Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
Enciklopedio de Esperanto - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Enciklopedio de Esperanto

Электронная книга - «Enciklopedio de Esperanto». Краткое содержание книги:

La Enciklopedio de Esperanto estas enciklopedio pri la Esperanto-movado. Ĝin iniciatis Ivano Ŝirjaev, kiu mem pretigis milon da slipoj. Post lia morto en 1933 la projekto estis pluigita kaj efektivigita, sub redakto de Lajos Kökény kaj Vilmos Bleier kaj helpate de multaj kunlaborantoj. Ĝi aperis kiel dulibra eldono (A–J, K–Z), ĉe «Literatura Mondo» en Budapeŝto en la dua duono de 1934. La enciklopedio enhavas proksimume 2500 artikolojn.
Kiel tio estas kutima en enciklopedioj, certaj informoj estas prezentitaj per tabeloj. Tial por oportune konsulti ĉi tiun bitlibon rekomendindas uzi libroprezentilon kiu plene realigas la normon Fictionbook (do, ankaŭ la tabelojn) — ekzemple, la programon «CoolReader».
1 ... 243 244 245 246 247 248 249 250 251 ... 286
Перейти на страницу:

Kompilita kaj kompletigita de P. FLAGEUL. Reviziita kaj finredaktita de R. KREUZ.

Stettler Eduard, sviso, Bern. Nask. en Bern 1880 de patricia familio. Lernis E-n en 1908, aliĝis al UEA en 1909 kaj venis Ĝeneven en 1910 por labori dum du jaroj libervole en la modesta oficejo de UEA. — La kvalitoj de St. estas feliĉa kompletigo al tiuj de Hodler kaj ambaŭ reprezentis en rimarkinda maniero la svisan karakteron. Al la intuicio kaj iniciatemo de Hodler, St. alportis la svisan prudenton, trankvilan prijuĝon, kelkfoje embarasigan ĝisfundecon. Juristo klarvida, li tuj komprenis la malfortecon de la strukturo de la movado kaj en la kadro de UEA serĉis realigi tion, kion li spertis en aliaj societoj, ĉe kiuj li kunlaboris libervole. Lia nomo do aperis kiel sobra realigisto de eblecoj fareblaj. Liaj raportoj legataj nur de malplimulto en la movado, ankoraŭ nun estas fonto de utilaj pensoj, spertoj kaj observoj. — St. estis vicdel. de UEA en Bern ĝis 1910, komitatano de UEA, poste vicdirektoro ĝis 1919, direktoro kaj fine prezidanto de la Asocio de 1920 ĝis 1924. (La roloj de direktoroj estis ĝis 1920 honor­oficaj). — La komitato elektis lin honora prez. 1924, kiam pro grava malsano de St., d-ro Privat akceptis la prezidantecon. Reelektita en 1928 kiel prez. St. rezignis sian oficon en Stockholm 1934 pro solidareco al kunlaborantoj ne elektitaj en la novan komitaton de la Asocio. — Plur­foje St. estis prez. de la Svisa ES. Okupiĝinte en la du organizaĵoj pri la gvido, li verkis la statutojn de UEA de 1920 kaj 1934, biografion de Hodler, kaj, krom kelkaj literaturaj tradukoj, grandan nombron de priaferaj artikoloj en la gazeto „E“.

Stevenson (sti’vensn) Robert, skoto, ĥemiisto analiza (fero, ŝtalo). Nask. 8 aŭg. 1874 en Coatbridge. E-isto N-ro 12470 de 1905. Prez. de Skota EF, 1925–27. Del. de UEA de 1910. Instruis E-n dum 20 jaroj.

Stewart (stju’rt) Charles, anglo. Nask. 1844 en London, mortis 5 nov. 1911 en L. En 1874 eldonis ciferolingvon «Int. Correspondence by means of Numbers», cititan en F.K., p. 262. E-istiĝis en 1906. Verkis aŭ tradukis: «Boks kaj Koks»; «La Antaŭdiro»; «La Nevo kiel Onklo»; «Bombasto Furioza.»

