’ problemo. Sed ties klara elmeto tre faciligos eltrovon de ĝusta solvo.»
Malgraŭ tiu anonco Lanti tiujn partojn ne verkis.
Tiu hipotezo ebligas klarigi la prahistorian epokon de malaperintaj civilizoj per la nun ankoraŭ ekzistantaj primitivaj popoloj.
Ni do esploretu la toteman organizformon por vidi kiel, post longa evoluado, la unuaj homaj grupiĝoj povis aliiĝi en unuecan, centralizitan aŭtokration, kies estreca principo tamen sin bazis sur la primitiva totemo. Tiu esploreto tre plifaciligos la komprenon pri la nuntempe ankoraŭ ekzistantaj superstiĉoj diversspecaj.
Laŭ A. More[18] profesoro ĉe la Pariza Universitato, kaj la historiisto G. Davi[19], dekano ĉe la Diĵona Universitato, en ilia verko: «De la Klanoj al la Imperioj»[20], la klanoj estas la plej elementaj organizformoj ĝis nun konataj. Ili ne estas laŭteritoriaj grupiĝoj, kaj estis unue nomadaj. Grandega nombro da duonpruvoj montras, ke la religio antaŭ la geografio decidis pri la maniero, laŭ kiu la homoj grupiĝos. La primitiva konstitucia juro estas el mistika naturo. La klananoj sin sentas kunigitaj per la kredo, ke ili ĉiuj havas saman totemon.
La sociologo E. Durkhejm[21], kiun citas la aŭtoroj, difinas jene la klanon:
«La klano estas grupo el individuoj, kiuj konsideras sin parencoj, sed rekonas tiun parencecon ekskluzive per tiu signo tre speciala, ke ili portas saman totemon. La totemo mem estas viva aŭ malviva estaĵo, generale besto aŭ planto, el kiu la grupo estas supozata deveni kaj kiu servas al ĝi kiel insigno kaj kolektiva nomo. Se la totemo estas lupo, ĉiuj anoj de la klano kredas, ke ilia prapatro estis lupo kaj sekve, ke ili havas en si ion lupan.»
La klananoj opinias, ke ili estas parencoj, ne laŭ la sango, sed rezulte de mistika komuniiĝo de ĉiuj kun unu totemo. Individua estreco ne ekzistas. La klano estas komuneca kaj egaleca societo, kies anoj estas ĉiuj samrangaj. Sed tiu senestreca grupiĝo havas tamen severajn regulojn, kiujn ĉiuj obeas. Inter tiuj reguloj estas la devo partopreni la kulton al la totemo, la malpermeso edziĝi inter samklananoj, la malpermeso manĝi la beston, kiu estas la totemo de la klano, krom en kelkaj esceptaj okazoj, kiam ĝi estas solene, laŭrite buĉata. Tiam la klananoj komune partoprenas la manĝadon, opiniante per tio pligrandigi la mistikan forton, kiu ligas ilin al la totemo.
La totemo ne estas la praulo; ĝi estas areca kaj nedividebla principo, la liga, nepre efika forto, la disa animo de la klano. La totemo estas reprezentata per objektoj, kiujn la klananoj konsideras sanktaj kaj por kiuj ili havas kulton.
«La totemismo ne estas religio, kiun konsistigas ĉu bestoj, ĉu homoj, ĉu figuroj, sed ia sennoma, nepersona forto, ekzistanta en ĉiuj klananoj, ne aparte kuniĝanta tamen kun iu el ili. Neniu posedas entute tiun forton, sed ĉiuj partoprenas ĝin. Ĝi estas tiel sendependa de la apartaj klananoj, en kiuj ĝi enkorpiĝas, ke ĝi antaŭ- kaj postvivas ilin.»