Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Сказки народов мира » La Eksterordinara Lando Oz
La Eksterordinara Lando Oz - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Eksterordinara Lando Oz

Электронная книга - «La Eksterordinara Lando Oz». Краткое содержание книги:

Historio de la pluaj aventuroj de la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto kaj anka? la strangaj spertoj de la Multe Pligrandigita ?ancel-Insekto, Jo?jo Kukurbokapo, la vivi?inta Seg?evalo, kaj la Gumpo; la rakonto estas la sekvo al La Sor?isto de Oz L. Frank Baum
1 ... 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27
Перейти на страницу:

“Glinda jam estas en sia palaco, atendante vin, ”respondis la Kapitanino; “ĉar ŝi antaŭvidis vian venonlonge antaŭ ol vi alvenis. ”

“Strange! ”diris Tip, mirante.

“Tute ne, ”respondis la Birdotimigilo; “ĉar Glindala Bona estas potenca Sorĉistino, kaj nenio okazantaen la Lando Oz estas nerimarkata de ŝi. Mi supozaske ŝi scias kial ni alvenis egalklare kiel ni mem. ”

“Do kiel utilis veni? ”demandisJoĉjo, stulte.

“Por pruvi vin kukurbokapa! ”kolererespondis la Birdotimigilo. “Sed laSorĉistino atendas nin, do ni neprokrastu. ”

Do ĉiuj grimpis de la sofoj kaj sekvis laKapitaninon al la palaco —eĉ la Seg-Ĉevalo prenislokon en la stranga vico.

Sur sia trono el fajne fasonita oro sidis Glinda, kajŝi apenaŭ nuligis rideton sian dum ŝiaj strangaspektajvizitantoj eniris kaj klinis sin antaŭ ŝi. Kaj laBirdotimigilon kaj la Stanan Lignohakiston ŝi koniskaj amis; sed la malgracia Kukurbokapo kaj la MultePligrandigita Ŝancel-Insekto estis uloj kiajn ŝi neniamantaŭe vidis, kaj ili aspektis eĉ pli strangaj ol la aliaj. Kaj la Seg-Ĉevalo, nu li aspektis vivanta lignobloko; kaj li klinis sin tiel rigide ke lia kapo frapis laplankon, kio ridigis ne nur la soldatinojn sed ankaŭGlindan.

“Bonvolu permesi ke mi anoncu al via gloramoŝtino, ”komencis la Birdotimigilo, solenavoĉe, “kemian Smeraldan Urbon konkeris amaso dasenrespektaj knabinoj kun trikiloj, kiuj slavigis lavirojn, prirabis la stratojn kaj publikajn konstruaĵojnprenante la smeraldajn gemojn, kaj uzurpis miantronon. ”

“Mi jam sciis, ”diris Glinda.

“Ili ankaŭ minacis detrui min, kaj ankaŭ laplurajn bonajn amikojn kaj helpantojn kiujn vi vidasantaŭ vi, ”pludiris la Birdotimigilo; “kaj se ni neeskapintus de ili, niaj vivoj jam delonge estusestingitaj. ”

“Mi jam sciis, ”ripetis Glinda.

“Tial mi venis petegi vian helpon, ”asertis laBirdotimigilo, “ĉar mi kredas ke vi estas ĉiam pretahelpi la misfortunulojn kaj mistraktatojn. ”

“Estas vero, ”respondis la Sorĉistino, malrapide.

“Sed nun regas la Smeraldan Urbon GeneraloZingibra, kiu proklamigis ke ŝi estas Reĝino. Kial mirajtas oponi ŝin? ”

“Nu, ŝi ŝtelis mian tronon, ”diris la Birdotimigilo.

“Kaj kial vi posedis la tronon? ”demandis Glinda.

“Ĝin donis al mi la Sorĉisto de Oz kaj la popolo, ”respondis la Birdotimigilo, malkvieta pro lademandoj.

“Kaj kiel akiris ĝin la Sorĉisto? ”ŝi pludiris, severe.

“Oni informis min ke li prenis ĝin de Pastoria, laantaŭa Reĝo, ”diris la Birdotimigilo, konfuzita pro lasevera rigardo de la Sorĉistino.

“Sekve, ”deklaris Glinda, “la trono de la SmeraldaUrbo apartenas nek al vi nek al Zingibra, sed al tiuPastoria de kiu uzurpis ĝin la Sorĉisto. ”

“Vero, ”agnoskis la Birdotimigilo, humile; “sedPastoria estas delonge morta, kaj necesas ke estuanstataŭa reganto. ”

“Pastoria havis filinon, kiu laŭrajte heredu latronon de la Smeralda Urbo. Ĉu vi sciis tion? ”demandis la Sorĉistino.