Steyrermühl Verlag Wien eldonanto de Tagblatt Bibliotek (v.).

Stilo E-a (principoj kaj difino). Jen la principoj, kiujn donis Th. Cart, en sia supera kurso en la Sorbono:

1. E estante kapabla ĉion esprimi, devas unue esti plej facile akirebla de mezinstruitaj homoj.

2. Logiko helpas igi lingvon facila, sed ne absolute. Ĝi devas, laŭ lasup­ra principo, cedi se bezone antaŭ iaj lingvaj kutimoj komunaj ĉe Eŭropaj popoloj, kaj kiujn E tute ne celas korekti.

3. La principo de internacieco, kiam ĉi tiu estas absoluta, devas do ĉiam superi ĉiujn aliajn.

4. En E estas nur: a) unu stila regulo: skribi plej klare. Kio estas klara, tio povas esti nekorekta, sed neniam malbona; b) unu malpermeso: skribi malklare. Kio ne estas klara, tio povras iafoje esti korekta, sed neniam bona.

5. Ekster la supraj reguloj estas nur personaj opinioj aŭ kutimoj, ofte interesaj kaj respektindaj, eĉ uzindaj kiel modelo, sed kiuj ne povas esti trudataj kie leĝoj.

Tiuj ĉi principoj devas esti skribitaj per oraj literoj antaŭ la okuloj de ĉiuj lernantoj de niaj E-aj kursoj kaj por ĉiam devas esti gravuritaj en la memoro de niaj instruantoj.

Aliflanke jen kion skribas pri E-a stilo Johana Zschepank: Kio estas stilo? Stilo estas sekreto. Kia estu la stilo? Nerespondebla demando — la kvalitojn de sekreto oni ne povas antaŭdifini! Ĉiu aŭtoro havas sian stilon, ĝi estas lia posedaĵo, lia propraĵo. Li skribas kaj verkas laŭ impulso, ne demandante: kia devas esti mia stilo?… Stilo estas melodio. Stilo estas ritmo. Stilo estas koloro. Tial ni E-istoj duoble rajtigite parolas pri int. stilo. Ankaŭ ĝi havas ritmon. Ritmo, kiu ne multe estu influata de la nacia stilo de la aŭtoro; ritmo nova, kiu estiĝas, kiam la verkisto pensas kaj sentas en la int. lingvo, en nia melodia E. La ritmo de verko estas kundecidiga por la beleco.»

Resume: Nia lingvo havas sian propran stilon kaj individuan esprimmanieron kies ĉefa kondiĉo estas ­ klareco. En E. oni devas esprimi tion, kion oni volas diri, tiel klare kaj logike, ke la E-istoj ĉiunaciaj, kiam ajn gepatran lingvon ili parolas, tuj kaj senerare povas kompreni la diritaĵon.

STAMATIADIS, Nova gram. libro.

Observante la evoluon de E.S. ĝenerale, oni povas distingi tri evoluo­periodojn.

La unuan oni povas nomi epoko de naciaj stil-influoj. En ĉi tiu periodo la lingvospirito diverĝis laŭ la nacieco de la verkistoj, kiuj malgraŭvole enportis la influon de sia patrolingvo, kvankam oni plejofte uzis stilon intence platan, sekan, senkoloran, por esti internacia. Kompreneble ĉi tio rilatas al la ĝenerala stilo, ne al unuopaj elstaraj verkistoj (Zamenhof, Grabowski), kiuj estis poliglotoj, kaj jam dekomence klopodis sendependigi la lingvon de unuflankaj influoj. En ĉi tiu periodo alterne superregis diversaj naciaj influoj (rusa, germana, franca); ĉi tiu alternado rezultigis egaliĝon, internaciiĝon, preparante tiel la duan epokon de la E.S.

