Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
Enciklopedio de Esperanto - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Enciklopedio de Esperanto

Электронная книга - «Enciklopedio de Esperanto». Краткое содержание книги:

La Enciklopedio de Esperanto estas enciklopedio pri la Esperanto-movado. Ĝin iniciatis Ivano Ŝirjaev, kiu mem pretigis milon da slipoj. Post lia morto en 1933 la projekto estis pluigita kaj efektivigita, sub redakto de Lajos Kökény kaj Vilmos Bleier kaj helpate de multaj kunlaborantoj. Ĝi aperis kiel dulibra eldono (A–J, K–Z), ĉe «Literatura Mondo» en Budapeŝto en la dua duono de 1934. La enciklopedio enhavas proksimume 2500 artikolojn.
Kiel tio estas kutima en enciklopedioj, certaj informoj estas prezentitaj per tabeloj. Tial por oportune konsulti ĉi tiun bitlibon rekomendindas uzi libroprezentilon kiu plene realigas la normon Fictionbook (do, ankaŭ la tabelojn) — ekzemple, la programon «CoolReader».
1 ... 244 245 246 247 248 249 250 251 252 ... 286
Перейти на страницу:

Stockholm. Ĉefurbo de Svedujo; 487.675 loĝantoj. 26-a UK 4–11 aŭg. 1934; taŭga atmosfero, akraj debatoj gravaj ŝanĝoj en UEA.

Stockton Samuel D., usonano, instruisto, poste bienvendisto en Oak­land (Cal.). Nask. en 1857, mortis 24 jan. 1926. Testamentis 2.500 dolarojn al E-societoj.

Stojan Petro E., ruso. Nask. 22 junio 1884 en Ismail, Besarabio. Li studis en Riŝeljea Liceo en Odessa, poste (fizik-matematikon) en Odessa kaj Peterburgo, fine en 1906–07 en Paris. En 1919–22 li estis prof. de liceo en Serbujo. De 1925 kelkajn jarojn li profesie laboris ĉe UEA por bibliografio. Al E li aliĝis en 1903. Li estas unu el la veraj kompetentuloj pri vortara tekniko. Dum 16 jaroj li laboris por 12 vortaroj, (inter aliaj por la granda rusa vortaro de la Imperia Akademio kaj famaj estas liaj Ornitologia oklingva vortaro, 1911 Rusa-E Vortareto, Ilustrita Vortaro de la rusa lingvo (760 paĝoj kaj 2000 bildoj). En 1930 aperis lia granda «Bibliografio de Int. Lingvo» (v.) Krom tio li eldonis en E multajn valorajn sciencajn artikolojn kaj originalajn literaturaĵojn. L.K. de 1914.

Straaten van, Antonius Gerardus Johannis, nederlandano, lernejestro kaj prof. de angla lingvo en Nijmegen. Nask. 6 dec. 1887 en Vianen. Verkinto kaj gvidanto de la skriba E-kurso eld. de CEPC, unua eld. en 1925, ĉiujare nova eld.; ankaŭ perradie uzata. Verkis N-E kaj E-N vortaron, 1933.

Stranga Heredaĵo. Romano origiginale verkita de H.A. Luyken. 1422, 320 p. Tendencromano kun multaj aludoj al E, mem la heroo de la romano estas eminenta E-isto, kiu havas detektivajn kapablojn. La enhavo: amrakonto, aventuroj, vojaĝ­priskriboj.

Stratoj kaj monumentoj. Jen estas la listo de ĉiuj stratoj, placoj, monumentoj, tabuloj troviĝantaj en la tuta mondo honore de Z aŭ E. Tiu ĉi listo tamen ne estas plena. Ĝi nur prezentas tiujn urbojn, pri kiuj mi posedas fidindajn dokumentojn kaj informojn. Ekzistas ankoraŭ aliaj urboj kun stratoj aŭ placoj de Z. Ne povante doni pri ili detalajn informojn aŭtentikajn, mi kontentiĝos per citado de ties nomoj. «Pola E-isto» N 1 de 1934 mencias krome laŭ la «Brazila E-isto» la jenajn urbojn: Castellon de la Plana (Hisp.), Matadespera (Hisp), Vinaroç (Katalun.), Viroflay (Fr.) Sekve ĝi mencias krom la 42 urboj cititaj en la tabelo ankoraŭ 4 urbojn. Laŭ tre fidindaj fontoj mi scias ankoraŭ pri la jenaj urboj: Barnaul (Sovet.), Santader (Hisp.), Tel Aviv (Palestino), Tiflis (Sovet.), Vitebsk (Sovet.). Sekve kune 51 urboj. Se ni kunigos tiun nombron kun la nombro de aliaj urboj, kie E estis iel ajn distingita, entute ni havos 54 urbojn, kie E aŭ Z estas speciale honorata, kaj tio atestas pri la sukcesoj de E en diversaj regionoj.