“Ne, ”respondis la Birdotimigilo. “Sed se laknabino ankoraŭ vivas, mi ne kontraŭstaros ŝin. Kontentigos min la forpelo de Zingibra, ĉar ŝi estasuzurpintino, kaj mi ne repostulos la tronon por mi. Efektive, ne plezurigas esti Reĝo, precipe kiam onihavas bonegan cerbon. Mi jam delonge scias ke pormi taŭgas multe pli honorinda posteno. Sed kie estastiu knabino kiu posedas la tronon, kaj kiel ŝinomiĝas? ”

“Ŝia nomo estas Ozma, ”respondis Glinda. “Sedmi vane klopodis trovi kie ŝi estas. Ĉar la Sorĉisto deOz, kiam li ŝtelis la tronon de la patro de Ozma, sekrete kaŝis la knabinon ie. Kaj per magio kian mine konas li ankaŭ malebligis ke eĉ mi —ekspertaSorĉistino —trovu ŝin. ”

“Tre strange, ”interrompis la Ŝancel-Insekto, pseŭdopompe. “Oni informis min ke la MirindaSorĉisto de Oz estis nur ĉarlatano! ”

“Absurde! ”kriis la Birdotimigilo, tre kolera pro tiudiro. “Li donis al mi bonegan cerbon! ”

“Neniel falsa estas mia koro, ”anoncis la StanaLignohakisto, indigne rigardante la Ŝancel-Insekton.

“Eble oni misinformis min, ”balbutis la Insekto, retiretante sin; “mi mem ne konis la Sorĉiston. ”

“Nu, ni ja konis lin, ”rebatis la Birdotimigilo, “kaj li estis tre potenca Sorĉisto, mi povas certigivin pri tio. Estas vere ke li kelkfoje iomete falsissian aspekton, sed se li ne estus potenca Sorĉisto, kiel —mi demandas —kiel li povus kaŝi tiunknabinon Ozma tiom sukcese ke neniu povas troviŝin? ”

“Mi —mi cedas al vi! ”respondis la Ŝancel-Insekto, humile. “Vi neniam parolis pli sencoplene, ”diris la StanaLignohakisto.

“Mi nepre devas denove provi trovi kie kaŝiĝis tiuknabino, ”diris la Sorĉistino, penseme. “En miabiblioteko estas libro en kiu skribiĝis ĉiu ago de laSorĉisto dum li estis en nia Lando Oz —nu, ĉiu agokiun miaj spionoj povis observi. Tiun libron miatentege tralegos hodiaŭ nokte, kaj mi klopodos troviagojn kiuj eble helpos nin retrovi la perditan Ozman. Intertempe, bonvolu distri vin en mia palaco kajordonu miajn servistinojn kvazaŭ ili estus la viaj. Mirenkontos vin denove, morgaŭ. ”

Per tiu gracia parolo Glinda forsendis laaventurantojn, kaj ili komencis vagadi en la belajĝardenoj, kie ili pasigis plurajn horojn ĝuante laplaĉegaĵojn kiujn la Reĝino de la Sudlando metintisĉirkaŭ sian reĝinan palacon.

Sekvamatene ili rerenkontis Glindan, kiu diris alili:

“Mi tre zorge traserĉis la registron de la agoj dela Sorĉisto, kaj inter ili mi trovis nur trisuspektindajn. Li manĝis fabojn per tranĉilo, lisekrete vizitis maljunan Mombin trifoje, kaj li lamisiomete je la maldekstra piedo. ”

“Ha, tiu tria ago estas nepre suspektiga! ”krietis laKukurbokapo.

“Ne nepre, ”diris la Birdotimigilo; “eble suferigislin kalo. Laŭ mi, plej suspektigas ke li manĝadisfabojn per tranĉilo. ”“Sed eble tiu estas ĝentila manĝomaniero enOmaha, la glorega lando el kiu origine venis laSorĉisto, ”proponis la Stana Lignohakisto.

“Povas esti, ”agnoskis la Birdotimigilo.

“Sed kial, ”demandis Glinda, “li trifoje sekretevizitis maljunan Mombin? ”

“Ha! Vere kial! ”eĥis la Ŝancel-Insekto, impone.

“Ni scias ke la Sorĉisto instruis al la maljunulinomultajn magiaĵojn, ”pludiris Glinda; “kaj li ne farustion se ŝi ne helpus lin iel. Do ni sendube pravesuspektas ke Mombi helpis lin kaŝi la knabinonOzma, la laŭrajtan heredantinon de la trono de laSmeralda Urbo kaj do konstanta danĝero laŭ lauzurpinto. Ĉar se la popolo scius ke ŝi vivas, ili rapideReĝinigus ŝin kaj redonus al ŝi ŝian laŭjustanpostenon. ”

“Logika argumento! ”kriis la Birdotimigilo. “Tutesendube Mombi partoprenis en la fia afero. Sed kielhelpas nin scii tion? ”

“Necesas trovi Mombin, ”respondis Glinda, “kajdevigi ŝin informi pri kie ŝi kaŝis la knabinon. ”

“Mombi estas nun kun Reĝino Zingibra, en laSmeralda Urbo, ”diris Tip. “Mombi faris la multajnobstaklojn kontraŭ ni, kaj devigis Zingibran minacidetrui miajn amikojn kaj redoni min al lamagiulinaĉo. ”

“Sekve, ”decidis Glinda, “kun mia armeo mi marŝosal la Smeralda Urbo kaj kaptos Mombin. Poste, ebleni povos devigi ŝin diri la veron pri Ozma. ”

“Ŝi estas fimaljunulino! ”komentis Tip, kiuntremigis pensi pri la nigra poto de Mombi; “ankaŭobstina. ”

“Ankaŭ mi estas tre obstina, ”respondis laSorĉistino, ridetante dolĉe; “do mi tute ne timasMombin. Hodiaŭ mi faros ĉiujn necesajn preparojn, kaj je la krepusko morgaŭmatene ni marŝos kontraŭla Smeraldan Urbon. ”

1 ... 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)