La dua epoko estas la epoko de l’ lingva internacieco. En ĝi ĝeneraliĝas la obeo al la postulo, kiun Zamenhof eldiris jene: «La S.E. ne imitas blinde la stilojn de aliaj lingvoj, sed havas sian karakteron tute specialan kaj memstaran, kiu ellaboriĝis en la daŭro de longa praktika uzado de la lingvo kaj pensado en tiu ĉi lingvo longe antaŭ ol la lingvo estis publikigita. La vera S.E. estas nek slava, nek germana, nek romana, ĝi estas­ aŭ almenaŭ devus esti — nur stilo simpla kaj logika. Tamen ĉio devas esti en ĝusta mezuro. Ankaŭ en E. troviĝas diversaj (ne multaj) idiotis­moj, kaj tute malprave kelkaj E-istoj ilin kontraŭbatalas, ĉar lingvo absolute logika estus lingvo tute senviva kaj tro peza». Kompreneble ĉi tiu stilo ne povas esti ĝenerala; ĉiu nova E-isto ja trapasas individue la samajn evoluogradojn, kiujn faris la lingvo mem kaj nur post pli-malpli longa uzado alproprigas la veran E-an stilon, propraspiritan, supernacian, ekvilibritan. Sed ĉe la bonaj E-verkistoj ĉi tiu stilo jam iĝis subkonsciaĵo, ĝi havas siajn proprajn, asimilitajn idiotismojn, ĝi estas la stilo de bonaj gazetoj, facila literaturo, propagandaj popularsciencaj artikoloj. Ĝi estas, laŭ Kalocsay, tiu «kanvaso, sur kiu oni povas brodi», alivorte, ĝi ebligas la trian epokon: evoluigon de E. por la plej altaj literaturaj kaj poeziaj bezonoj, samrangigon de E. al la naciaj lingvoj literaturaj.

Ĉi tiun trian epokon, kiu rilatas nur la lingvon de alta literaturo kaj poe­zio, oni povas nomi epoko de lingva artismo. Apenaŭ ŝajnas necese pruvadi, ke rilate ĉi tiun lingvon, kiel Kalocsay diras, «oni ne povas apliki la samajn postulojn de praktika simpleco kaj vortmalriĉo kaj facileco je ĉiu kosto, kiuj validas (kaj nepre devas validi) en la vulgara lingvo.» Ĉar ĉi tie ja validas aliaj celoj: kolorvaloro de vortoj, esprim-energio de songrupoj, delikata flekso de nuancoj, elvokivo de vortoj laŭ sonenhavo kaj de frazoj laŭ vortsituacio kaj sencritmo ktp. Kiel ekzemplojn de ĉi tiu stilo mi povus mencii lokojn el Anni kaj Montmartre (de Schwartz), el Cikoni-kalifo de Babits kaj Norda Vento de Karinthy (de Bodo), el La sorĉistino el Kastilio de Asch (de Lejzerowicz). Mi mem provis precipe en la traduko de la Mitologio de Babits (Hungara Antologio) respondi al la ĉirilataj postuloj de l’ originalo. En la poezio, Kalocsay estas la ĉefreprezentanto de ĉi tiu stilo (Streĉita Kordo, Eterna Bukedo, Goethe-tradukoj, Hungara Antologio, Infero de Dante). Kompreneble tiuj, kies lingva nepreteco aŭ animstrukturo estas baro kontraŭ la kompreno kaj takso de stilvaloroj kaj kolorpompo, rigardas ĉi tiujn klopodojn malaprobe, eĉ malamike. Diskuti kun ili estas same neeble, kiel paroli al blindulo pri koloroj. Sed oni povus fari la saĝan kompromison: 1. la riĉiĝo postulata de l’ supraj principoj koncernu nur la lingvon de poezio kaj alta prozo; 2. la stilsimplistoj lasu al la poetoj liberan manon sur terenoj, kiuj ilin ne koncernas. — TOTSCHE.

1 ... 243 244 245 246 247 248 249 250 251 ... 286
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)