Urbo (lando)Oficiala nomo (ekde kiam)Antaŭa nomoKomenco kaj fino ĉe str. Amiens (Francujo)Rue Zamenhof (24 VI 1931)Chemin de la FalaiseOctave Thierce. Sur la kamparo. Aracaju (Brazilo)Rua Esperanto (23 III 1932)-- Arnhem (Nederlando)Esperantoleen (23 VII 1934)VelperwegVelperweg №140; Schaapsdrift №185 Bad Neuenahr (Germanujo)Dr Samenhof-Platz-- Barcelono (Katalunujo)Carrer del Dr Zamenhof (14 IV 1932)Carrer 19Av. del 14 d’ abril. Carretera de Sarrià Bjalistoko (Polujo)Ulica Zamenhofa (11 VI 1919)Ulica ZielonaRynek Koŝciuszki. Ĉe l’ rivero Bor (Haida) (Ĉ.S.R.)Zamenhofgasse-- Boulogne sur Mer (Francujo)Place L. Zamenhof (3 II 1931)Pl. de la GareApud la stacidomo. Bratislava (Ĉ.S.R.)Zamenhofova ulica. Zamenhof Gasse (1930)Ne ekzistisEn kvartalo VI. Brzeziny (Polujo)Rynek im Zamenhofa (13 V 1931)RynekPilsudskiego. Koŝciuszki. Cagnes sur Mer (Francujo)Rue Dr. L.L. Zamenhof Auteur de l’Esperanto 1859–1917 (25 XII 1933)Ne ekz.Av. de la Gare. Av. des Reynes. Cannes (Francujo)Rue du Docteur Zamehof Créateur de l’Esperanto 1859–1917 (18 VI 1933)Rue de la PrairieBd. d’Alsace prol. Promenade de la Croisette Nr 63. Cassà de la Selva (Katalunujo)Carrer de Zamenhof (1932)-- Clamart (Francujo)Rue ZamenhofRue de Vanves- Dancigo1. Esperantoweg; 2. Esperantogrund (31 VII 1927)Ne ekz.1. Grenzlauerweg. Esperantogrund; 2. Esperantoweg. La arbaro. Drahovice (Ĉ.S.R.)Esperanto-Strasse (9 II 1926)Ne ekz.Ĉefplaco. Burĝlernejo. Dresdeno (Germanujo)Zamenhofstrasse (1927)-Bebelstrasse. Pirnaer Landstr. Düsseldorf (Germanujo)Samenhofweg (21 II 1933)Ne ekz.Bertastr. Karlsbaderstr. Isay les Moul. (Francujo)Rue du Dr. Zamenhof Créateur de l’Esperanto 1859–1917 (I 1933)Ne ekz.Rue du Chemin Vert. Rue Emile Duployé. Kovno (Litovujo)Zamenhofo Gatvé (1925)Pazu gatvéVilniaur g. №21. Nemuno kranto g. Krakovo (Polujo)Ulica Dr .Ludwika Zamenhofa (2 VIII 1931)Ul. NiecalaUl. A Potockiego №6. Ĉe la fervojo. Libavo (Latvujo)Esperanto iela (7 XI 1932)Jana ielaKr. Barona ielä. Preĉu iela. Lodzo (Polujo)Ulica Imienia D-ra Zamenhofa (18 V. 1920)Ul. RozwadowskaUl. Piotrkowska 127. Żeromskiego 86. Malakoff (Francujo)rue Zamenhof (1934 ?)(Rue de Clamart)- Milano (Italujo)Via Ludovico Lazzaro Zamenhof (1921)Ne ekz.Via Giambologna 43. Via J. Brioski 17. Montebeliard (Francujo)rue Zamenhof (8 VIII 1933)Ne ekz.Rue Risler 12. En kampoj Mullhouse (Francujo)Rue Docteur Zamenhof (7 I 1933)Ne ekz.Bd. des Alliés. Rue de la Harpe. Nové Zamky (Ĉ.S.R.)Zamenhofova ulica-- Olomouc (Ĉ.S.R.)Ulice Dra Zamenhofa (27 VI 1932)Ne ekz.Ul. Prostejovska. Ul. u. Botanické Zahrady Rio de Janeiro (Brazilo)Rua Zamenhof (31 X 1917)Rua Maria JoséRua Haddock Lobo. Rua Maria Lacerda Realengo (Brazilo)Rua Esperanto (5 X 1913)-- Sabadell (Katalunujo)Ronda del Dr Zamenhof (1912)Ronda del Norte- Saint Raphael (Francujo)Rue du Docteur Zamenhof Creatur de Esperanto (1859–1917)Rue de la grande batterieR. de la Corniche d’or. Av. des chévre feuilles San Feliu de G. (Katalunujo)Carrer de Zamenhof (29 VI 1914)San IsidroĈe la promenejo. Ĉe la stacidomo Ŝródborów (Polujo)Ulica Zamenhofa (1931)Ne ekz.Ul. Narutowicza. Ul. Krasinskiego Sotleville I.R (Francujo).Rue Zamenhof (24 V 1914)Rue de l’AuroreRue Hiacynthe Menager. Bd. 14 Julliet Terrassa (Katalunujo)Placa de Zamenhof (1912)P. de SaragossaNord. Sant Pere Valencia (Hispanujo)? ? ? (5 VIII 1934)?- Varsovio (Polujo)Ulica Dr. Ludwika Zamenhofa (24 II 1931)Ul. DzikaUl. Nowolipki 6. Ul. Nizka 29 Vendrell (Katalunujo)Carrer de Zamenhof (1933)C.de la Baixada- Vieno (Aŭstrujo)Zamenhofgasse (7 VII 1929)Ne ekz.Rauchgasse. Wilhelmstr. Vich (Katalunujo)Carrer del Dr. Zamenhof (30 XI.1932)Ne ekz.Carrer 14 d’Abril 45. C. Manllen 46
1 ... 244 245 246 247 248 249 250 251 252 ... 286
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)